Kara Blazio, al Via hieraua diskutaldono pri dialogiko, mi volas aldoni kelkajn pensojn.

Mi havas la impreson, ke vi la dialogikon komprenas iomete redukte al etiko. Etiko estas nur parto de filozofio, jes tre grava precipe por la politiko, kiu en nia kazo pro la EDE devus nin multe interesighi.

Sed dialogiko pripensas la bazan filozofian problemon, kiu rilatighas al esto kaj chiesto, ni aldonu sur nia planedo. Tiu komencas che la nuna realeco, kiu sperteble superpashis la idealisman ununuran substancon kaj montrighis, ke chio estas en la rilato kun io au iu, ne ekzistas nur en si mem. Post tiu ekkono ekestis novaj sciencoj. Gherale nomighas tiu, la superpasho de la klasiko, per la t.n. „nova pensado“.

En tiu tuteco apartenas la etiko kun moralo, kun la bonaj kaj „malbonaj“ homoj. Sed dialogiko ne estas nur la rilatmaniero de la „bonaj“ homoj. Char mem la klasika diferenco de bono kaj malbono, montrighis en la historia sperto neakceptebla kaj gvidis al klasika tragedio. La historion ni ne plu povas shanghi, sed ni povas lerni de ghi.

La filozofio kun la arto jam superpashis la klasikon, la klasikajn virtojn. Superpasho ne signifas, ke ni estighis tiel saghaj, ke ni nun chion pli bone konas kaj scias kiel niaj prauloj, sed ni devas multe lerni de iliaj klasikaj eraroj, por pli bone fari, ne fieri pri ili, sed sincere esperi kaj provi pli bone fari. Al tiu provo kaj espero apartenas ankau esperanto.

Aldono post nia telefonparolado:

Vi Blazio, esprimis vian dubon pri mia eldiro, ke esperanto estas dialogika lingvo kaj diris, ke eble ghi estas ankau en dialektika rilato al chiu alia nacia lingvo. Ghuste tiel ghi ne estas, sed ekshajnas nur por dialektike alkutimighinta pensado.

La naciaj lingvoj estas jes en dialektika rilato unu al alia. Chiu de ili volas esti la plejbona, plejbela, plejesprimricha, ktp. kaj ekshajnas por iliaj klasikaj nacilingvistoj prave tiel, kion ili volas ech science pruvi. Memkompreneble ekshajnas ankau esperanto en ilia propra sistemo en dialektika kontrauajho. Ankau pro tio, char esperanto mem estas kunkonstruita (sed dialogike) el la dialektikaj naciaj lingvoj.

Sed la difernco estas che esperanto al naciaj lingvoj, ke ghi ne estas kontrauajhe konstruita al naciaj lingvoj. Sed ghi alprenas multe da elementoj (ekz. vortoj) el la naciaj lingvoj, kaj ech la strukturon (kiun la klasik nac. lingvoj ankau de la latina alprenis) racionaligite. Tiel ghi ekshajnas ankau en dialektika kontrauajho al iu nacia lingvo.

Kun tiu dialektiko ech shajnas esti en kontrauajha konkuro kun naciaj lingvoj, ke volus anshtataui chiun nacian lingvon kaj fine (kun malfeliche tragika finvenko) esti nur unu universala mondlingvo. Bedaurinde tiel false komprenis jam en la historio ankau kelkaj esperantistoj la esperanton.

Chi tie shuldas la falsa pensmaniero kiu ne kapablas kompreni la esencon de esparanto kiu fakte tutsimple parolas jam el la vorto „inter-nacia- lingvo“. Ne povas io esti „inter“ se ne plu ekzistas la io, inter kio ghi povus esti. Tiel simpla estas la afero kaj tiel simple stultaj tiuj, kiuj tion ne komprenas.

Tion stultajhon kompreni helpis la „nova pensado“ kiu ne pensas en dialektikaj kontrauajhoj, sed en dialogik-esto-relacio, realece. Simple atentas al la signifo de la vorto, kiun adekvate mem diras, sed ne ekfantazias ion kontrauecon.

Esperanto neniam volas anshtataui la naciajn lingvojn, ghi volas nur helpi iliajn kontrauecojn konpreni kaj dialogike solvi en komuna komprenigho.

Nur iomete nocimemorigo: Dialektiko estas „konvink-arto“ (en la europkulturchirkauajho ekde la antikvaj grekoj), la aliajn pri mia vero ankau perforte (se mi havas la povon). En nia estanteco montrighis la fino de la konvinkpovo, pro tio estighis necesa la komuna provo solvi tiun problemojn. Al tiu necesas la „dialogika-arto“ komprenighi unu kun alia, por kiu estis la „arte-farita“ lingvo esperanto kreita.

Nu, eble mi povas malonge diri: La diferenco inter dialektiko kaj dialogiko estas en ilia „arte-faritajho“.

Kun amikaj salutoj

Eugeno


Respondo de Blazio:

La naciaj lingvoj - au chu ni parolu pri etnaj lingvoj, do ni konsideru ankau tribajn lingvojn, ne nur lingvojn de "shtathabantaj nacioj? - la naciaj lingvoj aperas che vi kiel ia apartigebla kategorio disde inter-nacia lingvo - inter-nacia lingvo Esperanto.

.Mi ne pensadis pri t i o, kiel interrilatas naciaj lingvoj kaj Esperanto, sed pri tio, kiel interrilatas la 19a-jarcentaj i d e o j kaj"idealo" de nacia lingvo al la i d e o (kaj idealo) de inter-nacia lingvo. Eble mi pensus, jes, kvankam filozofie mi estas malklera, ke estas dialektika rilato inter tiuj "idealoj": Ne, kiel vi diras, inter la (konkretaj) lingvoj, Ja naciaj lingvoj "pruntadis" de aliaj lingvoj preskau sammezure (praktike: sammezure) el aliaj lingvoj, kiel Esperanto mem. La naciaj lingvoj estas "pensataj" naciaj,, efektive ankau ili ests rezuldoj de inter-lingvaj okazoj. (La plejparto de la Hungaraj vortoj ne estas de Finn-ugra deveno, ekzemple.). Kion homoj au sciencistoj erare pensas, tio estas aparte traktenda. - Shajne vi iom erare supozas, ke nunaj "naciaj" lingvistikoj asertas plibonecon de certaj naciaj lingvoj. Ili tion "en la scienco" ne (plu) faras. Eble en sciencpopularigo tion oni kelkfoje faras, "sekrete". - Malrespekto al Esperanto, jes, tio eble ekzistas, sed ankau tio ne estas klare esprimata en sciencaj verkoj.

Atnbuadon de valoro al konduto de homoj, kiuj rekonas, divenas au instinkte (?) sekvas ideojn au kondut-skemojn, kiuj pensigas pri dialogiko. Vi ekzemple mencias kun ia malaprobo esperantistojn, kiuj (ankorau) ne komprenas dialogikon. Vi mencias kun simpatio personojn, kies agoj au eldiroj lau vi kongruas kun dialogikaj konsideroj: Gorbachov, Nemere, Bonvolu trovi terminon, je kiu oni povas priparoli la bazon kaj dimensiojn de viaj aproboj kaj malaproboj.

Mi pensas, ke certe vi distingas, sed vi ne esprimas klare distingon de "konkreta, okaza laboro de diplomato" kaj "diplomatio de shtato ks.). Chu dialogiko cheestas en "diplomatio de Hungario" (kies rimedo estis Nano) au rekte en la agado au/kaj persono de Nano? Au chu mi pensadas metafizike? Eble jes, tamen la duto de diplomatio certe ne rilatasnur al la diplomatoj,, kiuj ja estas (ankau) plenumantoj de direktivoj de siah shtatoj.

Chu ni estas dialogantaj au ne? Chu mi pensadas metafizike, dialektike au konfuze?

Amike Blazio


Respondo de Eugeno:

Jes, ni parolu pri „naciaj lingvoj“, char ni volas pri la „internacia lingvo“ esperanto paroli, pri ilia dialektikeco kaj dialogikeco. Kaj etnaj au tribaj lingvoj ankorau ne havas iliajn dialektikecon unu kontrau alia. Ili sufichus nur en si mem kaj por si mem, che la komprenado. Ili ricevis ilian dialektikan kontrauajhon post ilia klasifikigho unu kontrau alia, kiam ili klasike disvolvighis. Nu, esperanto volas solvi la kontrauajhojn kiuj ekestis che ilia klasifikigho, sed ne ilian klasikecon en si mem. T.e. esperanto lasas la klasikajn nacilingvojn en sia esto kaj solvas nur ilian kontrauecon kiu ekestis tra la nekompreno unu de alian.

La shtatoj nature tre forte apartenas al dialektika kontraueco de naciaj lingvoj, fakte pro tio, char shtatoj en si mem estas dialektikaj konstruajhoj. Por ilia ekzisto ili chiam bezonas kontrauajhon, pro tio estighas la aliaj nacishtatoj necesaj malamikoj, ofte bonvenintaj militkontrauuloj. Chi foje ni diru, danke al ilia dialektika disvolvigho, ili atingis kaj montris kiel grandpotencoj la finon de la dialektiko. Sur tiu evolushtupo ekshajnis la neceseco de la dialogiko, la neceseco de la kunkomprenigho, se ni volas pluekzisti.

Jes, vi prave povas diri, ke mi komprenas la naciajn lingvojn kiel „ia apartigebla kategorio disde inter-nacia lingvo esperanto“. Char la naciaj lingvoj estas ordigeblaj en klasikaj kategorioj, sed esperanto, kiu superpashas tiun klasikecon, ne.

En la 19a j.c vagadis multe da ideoj kaj idealoj, en kiu amasoj kredis, samtiel ne estis granda diferenco inter filozofio kaj lingvistiko (la dialogika pensado alie nomighas „parolpensado“, Sprachdenken). Kaj ke la lingvistiko volas esti tre „scienca“ estas nobla afero, sed la realeco estighis alia. Alie dirite, la klasika scienco ech pro sia klasikeco ne havas alian eblecon, ol en hierarhia valideco pensi. La novaj ekestintaj post- klasikaj sciencoj havas ghis nun malfacilajhon sur klasikaj universitatoj esti akceptitaj. (ekz. sociaj kaj psikologiaj, ktp)

Jes, kiel vi diras, la naciaj lingvoj „ pruntadis de aliaj lingvoj preskau sammezure el aliaj lingvoj, kiel Esperanto mem“. Sed chu tion konfesas malferme la klasike nacia lingvistiko? Plie mi trovas ke, chiu volas ion jam ankau internacie konatan vorton, kiun ili nesese bezonas, pli volonte esprimi kun „pli bela nacia idiotismo“. Kaj tiuj nacilingvistoj kiuj volas sian originon prefere emfazi, uzas esperanton nur por nagativa ekzemplo, montri la „malpurecon“.

Dialogiko ne estas nur iu „instinkta“ komprenado au „simpatio“, sed reala neceseco, kiu jam ofte ankau okazas, sed ne sufiche gheneralnecese. Okazas tie, kie ne plu eblas la dialektika konvinkigho, sed la povoportantoj volas mem kaj sian chirkauajhon lasi pluekzisti. Tio okazas nun jam en la internacia politiko (mi ne scias kiel longe, au kiam ekshajnas iu frenezulo). Kaj tiu sintenmaniero, kiu povas esti nomita dialogika okazas en la politiko jam ekde tiam, ekde ne nur per militoj devas esti decidita la venko kaj malvenko, sed provis esti evitata la klasikaj mortigoj. Tiu okazis en la diplomatio, kiu nuntempe ricevis chiam pli gravan valoron.

Jes mi trovis che Nano, tiun karakteron, al kiu mi opinias ke lia esperantisteco multe aldonis. Fakte lia multlingveco, kiu nuntempe necesas por chiu diplomato, estis motivita tra esperanto (en kiu mi samtempe vidas ankau la superpashon de la klasiko, kiu por la nuntempa diplomatio necesas).

Mia granda surprizo estis, kiam mi eksciis ke Nano kaj Nemere, tiuj du esperantistoj estas amikoj, ech ekde ilia junagha konateco. Kaj la „Nano“ libro, (ebele mi povas diri) estas ilia komuna dialogika verko. Che Nemere mi estis atentema al dialogika kompreno kaj prezento de la „Hungara historio“, kie mi trovis la superpashon de klasika interpretado de la histirio.

Nun mi trovis en du personaj rilatoj de du esperantistoj la konkretan plejnecesan ekshajnon de la dialogiko, en la politiko kaj en la historio. En ambau kazoj trovighas ekzistencnecese la dialogikaj rilatoj en nia estanteco (kaj por mi tre grava, motivita de esperanto). Chu mi devas nomi pli gravan ekzemplon por la influo al la internacia politiko, ol la „novan pensadon“ de Gorbacsov, ankorau apud de la diplomateco de Nano?

La dialogiteco de la prezento la historion de Nemere, estas komprenebla, se ni komparas kun la plejmulto de la ghis nunaj nacihistoriaj priskriboj. Sed tiun konkrete montri ne povas esti mia tasko, mi okupighas nur filozofie kun pensmanieroj. Sed por kompreni la diferencon mi povus mencii kelkajn klasikajn priskribojn, en diversajn nacilingvojn, kiuj povus esti komparata kun la art-libere skribita verko de Nemere. (al kiu mi ech malgrandulo, proponus la litertur au pac-nobelpremion). Se ni pripensas la eblon de la historia objektiveco, ni povas konstati, ke kredo al objektiva akurateco de historio, gvidis pli al klasika tragedio, ol al science objektiva ekkono, kiu malfeliche estis luita de la natursciencoj.

Blazio, Vi skribis: „Bonvolu trovi terminon, je kiu oni povas priparoli la bazon kaj dimensiojn de viaj aproboj kaj malaproboj.“ Terminon mi certe ne povas trovi, per kiu, au kiuj mi povus, au volus pruvi iun aprobon au malaprobon, de dialogiko. Se vi jam uzis la nociojn „bazo kaj dimensio“ filozofio, al kiu apartenas la parolado pri dialogiko, staras sur alia bazo kaj estas ankau alia dimensio ol, ke oni povus kapti per lingvistika terminologio.

Al mi shajnas ke vi pensas tro science, au science kaptite, sed la realeco,la mondo, la universo, au kiel mi diru, jam superpashis la (klasikan) sciencon, kiu nur estas iu ankau necerta parto de la tuteco. Jes, se vi volas, tio estas jam mem per la metodo de la scienco pruvita, kiel la relativeco de nia scio (Einstein), per kvantum teorio (Heisenberg), au refleksiveco de la spertoj (Soros), ktp., kiuj similas al dia-logikeco, superpashante la klasikan ununuran substancon.

Certe estas distingebla la konkreta laboro de la diplomato kaj la intereso de la shtato. La diplomato neniam povas diri la veran intereson de la klasike nacia shtato. Kiel oni diras en simpla parolado, la diplomato „devas sin esprimi diplomate“, t.e. ne tute malferme. Sed ni jus devas aldoni ke, tiu principo en la nun estanta situacio, precipe de la internacia politiko (la politikistoj de la naciaj shtatoj plu mensogas siajn civitanoj) estighis tre danghera. Pro tio tie novtempe devus funkcii la dialogiko, kiu postulas fidindecon al alia parolpartnero, se ni volas internacie pluvivi en paco.

Tiel staras la nuntempa diplomatio pli ol iam antaue en la postulo de la sukceso, char la antaue devigaj eblecoj ankau per milito trabatali la interesojn de shtatoj sinkis al minimumo. Unue, fakte pro la monddetrupotencoj kaj due, pro internacie sociaj postuloj de la demokrtio. Nanovfszky estis konzulo jam en tiu nova tempo, al kiu devis sin ankau Hungario kiel jus estighinta sendependa shtatom sinteni. La tempo de menzogoj kaj forshovi la respondecojn jam estis for.

Kaj socipsikologie sekvante la biografian evoluon de Nano, ekshajnas lia eksterordinara taugeco por tiu posteno, en kiu esperanto havas bazdecidan influon. Unue al lia plurlingveco kaj sekve mem la dialogika spirito de esperanto, kiu estis kreita por la internacia komprenigho, t.e la chefa tasko chiam de la diplomatio, sendepende de tio, en kiu mezuro estis tiu plenumita au ne.


Blazio skribis: „Chu ni estas dialogantaj au ne? Chu mi pensadas metafizike, dialektike au konfuze?“

Jes, mi opinias, ke ni dialogis unu kun alia. Eble ech mi povas diri, ekzempla tiel okazas iu dialogo. Mi eksplikis mian opinion kaj vi donis vian starpunkton al tiu temo. Decida estas, chu ni lernis ion de tiu parolado (skribajho), au ni restis strikte che nia antaua scio, kiun chiu de ni volus aldevigi al aliulo.

Mi persone lernis de tiu parolado, char klarighis al mi kiel mi ne estas ghuste komprenebla. Chu mi ion vere uzeblan diris por kompreni la realecon, devas decidi la alia parolpartnero. Kiu ofte okazas ech nur tempe forshovite, che la pruvigho en iu venonta sperto.

Dialogi ne signifas, chion jesi kion la aliulo diras. Sed la veron de la diskuttemo devas chiu por si mem decidi kaj alproprighi, au ne. La emfazo kushas che la „ne devigo“ sed lasi por alilulo decidi por si mem, libere.Memkompreneble che tiu proceso estas iu minimume intelekta kapableco postulata. Tio ankau ne signifas, ke la intelekto chion solvas.Solvas nur tion kion ghi antaue konfuzigis. (La natureco en si mem ne bezonas la intelekton, nur en nia rilato al ghi.)

Liberighi de la metafiziko ne estas facila por la nuna pensado. Malantau estas plumil jara tradicio. Se vi en nia kulturchirkauajho volas studi filozofion, vi devas komenci che la „Metafiziko de Aristotelo“ de kiu estas ghis nun la klasika pensado enradikighinta. Ideoj, idealismoj, kiuj gis nun influas nian realecon restis multflanke decidaj.Mi nun faras grandan salton en mia pensado kaj diras ke; tiu klasika metafiziko kiu shvebas super la realeco, (oni diras en la nuboj) gvidis nin al la klasika tragedio. Kie ni ekkonis la necesecon de la superpasho, kiu montrighas en la „nova pensado“, al kiu la dialogiko apartenas.

Konfuzo chiam minacas la pensadon. Char ni homoj povas nur diskurzive pensi, precipe se ni volas esprimi nian pensadon, komprenebla por aliulo. Heidegger diris, ke li solvis la konfuzon de siaj pensoj sur la „kampo vojo“ (Feldweg). T.e diskurzive en la movado, en la naturo. Char por resti en la tera realeco, ni ricevis nian donacitan naturchirkauajhon, kiu povas al ni helpi resti che la realeco (surterighi el la nuboj).

Mi opinias, ke la plejgranda danghero de nia tempo sur la tero, ke ni plejofte pensas nur dialektike kaj tio ech ne estas konscia. Pro tio, unue devus okazi la konsciigho de la dialektiko, ke ni pli vaste ankau en la socio, komprenas la dialektikajn procesojn, ke ni povu, se ni volus, nin liberighi de ghi. Tion kion mi volas superpashi, mi devas unue ekkoni, minimume kiel funkcias, ne nur neniighi (kion volas fari la dialektiko, revolucie doni liberan ejon, por de ghi opinianta novo) kaj tiu proceso estas dialogika.

La dialektikon kompreni ne estas simpla afero.Emanuel Kant diris ke dialektiko estas nur scienco de shajno. Chu eblas entute kompreni la shajnon? Sed minimume ni devas ekkoni ke tiu ne estas iu ekzakta scienco kion kelkaj pensis, per la ifluo de la objektivaj natursciencoj. Klare devas esti eldirite, ke dialektiko ne taugas por objektiva ekkono (ekz. de historio) kaj samtampe esprimi, ke klasika objektiveco mem estas nur parto de la realeco.

Grava estas distingi la dialektikon de la dialogiko. Char dialogo en si mem ankorau ne estas automate dialogika. Dialogoj povas esti dialektikaj kaj bonkaze ankau dialogikaj. Sed tiujn distingi ne estas simpla afero, dependas de multaj aliaj homaj faktoroj. Minimume ekkoni la dialektikon ke ghi ne estas dialogiko, eblas per la atento, se mi distingas, chu mi pretas la aliulon kompreni en sia esto, au mi shatus lin performigi miavole. Se mi volas kompreni la alian en sia esto, mi havas la shancon lerni ion novon, sed se mi volas nur peri mian scion, mi restas sur la sama shtupo, ghis la stultigho. Tiel montrighas la diferenco inter dialektiko kaj dialogiko.


Blazio respondis:

Neniu lingvo "volas" ion ajn, lingvoj estas senkonsciaj.. ankau lingvistoj ne pensas, ke lingvoj volas shajni iaj ktp. Jes, homoj shatas pensi, ke ilia lingvo estas tre (au speciale) bela, logika ktp. Tion volonte pensis ankau poetoj kaj kulturagantoj de pasintaj jarcentoj. Eblas "ami lingvon" ankau s e n pensi tiajhojn, sed lingvistoj ne starigas al si la taskon "ami" lingvojn, sed ja esplori...

Eble estus pli bone, se mi dirus, ke oni devas prefere pensi, ke ne plu ekzistas lingvistiko, sed lingvistikoj: diversmetodaj kaj diverscelaj branchoj de lingvistiko. Tamen nur tre malgranda parto de lingvistiko (ne tre agnoskata) emas "laudi" "kvalifiki" lingvojn. Lingvistiko translasis tian (suspektindan por lingvistoj) agadon al artistoj :)

La nuna lingvistiko havas skolojn, (strukkturismo, generisma lingvistiko, kognisma lingvistiko, lingvosociologio - kaj tiuj modernaj skoloj tute n e zorgas pri "pli bela nacia idiotismo" lau la senco aludata de vi. - ili "lasas, ke lingvoj funkciu, kiel ili funkcias" - Modernaj lingvistoj estas nur obesrvantoj kaj analizantoj, ne decidantoj pri lignvo. - Eugeno, vi konfuzas eble la pasintjarcentan lingvistikon kaj la nunan. Krome - personoj tre diferencas. Kiam vi parolas pri lingvistiko, vi parolas au pri lingvistiko de la 19a jarcento, au pri lintgvoinstruistoj en lernejoj (Bazgradaj lernejoj, gimnazioj) au pri "klerigantoj pri lingvo", "edukantoj pri lingvo".

Eugeno reagis:

Ke lingvoj mem havas konscion tion mi neniam asertis, sed lingvoj sen homoj kaj sen homa konscio ne ekzistas, tion mi diras. Kaj la lingvistoj mem estas nur homoj, kiuj „ke ilia lingvo estas tre (au speciale) bela“, ech ili ofte „pruvas science“, kion poste la simplaj homoj sendube kredas.

Alia afero estas, se tion poetoj au ghenerale la artistoj diras kaj amas sian lingvon. Ili ludas arte, dialektike kaj ankau dialogike. Serioza estighis la problemo kun Hegel kiam poste kelkaj dialektikistoj kredis ke, la realeco, ech la naturo, povas funkcii nur dialektike. Ekz., che oldaj grekoj dialektiko estis nur „konvinkludo“.

Se mi legas la poemoj de juna geniulo Petöfi , kiu memkompreneble kiel juna homo ankorau ne povis havi politikan trarigardon, mi ghojas legante lian lingvan esprimmanieron, sed lian mondkoncepton tute serioze mi ne povas preni. Tiel oni ech povas „ami“ la lingvon.

La problemo estas che la lingvistoj kiuj opinias ke ili peras iun ekzaktan sciencon, kaj ankau kredas al ilia objektiveco (kio che la lingvoj ne egzistas). Simila tragedio estis jam spertata kun la kredo al la objektiveco de la historio, kiu donis multe da malfacilajhon por la homaro, al kiu ne malmulte kunhelpis ankau la lingvaj kredoj (se vi volas en pasintaaj jarcentoj).

Sed la kredo al scienco ghenerale ankau en nia nuna tempo ne multe shanghighis, nur bedaurinde pli dangherighis. Bonvolu diru min kiu kapablas el la nunaj „sciencistoj“ superpashi la propran esplorsferon? Specife de la klasikaj lingvistoj. Tiuj kiuj kapablas tion, tiuj jam ekkonis la precipan signifon de esperanto.Sed tiuj estas nur malmultaj, kiel ankau la sciencistoj kiuj kapablis transpashi la klasikan sciencon ghenerale (kelkaj de tiuj jam ricevis Nobelpremion por tio).

Min interesas la tuta lingvistiko nur el la perspektivo de eperanto. Kaj por tio ne sufichas nur la klasikaj sciencoj, sed necesas la alprokscimigho al la „nova pensado“, kie apartenas ankau esperanto, kun la (vera) interlingvistiko, kie estas esplorata la influo de unu al aliao, el kio ekestas iu nova kreajho (kio ofte okazas en la arto). Sed ne nur la vicigo de de unu post la alia, ankau ofte kun hierarhia ordigo, de kie mankas la dialogiko.

Tiun falsan, nur shajnvolonte montrita kuneco estas nuntempe bedaurinde en diversaj sciencaj sferoj trovebla. Mi spertis tion fatale che la provo de religiaj dialogoj, kiam judoj, kristanoj kaj islamanoj volis dialogi unu kun alia. Fakte okazis nur ke chiu prezentis la propran religion. Sed dialogike dialogi signifus, se estus serchataj komunaj sintezoj, kun kiu povus sin identighi la dialogantoj post la antauaj diverzecoj. Kaj por tio, kiel povas tio funkcii en religioj, ni jam havas ekzemplojn, en okazintaj jud-kristanaj dialogoj. Kaj lingvistike akau jam en la nova indoneza lingvo.

Jhus enfalas al mi, ke nun kiam mi skribas tiujn alineojn, estas paska vendredo, kiam la kristanoj memoras, el la juda sintentradicio la krucigon de Jeshuo, pro lia „nova pensado“, per la „antika klasicismo“. (Eble ne estas simpla por chiu kompreni.) Char, Rosenzweig diris,ke la „nova dialogika pensado“ kiu superpashis la klasikan idealismon estas „jam oldega“. Kiu chiam denove novighas. Komencis jam en la antiko kaj sekvis la novighoj en diversaj historiaj epokoj, ghis en nia estanteco, kie ghi atigis la necesecon por la pluekzistado sur la tero.

Vi, Blazio skribas pri diversaj lingvistikaj skoloj. Ghuste tio estas la problemo, de kiuj la plejmultaj „sciencistoj“ boras nur en la propra tero, serchante ekkonoj en la propra profundeco kaj neglektas la rilaton al aliaj. La modernaj skoloj "lasas, ke lingvoj funkciu, kiel ili funkcias". Ghuste tio ne sufichas, char lasante ligvojn esti tiel, kiel ili funkcias, tiam ghi funkcias nur kiel en la pasinta jarcento (kiel vi opinias pri mi). Preterrigardante de tio, ke nuntempa lingvistiko, se volus esti tempoadekvata, necese devus konscie uzi en la esploro la rilaton, ech la ligitecon kun aliaj lingvoj, t.e. esti vera inter-lingvistika (ne nur komparadi kaj ordigi), sed krei novan komunan sintezon por divers lingvanoj akcepteblan. Ghuste tiel kiel estas la nova indoneza lingvo kaj esperanto.

Amike

Eugeno