Jam baldaŭ oni povos aĉeti la novan albumon de ETERNE RIMA, kiu estos eldonita de la plej fama Esperanto-eldonejo VINILKOSMO! La disko estos atingebla ankaŭ ĉe cd1d. La titolo estos "Taglibro de brutulo". La nova albumo alportos al Esperantujo freŝan hiphopon kaj R&B kun akra, foje eĉ agresema liriko. Ĝi faligos la stereotipojn pri Esperantujo kaj montros ĝian alian vizaĝon... Sed ne timu, aliaj gravaj temoj ankaŭ estos pritraktitaj, ne tuta albumo estos tiom "brutuleca".

57 minutoj da mojosa hiphopo/R&B, 17 repkantoj plus 17 instrumentaj versioj kaj famaj repuloj - Platano, Tone kaj Jonny M aŭskulteblaj gaste en 3 kantoj. Krom la kompaktdisko estos atingebla ankaŭ MP3-albumo 320 kb/s kaj formato OGG.

Post "Samideano" venas nova forta albumo!