Kliĉko incitis la fiamason, precipe la naziojn de la partio Svoboda, tiel, ke ili invadis plurajn ŝtatajn oficejojn. El tiuj okupitaj konstruaĵoj oni pafis al la demonstrantoj kaj policistoj. Pereis proksimume 100 viktimoj.

Janukoviĉ subskribis kontrakton kun la alianco de Kliĉko kaj pola, germana, franca ministroj pri eksterlandaj aferoj. La nazia partio Svoboda ne subskribis la kontrakton. Poste la nazioj helpate de la perfidaj okcidentaj politikistoj faris puĉon kontraŭ la laŭleĝa registaro.

La nuna regopotenco ne estas laŭleĝa.

Janukoviĉ estis minacata per la tribunalo de Hago, se li mobilizus la armeon kontraŭ la naziaj ribelantoj. Tiuj krimuloj, kiuj en Kijev okupis la ŝtatajn oficejojn, estis nomataj "herooj".

Nun la rusaj okupantoj de oficejoj estas nomataj "teroristoj".

Jen, duskala fimezurilo!

La Nordatlantika Traktato (NATO) - kiel kutime - provas "repacigi" la situacion, do ĝi mobilizis la armeon en la regiono.

NATO ĉie en la mondo faras pacon, de Irako ĝis Libio. Milionoj da homoj ĝuas ĝian karitaton.