Putjin haltis ĉe Krimeo, antaŭ Ukrainio, kvankam li estus povinta paŝi plu, ĉar en Ukrainio estas ankoraŭ rusaj partoj, kaj "Okcidento" tute ne havis skrupulojn, kiam ekzemple Gibraltaro aliĝis al Britanio popolvoĉdone, kvankam ĝi nature kaj memkompreneble estas parto de Hispanio.

Sed Turĉinov deklaris, ke Ukrainio ne aliĝos al la Nordatlantika Traktato (NATO).

La pupteatron funkciigas la mondpolitiko, kaj ne iaj humanismaj, demokratiaj aŭ similaj respektindaj ideoj. La demokration Putjin kompreneble surmerdas same, kiel Usono kaj ĉiu tutmonda potenco.

Ukrainio rezignis pri NATO, Putjin pri la invado.

En la nuna situacio, kiam kuratakas la paco, estas pripensinda, kial Okcidento plu subtenas la ununuran nazian registaron de Eŭropo. Oni rememoru, kiam la nazioj "demokratie" venkis en Aŭstrio, kiel granda estis la protestado. Nun, kiam la nazioj ekregis per praktika perforto kaj teroro, la stulta Okcidento jubilas.