"Pro la popolvoĉdono de la pasinta dimanĉo ŝajnas certa afero, ke la regiono Krimeo fariĝos sendependa de Ukrainio" - konstatis lunde la anglalingva ĉina gazeto Global Times.

Laŭ la artikolo la modera opinio de Ĉinio esprimas konsekvencan respekton al la suvereneco kaj al la teritoria unueco de ĉiu lando, sed la interveno de okcidentaj ŝtatoj konfuzis la rilatojn de la koncerna regiono, do Rusio ne povis resti malaktiva en la tiel generita situacio.

La artikolo asertas, ke la okcidentaj ŝtatoj faris serion da provokoj, eĉ deklaris sankciojn kontraŭ Rusio, sed la estroj de Vaŝingtono devas konscii, ke ili ne povas atingi rezulton kontraŭ Putjin. La gazeto vekas la atenton, ke post la disfalo de la iama Sovetunio multaj orientkarakteraj landoj aliĝis al la Nordatlantika Traktato (NATO), kaj tiu fakto estis provoko kontraŭ Rusio, kiun provokon la akcidentaj landoj pliintensigis per la incito de ukrainia situacio.

La eventoj de Ukrainio fakte estis kontraŭrusia revolucio, kiun la okcidentaj landoj subtenis, kaj oni povis kalkuli pri la reago de Rusio. La okcidentaj landoj devus ŝanĝi sian politikon rilate al Rusio, se ili deziras, ke ankaŭ Rusio ŝanĝu sian politikon rilate al Krimeo kaj al Ukrainio. Nur ambaŭflankaj kompromisoj estus justaj.

La gazeto Global Times fine invokas la plej fortan argumenton, kaj akuzas la okcidentulojn per duskala mezurilo, ĉar kiuj nun emfazas la teritorian unuecon, tiuj ja tute ne emfazis ĝin pli frue, kiam la Nordorienta Traktato (NATO) en la jaro 1999 dum 70 tagoj bombardis Jugoslavion por sendependa Kosovo. La sendependa Kosovo estas la fiktiva kreaĵo de la okcidentaj landoj, kaj ankaŭ la ruza aludo pri memstara Tiebeto estas simila falsigo.

Ekde la fino de la "malvarma milito" la okcidentaj landoj - kaj precipe Usono - iniciatis aron da militoj kaj agresoj kontraŭ aliaj landoj sen renkonti veran danĝeron. La konflikto de Ukrainio estas alia afero. Ĉe la solvo la plej gravaj faktoroj devus esti la internaciaj leĝoj, kaj la rezulto neniel estu duskala mezurilo, kiu ĉiam estas avantaĝa nur por la okcidentaj landoj.

Lunde la ĉinia vicministro pri eksteraj aferoj admonis la partnerojn, kiujn koncernas la ukrainia krizo, sed li evitis komenti la rezulton de la popolvoĉdonado en Krimeo. La Pekina kabineto konsideras, ke la unusola solvo de la ukrainia krizo estus la egalrajta intertraktado.