La rusa registaro publikigis la detalojn de la kontrakto inter Rusio kaj Hungario pri nukleaj hejtblokoj de elektrocentralo konstruotaj de Rusio. La kontrakto estas danĝere malavantaĝa por Hungario. La akceptintoj de tiu kontrakto faris krimon kontraŭ la hungara popolo.

(La hungara firegistaro sekretis la kondiĉojn, kiujn ni povis ekscii nur el la jenaj informoj de Rusio)

Rusio mem disponigas ankaŭ la krediton por financi la konstruadon. La repago teorie komenciĝus post la ekfunkciado de tiuj du hejtblokoj la sekvan 15-an de marto aŭ septembro, sed ekde la marto de 2026 Hungario devos pagi eĉ tiukaze, se la konstruado ne finiĝos. Kaj oni nepre sciu, ke en la lastaj du jardekoj neniu nuklea hejtbloko estis finkonstruita en la planita tempodaŭro, krome la efektivaj elspezoj senescepte superis la planitajn elspezojn.

La plejparton de la kredito Hungario devos repagi en la tria triono de la 21 jara repaga periodo, do la misago de la nuntempa registaro terure ŝarĝos la sekvajn generaciojn kaj registarojn. En la unuaj 7 jaroj ni devos repagi 25%-ojn, en la duaj 7 jaroj 35%-ojn en la triaj 7 jaroj 40%-ojn, dum ankaŭ la interezoj daŭre altiĝos. 15 taga malfruo kaŭzos 150%-an altiĝon de la interezo, kaj okaze de 180 taga malfruo Rusio rajtas ekzekucii (laŭjure perforte repreni) la tutan ŝuldon kune kun la interezoj. Tio povos kaŭzi ŝtatan bankroton.

Laŭ fakuloj tiu fia kondiĉo povas trudi Hungarion por akcepti eĉ pli malavantaĝan kontraktomodifon, dum Hungario havas nenian similan rimedon kontraŭ Rusio, se ĝi ne plenumus iun kriterion de la kontrakto.

La foruzitan nuklean hejtmaterialon Rusio deponos dum 20 jaroj, sed post tiu periodo Hungario mem devos prizorgi ilin, dum en Hungario ne estas lokoj, taŭgaj por deponi tiel danĝerajn radioaktivajn rubojn, ja Hungario estas tre malgranda kaj dense loĝata.

Jen, tian firegistaron elektis por si la kompatinda hungara popolo. Kio sekvos?