La teksto de la ligilo: La interna aspekto (interioro) de la preĝejo

La konciza historio de la preĝejo kaj paroĥo

La Ordeno de Dominikanoj inaŭguris publikan kapelon en la jaro 1905 en Budapeŝto, en la strato Thököly, poste ekde 1912 ĝis 1915 apud ĝi konstruiĝis ankaŭ la preĝejo "Reĝino de Rozario" laŭ la planoj de Hofhauser Antal (Antonio Hofhauser) per la gvidado de Paulheim Ferenc (Francisko Paulheim). Ĝi estis konsekrita (rite inaŭgurita) de kardinalo Csernoch János (Johano Csernoch) kiel la tutlanda sanktejo de laŭrozaria preĝado. La paroĥo establiĝis en la jaro 1919. Ĝis 1951 dominikanaj monaĥoj, poste ĝis 1989 la pastroj de diocezo (de eklezia departemento) deĵoris en la preĝejo. La preĝejo kaj la paroĥo (per la nomo "Paroĥo Reĝino de Rozario") inter 1989 kaj 2007 apartenis al la Ordeno de Dominikanoj, ekde 2007 ili denove apartenas al la (ĉef)diocezo de Budapeŝto kaj Esztergom.

La priskribo de la preĝejo

Laŭforme la preĝejo estas baziliko, havanta altan kaj malpli altan turon. Ĝia plano formas latinan krucon, kaj ĝi havas absidon (ĉefparton) en formo de duonrondo. La konstruaĵo estas 47 metrojn longa, 30 metrojn larĝa kaj 22 metrojn alta. La pli alta turo estas 67 metrojn alta. La ĉefaltaron planis Möller István (Stefano Möller), ĝi konsistas el marmoro de Carrara, sur ĝi oni vidas la Reĝinon de Rozario kun Jesueto. Maldekstre estas videbla sankta Dominiko, kiu ĝuste ricevas la sanktan rozarion. Dekstre troviĝas sankta Katarina de Sienna. Iom malsupre, en aparta niĉo (murkaverno) staras la statuoj pri la sankta papo Pius la 5-a kaj pri episkopo kaj teologia filozofo: sankta Alberto la Granda. La statuoj pri sankta Koro de Jesuo kaj pri sankta Jozefo estas la verkoj de Ligeti Lajos (Ludoviko Ligeti). La altarojn de transepto (transversa navo), nome la altaron sankta Margarita (de Dinastio Árpád) kaj la altaron sankta Dominiko planis Petrovácz Gyula (Julio Petrovácz). Super ili oni vidas la freskojn de Kontuly Béla (Adalberto Kontuly) pri la eventoj okazintaj al sankta Margarita, kiu estis reĝidino el la hungara Dinastio Árpád, krome monaĥino kaj la fondinto de la Virina Kongregacio de Dominikana Ordeno, distingita per ŝia nomo.

La kolorvitraj fenestroj estas fabrikitaj en la metiejo de Róth Miksa, en la sanktejo ili prezentas la simbolojn de sep sakramentoj, en la navo ili prezentas scenojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj, kaj sur la fenestroj, kiujn garnas freskoj, oni vidas scenojn el la vivo de sankta Margarita kaj sankta Dominiko. Sub la galerio de orgeno troviĝas statuo "Pieta" (Sankta Maria kun la mortinta Jesuo) skulptita de Antal Károly (Karlo Antal), kaj tie staras ankaŭ statuo pri sankta Antonio de Padua skulptita de I. Krausz. (NEM TALÁLTAM ILYEN NEVŰ SZOBRÁSZT!!! Krausz Ferenc létezik)

La grandega kruco ĉe la enirejo (tielnomata "kruco el Tirol") estas kreita de Andreas Crepaz, ĝin alportis loĝantoj de Tirol en la jaro 1930 okaze de la memorjaro, dediĉita al sankta Emeriko, kaj post la solenaĵoj ili donacis ĝin al la preĝejo. Ĝuste tiu kruco ornamis la altaron en la placo de Herooj en 1991, kiam papo Johano la 2-a celebris meson tie.

La renovigado de la preĝejo

En la jaro 1997 okazis fajrego, pro kiu tute kadukiĝis la orgeno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, krome la tuta preĝejo grave difektiĝis, tiel, ke oni deklaris ĝin mortdanĝera, kaj malpermesis ĝian vizitadon.

La preĝejo ekde 2007 apartenas al la diocezo de Esztergom kaj Budapeŝto, kaj helpe de ties financa subteno, krome per kelkaj "ŝtataj" subtenaj programoj oni povis komenci la internan renovigon. Kadre de tiuj laboroj oni stabiligis la plafonon, ŝanĝis la elektrajn kondukilojn, kaj post la masona riparado la muroj estis renovigitaj per kolora, ornama pentrado. Ankaŭ la renovigo de orgeno baldaŭ estos preta. Ĝi komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj helpe de la financa subteno de fondaĵo, fondita ĝuste por tiu celo.

La financa fonto por renovigi la plumbvitrajn fenestrojn, fabrikitajn de Róth Miksa, kaj la du grandiozajn freskojn de Kontuly Béla (Adalberto Kontuly) ankoraŭ ne estas kompleta, do la preĝejo povas kalkuli nur pri la helpo de donacemaj eklezianoj. (La renovigo de plumbvitraj fenestroj en 2012 jam komenciĝis.)