Moskvo ĉe la Europa Konsilantaro pretendis revizii la decidojn de Ukraina Parlamento el la vidpunkto, ĉu ili estas laŭleĝaj, konsidere ke en Ukrainio nuntempe ne ekzistas politika forto, kiu laŭleĝe reprezentus la tutan, multnacian popolon de Ukrainio. Precipe la rusnacianoj estas eksluditaj el la parlamento.

Moskvo turnis sin al la jura komitato de la Parlamenta Tutkunveno de la Eŭropa Konsilantaro, por ke ĝi akceptu la peticion de Rusio koncerne la revizion en la menciita afero.

Moskvo emfaze deklaris ne rekoni la nuntempan Ukrainian gvidantaron kiel laŭleĝan.