En Ukranio temas tute ne pri la "libereco" kaj "sendependeco", sed pro la ekonomia krizo ekregis simpla kanajlaro, kiujn la popolo ne elektis, kaj kiuj reprezentas neniun krom la perforto, kiuj povas fari nenion utilan, nur teroron kaj kaoson.

La malriĉecon de la popolo volas solvi nek Rusio nek Okcidento.

La financaj rezervoj de la lando eĉ por kelkaj semajnoj ne sufiĉas, oni jam ne povas pagi kelkajn socialajn monhelpojn ekzemple por la ĵusnaskintaj patrinoj.

Estas jam tute sensecaĵo elekti inter okcidenta aŭ orienta kredito, ĉar Ukraino povas plenumi nenian kondiĉon, la kanajlaro, reganta la stratojn, malebligas ian ajn normalan ŝtatan funkciadon.

Kaj Rusio kaj okcidento retenas la monon, ili ambaŭ ligas la helpon al la servilisma submetiĝo koncerne siajn politikajn celojn.

Okcidento eĉ ignoras la fakton, ke la ekstremaj vandaloj perfortis la demokratie elektitan registaron, kaj la nuna registaro havas nenian legitimecon.

La reganta opozicio deklaras elekti Europon, sed krom vortoj povas montri nenion, kio pruvus ĝian sloganon. Ĝi eĉ ne havas potencon sur la stratoj. Cetere ili reprezentas neniun krom si mem.

La mallegitima oligarkio nek povas nek volas solvi poroblemojn, kiuj ŝajne motivis la ribelon. Oni ne povas libere veturi al okcidento, la vivkondiĉoj ne pliboniĝas, la okcidenta komercado ne kompensas la nuligitan rusan merkaton. Ukraino povas esperi de okcidento eĉ malpli, ol ĝi havis en la rusa interrilato.

Sen kompromisoj inter Rusio kaj okcidento, kiu estas almenaŭ same egoisma, la situacio estas nesolvebla. Ĉiuj grandpotencoj komune devus trudi Ukrainion restarigi la (konstitucie) laŭleĝan registaron kaj senprokraste deklari la tutlandan eksterordinaran priparlamentan balotadon.

Grave armitaj policfortoj severe devus neniigi ĉiaspecan terorismon aŭ militagadon de civiluloj.