Tradukscienco

La akademia branĉo, nomata "tradukscienco", de grado al grado sin levas el tiu daŭre plimultiĝanta amaso da dokumentoj (antaŭvortoj de tradukistoj, komentarioj ktp.), kiujn la tradukistoj kaj sciencistoj, kompetentaj pri diversaj fakoj, verkis por priskribi la malkovraĵojn kaj praktikajn metodojn de pli ol cent jaroj. La unua akademiano, kiu kreis la principojn de tiu scienca branĉo, estis James Holmes (1972 / 1988). La tradukprocedojn li dividis al du gravaj kategorioj, nome al memstara traduko kaj al aplikata traduko, kiu divido estas taŭga por pristudi la tradukoperaciojn laŭ multaj aspektoj kaj praktikaj metodoj. La plejparto de la studaĵoj kaj publikaĵoj, kiuj temis pri tradukado kaj tradukteorioj, ĝis la proksima pasinteco baziĝis sur la okcidentaj tradukaj tradicioj de Biblio kaj klasika literaturo. Eugene Nida estis la unua sciencisto, kiu - konsiderante la lingvistikon "chomskyan" - la tradukadon bazis sur sciencaj principoj anstataŭ la ĝistiama arta koncepto. Por ekspliki siajn teoriojn li utiligis la vastan materialon, kiun disponigis la grandnombraj tradukoj de Biblio.

La nova akademia scienca branĉo, la tradukscienco, dum sia nelonga historio kreis konsiderinde klarajn esplormodelojn, kiuj devenas el la adaptiĝo de aliaj lingvaj branĉoj, kaj kiuj konsideras la tradukprocedojn kiel la objekton de esplorado. La principoj pri ekvivalenteco kaj pri fideleco al la fontoteksto (respektive la diskuto pri la tradukmanieroj laŭvorta kaj laŭsenca, kiu havas la saman bazon) havas longan historion en la komentarioj de tradukoj. Tiujn principojn grandparte generis la tradicia vidpunkto, ligita al la historia konsidermaniero de kulturoj pri la kanonaj kaj literaturaj tekstoj. La fruaj lingvistikaj esploroj estis komparaj, ili koncentriĝis al la lingvaj funkcioj, al la paralelaj mikrolingvistikaj fenomenoj, por ekspliki klare: ili koncentriĝis al la ŝanĝoj inter du lingvaj sistemoj dum la tradukprocedo. La germana tradukscienca skolo en la jaroj inter 1970 kaj 1990 la sciencan branĉon intencis direkti al teoria bazo konsiderante ĝin altnivela komunikada agado (tekstofunkciaj principoj), en kiu oni konsideris diversajn tekstotipojn kaj praktikajn celojn kiel direktajn principojn por la konkretaj strategioj de la tradukprocedoj. Do la tipologion de tradukado karakterizis dinamismo, aliflanke la pli frua tradukmaniero, observanta nur la vortojn kaj frazojn, dum sia moderniĝo pli kaj pli observis la aspektojn de la tuta kunteksto kaj parolsituacioj.

La tradukscienco inter la jaroj 1990 kaj 2000 ekprosperis. La filozofiaj traktadoj plivastigis la diskutojn tiel, ke ili inkluzivis la nociojn: "hermeneŭtika intenco", "pura lingvo" (refoje laŭ la verko "La taskoj de literatura tradukisto" de Benjamin) kaj diselementigo ("dekonstruktion" - Derrida). La teorio pri multsistemeco ("polysystems" - Even-Zohar) inspiris novajn metodikajn teoriojn (Priskribaj Studoj pri Tradukado), kiuj estas speciale inkluzivemaj, respektive Even-Zohar proponis, ke la validecon kaj akcepteblecon de tradukaĵoj kvalifiku la ĉefaj normoj de tiu socio, kiun oni konsideras celata publiko, kiel tio montriĝas en Israelo koncerne la hebrean literaturon. La principoj de tradukscienco inter 1990 kaj 2000 pli kaj pli reliefigis la kulturajn aspektojn. Reagante al la pretendo por difini la tradukadon kiel lingvan kaj kulturan interkomunikadon, la "kultura aliro" en la pritradukaj studaĵoj utiligis tiujn metodikojn, kiuj devenis el la kulturaj kampoj de prikulturaj studaĵoj, disvolviĝantaj ĝuste tiutempe, kaj kiuj disponis vidpunktojn por konsideri la tradukadon el la direkto de ideologiaj, soci-seksaj (gender), postkoloniismaj, poststrukturismaj diskutoj.

En la unuaj jardekoj de la 21-a jarcento la esplorado celis ĉefe la situacion kaj etikajn regulojn de tradukistoj konsiderante ilin laŭ iliaj rilatoj al la aliaj koncernuloj de la traduka agado, ekzemple laŭ iliaj rilatoj al la eldonejoj kaj al la koncerna industrio. La nova epoko de tradukscienco jam samgrade konsideris ankaŭ la tradiciojn "neokcidentajn" kaj la rolon de tradukistoj, kiu pensmaniero estas ĝermo de la nova teorio, nomata "nova traduksociologio". La koncentriĝo al la procedo de tradukado (do ne nur al ĝia rezulto) denove vekis la esplorojn pri la ekkonaj procezoj, pri la psikologio kaj psikolingvistiko. La pli fruaj esplormetodoj "pensu parolante" havas siajn nuntempajn variantojn en la sfero de dumfunkcia "bildigo per magnetisma rezonado" (Magnetic Resonance Imaging, MIR), kaj en la komplikaj ekzamenoj por detekti la okulmovojn. Kaj jen, tiuj teknologioj aperis ankaŭ en nova sfero de la sciencbranĉo. La tradukaĵo estas jam ne nur teksto, sed multmedia semiotika verko, kiu utiligas la eblojn de la interretaj, sonreproduktaj kaj videocelaj teknologioj. La grandega kvanto de multlingvaj paralelaj tekstoj en la Interreto, la poradaptaj strategioj de tutmondiĝo kaj ĉeloka lingva limigiteco, same la kreskanta uzado de retaktivaj ("on-line") komputismaj tradukprogramoj en la sekvaj jardekoj supozeble pli ofte inspiros studaĵojn pri la tradukado.

La listo de la fakliteraturaj fontoj:

Baker, Mona (ed), Routledge Encyclopedia of Translation Studies, London / New York: Routledge, 1998.

Baker, Mona and Gabriela Saldanha (eds), Routledge Encyclopedia of Translation Studies. 2nd Edition, London / New York: Routledge, 2009.

Baker, Mona (ed), Critical Readings in Translation Studies, London / New York: Routledge, 2010.

Delisle, Jean and Judith Woodsworth (eds), Translators Through History, Amsterdam / Philadelphia: John Benjamins Publishing, 1995.

Gambier, Yves and Luc Van Doorslaer (eds), Handbook of Translation Studies. Vol. 1, Amsterdam / Philadelphia: John Benjamins Publishing Company, 2010. Also online. Translation Studies Bibliography Online (2004).

Malmkjær, Kirsten and Kevin Windle (eds), The Oxford Handbook of Translation Studies, Oxford: Oxford University Press, 2011.

Munday, Jeremy (2008), Introducing Translation Studies. Theories and applications. 2nd Edition, London / New York: Routledge.

Munday, Jeremy (ed), The Routledge Companion to Translation Studies, London / New York: Routledge, 2009.

Pym, Anthony, "Video Material" - Translation Studies. Online.

Venuti, Lawrence (ed), The Translation Studies Reader. 2nd Edition, New York / London: Routledge, 2004.