3-a paragrafo

8 Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno.

14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo.

16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.

17 Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo.

7-a paragrafo

4 Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.

12 Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

17 Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multiĝis la akvo kaj levis la arkeon, kaj ĝi estis alte super la tero.

24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.

12-a paragrafo

25 Kaj al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan.

15-a paragrafo

13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

18-a paragrafo

1 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.

19-a paragrafo

5 Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu.

25-a paragrafo

6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon orientan.

29-a paragrafo

9 Dum li ankoraŭ parolis kun ili, venis Raĥel kun la ŝafoj de sia patro, ĉar ŝi paŝtis ilin.

31-a paragrafo

40 dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo; kaj dormo kuris for de miaj okuloj.

41 Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi ŝanĝis mian laborpagon dekfoje.

32-a paragrafo

25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tuŝis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun tiu.

33-a paragrafo

13 Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la ŝafoj kaj bovoj ĉe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.

35-a paragrafo

17 Dum ŝia akuŝiĝa suferado la akuŝistino diris al ŝi: Ne timu, ĉar ankaŭ ĉi tiu ĉe vi estas filo.

18 Dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.

39-a paragrafo

10 Dum ŝi paroladis al Jozef ĉiutage kaj li ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun ŝi, 11 okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo;

41-a paragrafo

34 Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de ĉiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco.

42-a paragrafo

27 Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.

43-a paragrafo

9 Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaŭ via vizaĝo, tiam mi estos kulpa antaŭ vi dum la tuta vivo.

45-a paragrafo

6 Ĉar nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando, sed ankoraŭ dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.

24 Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo.

47-a paragrafo

9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.

48-a paragrafo

7 Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis ĉe mi Raĥel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraŭ iom da tero ĝis Efrata; kaj mi enterigis ŝin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaŭ Bet-Leĥem.

50-a paragrafo

10 Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.