Ĉiuj homoj estis malgajaj, ĉiuj okuloj estis larmaj, kiujn sinjoro Buzat vidis en la palaco de Apafi.

"Jen, ĉi tie jam estas konata la afero, ke Argilburgo perdiĝis" – li pensis.

La kapitano ne povis sufiĉe miri, ke la gardistoj ne arestis lin tuj, kiam li enpaŝis. Ĉar li klare sentis, ke li estus severe puninda.

– Kie estas lia princa moŝto? – li demandis ĉagrenitan servistinon. Tiu, por ŝpari la vortojn, per kapmovo montris al ĉeangula ĉambro.

– Tie li estas. En la lamentejo!

La lamentejo estis la privata ĉambro de la princo, kiun li vizitis, se li havis tre malbonan humoron. Sinjoro Buzat premis la manilon, la pordo malfermiĝis. La princo certe tre koleras, se li forgesis ŝlosi la pordon.

Tamen li ŝajnis ne kolera, sed malgaja. Lia vizaĝo estis pala, liajn okulojn kadris ruĝaj makuloj pro la plorado. Sinjoro Buzat eĉ dufoje klinis sin por saluti, sed la princo neniel rimarkis lin, kvankam lia rigardo turniĝis al la veninto. La frunto de sinjoro Buzat pli kaj pli ŝvitis, fine li ekparolis tre mallaŭte:

– Okazis malbono, sinjora moŝto, malbono okazis.

– Jes ja, malbono, nepre malbono, sinjoro Ebecki.

"Jen – komencis esperi sinjoro Buzat – la princo mokas min. Li duobligas siajn vortojn, kiel mi. Cetere li ŝercas, ĉar li nomas min sinjoro Ebecki. Eble mi povus peti pardonon per modestaj vortoj."

– Tiu malbono estas granda, sinjora moŝto!

– Certe granda, nepre granda ĝi estas!

– Neniu povis imagi tiel gravan perdon!

– Vere neniu, fakte neniu.

– Estas for la garantio por nia futuro.

– Estas for, estas for.

– Kaj ni eĉ ne scias, kiuj estas la krimuloj, ĉu germanoj aŭ turkoj?

– Ĉu germanoj aŭ turkoj?

– Mi pensas, ke neniu el ili, sinjora moŝto.

– Ĉu fakte neniu el ili? Kion vi pensas, sinjoro Ebecki? Ĉu li misvojiĝis en la arbaro?

– Pri kio parolas via princa moŝto – ŝtoniĝis sinjoro Buzat –, ĉu ne pri la perdiĝo de Argilburgo?

– Pri kio vi parolas, sinjoro Ebecki, ĉu ne pri la perdiĝo de mia filo?

– Tute ne, princa moŝto. Mi venis por konfesi, ke la fortikaĵo Argilburgo perdiĝis. Mi ja ne estas sinjoro Ebecki, sed mi estas sinjoro Buzat, hontoplena subulo de via princa moŝto.

– Tio min ne interesas! – diris la princo ŝultrolevante, kaj sinjoro Buzat unuafoje en sia vivo ĝojis, ke la princo ne interesiĝas pri li. – Se vi ne estas sinjoro Ebecki, do venu tiu, kiu efektive estas sinjoro Ebecki.

Ankaŭ li troviĝis baldaŭ, kaj rakontis al la princo eble jam la centan fojon, kiel perdiĝis la princido. Antaŭ tri tagoj oni vidis lin la lastan fojon. Tiam li babilis ĉe la pordego de la fortikaĵo kun maljunulo, kiu havis silurajn lipharojn.

– Ĉu la maljunulo eble havis nebulajn, grizajn okulojn? – demandis sinjoro Buzat, sed sinjoro Ebecki grumble respondis:

– Mi havas taskojn aliajn ol kontroli, kiu homo havas grizajn okulojn, kiu brunajn. Sed tion mi scias, ke la ŝuoj de la maljunulo estis faritaj el junkoj,* kaj liaj lipharoj pendis, kiel tiuj de siluro.

– Do, mi konas tiun maljunulon! – kriis sinjoro Buzat, sed li tuj pripentis sian reagon, ĉar ambaŭ sinjoroj saltleviĝis, kaptis kaj skuis lin ĉe la jako, ĉe la kolumo.

– Parolu, homo, Dio benu vin: Kiu li estas?

Sinjoro Buzat klinis la kapon.

– Verdire mi ne scias. Mi ne konas lian nomon. Sed mi scias, kie li estas trovebla.

– Kie, kie?

– En la fortikaĵo Argilburgo.

La princo saltis al la pordo, sinjoro Ebecki al la fenestro, kaj ili alarmis la palacon:

– Preparu la kaleŝon, jungu la ĉevalojn urĝe! Ni veturos al Argilburgo!

– Princa moŝto... kion diri... mi petas pardonon... sed ne estas facile iri tien – balbutis sinjoro Buzat en embaraso. – Eble estus pli bone, se unue mi kaj sinjoro Ebecki irus tien por prepari vian vojaĝon.

– Kio estas la problemo? – alrigardis lin la princo surprizite. – Kial vi havas mienon, kvazaŭ vi mordus citronon?

– Ho, princa moŝto, se nur estus citrono! Ne citronon mi mordis, sed narkotikon.

Kaj li rakontis detale, kiel li perdis malsaĝe Argilburgon. Li ja forgesis mencii, kiel li volis aranĝi profitdonan negocon. Tion li jam ne volis konfesi, kvankam tiutempe lia plano ne kalkuliĝis, kiel eksterordinara agado.

La princo malkontente svingis sian kapon.

– Mi pardonos vin, sinjoro Buzat, se vi reakiros tion, kio perdiĝis. Ataku Argilburgon por okupi ĝin, ankaŭ sinjoro Ebecki helpu al vi. Sed aparte atentu, ke la maljunulo kun siluraj lipharoj eĉ vundeton ne ekhavu. Li eble povus diri, kie estas mia filo.