PIPITRO MALAPERAS SED NUR PROVIZORE

La sekvan matenon eĉ la ardeoj ne trumpetis ankoraŭ veksignalon, kiam Tomaso jam saltleviĝis de sia kuŝejo. Kvankam la mielo de dormado komence gluetis liajn palpebrojn, sed baldaŭ li ŝovis la kapon en la akvon de la lago, kaj li tuj refreŝiĝis. Plurfoje kisinte Adamon li zorge kovris sian fraton, ĉar la frumatena venteto estis ankoraŭ iom pika, poste li ekiris al la mondo, kiun li tiel longe ne vizitis. Lia koro tamen estis peza, kaj kun iom da dankemo li sentis inklinon ankoraŭfoje rerigardi al la kuŝejo de Pipitro.

"Jen, la maljunulo ne troviĝas tie, verŝajne dormas ekstere."

Tomaso pripensis, ke hieraŭ li eble ofendis la fidelan serviston, do la knabo iomete ekhontis. Li tamen ne foriros antaŭ ol adiaŭi al Pipitro almenaŭ per alrigardo. La maljunulo certe estas inter siaj ĉifonvestitaj bravuloj.

Kaj la junulo komencis viziti la ĉifonulojn kuŝantajn ĉe kvar diversaj partoj de la insulo. La glora armeo dormis tiel profunde, ke ia malamiko povus ŝteli ilin kune kun la tuta insulo. Kelkaj infanoj ronkis tre laŭte, eĉ la kanoj tremis en la proksimo. Sed Pipitro ne estis inter ili.

La koro de Tomaso komencis rapide batadi. Ĉu la honesta maljunulo iris al la mondo pro la ofendo? Ĉu li erarvagadis en la nokto, kaj li falis en la akvon? La knabo tute forgesis, ke li mem volis foriri sekrete; li levis la manplatojn al la buŝo, kaj komencis kriadi:

– Pipitro, Pipitro! Mi ne volis ofendi vin, kara Pipitro!

Sed la maljuna Pipitro certe koleris, ĉar la kriado estis vana, li eĉ poste ne aperis. Aliflanke en la aero okazis bruado tia, ke Tomaso eksentis kapturniĝon. La flugkapablaj praloĝantoj de la insulo ĉiuj ekflugis por saluti la matenon propralingve, kaj danki Dion la ĉiopovan, kiu unu post la alia estingis la stelojn, tiujn orajn lampetojn, en sia ĉiela kristalpalaco. Ankaŭ Adamo vekiĝis, kaj maltrankvile rapidis al Tomaso, kiu klarigante la aferon eĉ plu incitis lian maltrankvilon.

La du infanoj jam kune vokadis, sed la rezulto estis nur tio, ke ankaŭ la armeo de ĉifonuloj komencis vekiĝi unu post la alia. La bravuloj elvenis kun larĝaj oscedoj, sed kiam ili ekkomprenis la situacion, tuj vaporis ilia dormemo. La maljuna generalo estis tre populara inter la etaj ĉifonuloj, do maltrankvile ili diskuris por serĉi lin. Ili jam estis pretaj kontroli eĉ la kanojn po unu, ĉu Pipitro ne kaŝiĝas en iu peco, sed Tomaso ordonis fini la klopodojn:

– La penado estas vana, kunuloj miaj! Pipitro ne troviĝas sur la insulo, ĉar li nepre aperus je tia paniko, se li ĉeestus. Sed ni direktu la insulon ĉirkaŭ la rifo,* eble nia mastro estas surborde ĉe la alia flanko. Povas esti, ke nokte li postsekvis ian kapreolon, poste li ekdormis ie en la densejo.

La etaj ĉifonuloj kuris al siaj deĵorejoj, sed ili tuj revenis kun mieno teruriĝinta:

– Ni eĉ ne povas moviĝi. Nokte perdiĝis ĉiu remilo, nun ni havas nenian instrumenton por peli la insulon disde la rifo.*

Tiu informo pli-malpli trankviligis Tomason. Certe Pipitro estis tiu, kiu kaŝis la remilojn. Kaj se li kaŝis la remilojn, li certe deziris, ke la infanoj atendu lin tie, kie ili estas nun. Tute evidente! Kion ili povus fari krom atendi? Kvankam spertulo povus trapasi la akvon ĝis la rifo, poste iri plu al la bordo, se li konas la marĉon, kiel la propran manplaton, se li scias, kien oni povas paŝi, kie oni devas naĝi, se li konas la akvoherbojn sciante, kiun specon el ili oni povas surpaŝi, kiu speco balanciĝas sub la piedoj, kaj kiu speco kliniĝas flanken je ektuŝo malfermante senfundan abismon. Tomaso ja estis sufiĉe kuraĝa por komenci iom ajn danĝeran vojaĝon, sed kiel li povus forlasi tiujn multajn maltrankvilajn infanojn, kiuj jam nun svarmas, kiel timigita ŝafaro.

– Kamaradoj, ni restu ĉi tie, kie ni estas nun, kaj ni atendu Pipitron! Ĝis li alvenos, vi havos liberan programon. Taskon havos neniu, do amuzu vin laŭplaĉe.

Oni ja ne devis ripeti la ordonon. Neniam pli frue petolis tiel gaja publiko sur la Insulo de Dio, kiel gajaj estis la ĉifonuloj ekde tiu momento. Jen ludado, jen kurado daŭris dum la tuta tago, ĝis vespero la infanoj laciĝis tiomgrade, ke post la sunsubiro ĉiu dormis, kiel marmoto.* Nur Tomaso maldormis duonnoktojn, kaj estis saltopreta je ĉiu brueto pensante: ĉu Pipitro eble revenas?

Sed vane pasis la tagoj, la semajnoj, li ne venis. Anstataŭ Pipitro aperis la somero, la plej kruela malamiko de la marĉa regiono. La suno ŝutis al la plantoj faskojn da ardantaj sagoj, kaj elsuĉis la varmetan sangon de la marĉo. La sveltaj kanoj kliniĝis, kaj svingis la kapon por serĉi refreŝigajn rosogutojn.* En la aero tremis odoro de velkintaj herboj, kaj en ĝi malvigle flugadis soifaj libeloj* per siaj ĉielarke brilaj flugiloj. Morta senvento kovris la regionon, supre ne moviĝis nubeto, malsupre ne ondetis la akvo.

Des pli agrablaj estis la vesperoj. Tomaso persiste atendis, ke la arda brulo de la suno estingiĝu ĉe la malproksima akvorando. Poste li mem bruligis fajron meze de la senarbejo, antaŭ la kabano por forpeli la kulojn per ĝia fumo, kaj kuŝante apud la dancantaj flamoj li aŭskultis la kvakadon de ranoj. Tiu kvakado antaŭdiris, ke longe ne pluvos, kvankam la marĉo soife sopiras ĉiun guton. Ŝajnis, kvazaŭ la mola bloveto, kiu trakuris la Insulon de Dio, kaj tuŝis ĝiajn loĝantojn per refreŝiga kareso, estus la suspiro de la velkinta regiono.

Iun vesperon la vento alportis amaran, pikan fumodoron. Tomaso ĉirkaŭrigardis, kaj li rimarkis ion strangan ĉe la orienta rando de la ĉielo. Ĝi ardis, kvazaŭ denove leviĝus la suno, kiu ĵus malaperis ĉe la okcidenta horizonto. Poste la ruĝa ardaĵo komencis vomi oranĝkolorajn flamojn, nigrajn nubojn. En la malproksimo brulis la kanaro.

Kiu povus diveni la kaŭzon de tia brulego? Ĉu fajrero saltis al tufo da sekaj kanoj? Ĉu malzorgemaj aŭ malsaĝaj rifuĝintoj vekis tiun ruĝan monstron? Ĉu la interna varmeco flamigis la amasiĝintajn sekajn herbojn? Egale, sed kio ajn kaŭzis ĝin, la marĉregiona brulego certe estas vidindaĵo terure bela.

La longaj flamoj dancantaj, kiel ventumilo, dum longaj horoj distris Tomason, li aŭdis la blekadon de la bestoj, kiujn ĉirkaŭbaris la brulego, la tirbojadon de vulpoj, la hurladon de lupoj, gruntadon de meloj, miaŭadon de sovaĝkatoj.

Foje la ĉielo ekdeziris konkursi kontraŭ la timinda surtera fajrego, kaj la firmamento bruligis eĉ pli belegajn, pli majestajn ardaĵojn. Kurantaj steloj postlasis longajn, blankajn lumvostojn, kvazaŭ nevideblaj fingroj desegnus misterajn literojn. Senbrue, mute sinsekvis la brilaj vagabondoj de la supra regiono; kelkfoje unuope, poste amase; kelkfoje okazis, ke unu el ili krevis, kaj ĝiaj fajreroj disŝprucis en ĉiu koloro de la ĉielarko; tiuj fajreroj poste falis malrapide, kiel ardantaj papilioj, por renkonti la malsuprajn fratetojn, kiujn la brulado de kanaro levis supren.

Tomaso ripozis apud la restinta ardaĵo de fajro, en lia sino kuŝis la kapo de la dormanta Adamo, kaj li mem ekmeditis pri tiuj ĉielaj lumoj. Kio ili estas efektive? Ĉu petaloj de flamrozoj, kiujn la manoj de petolaj anĝeloj disĵetadas sur la mutaj kampoj de la supra regiono?

La knabo meditis, meditadis, fine ankaŭ lia kapo kliniĝis sur la herbojn. Li ekdormis, kaj en sonĝo divenis, kio estas tiuj ĉielaj lumoj. Ili estas ardantaj glavoj, kiujn Dio svingadas super la pekemaj loĝantoj de la tero, por ke li pruvu sian potencon. "Ho, se mi havus tian glavon, per ĝi mi nepre liberigus nian patron!"– li pensis, kaj ĝuste rompis al si la kapon,* kiel li povus akiri konvenan ŝtupetaron por akiri tian glavon en la ĉielo, kiam peza mano skuis lian ŝultron.

– Hola, filo mia, ĉu vi ne zorgas pri via kapo? Ja ĝin povus surfali misvojiĝinta stelo por kontroli: ĉu via verto jam firmiĝis?*

Jen, kiel saltleviĝis Tomaso Sitari ignorante ĉielajn lumojn, ĉielajn glavojn!

– Pipitro, kara Pipitro, kiel vi revenis al ni, kara Pipitro? – li brakumis la maljunulon ĉe la kolo.

– Nu, mi venis per piedoj sekaj, ĝis mi akvon ne trafis* – diris la maljunulo, kaj ankaŭ li sidiĝis ĉe la fajro. Ĝis tiam ankaŭ Adamo vekiĝis, kaj la du knaboj streĉe atentis la vortojn de la veninto, ili forgesis eĉ palpebrumi.

Kaj la maljunulo rakontis laŭvice la historion de sia vojaĝo. Li travagadis vastajn regionojn dum sia foresto, atingis eĉ Klaŭdi-urbon. Laŭ liaj informoj Kristoforo Sitari eĉ nun suferas en karcero. Ekde kiam li estis transdonita de paŝao Hajdar, oni eĉ ne ekzamenis lian aferon. Li eĉ ne estis demandita pri lia kulpeco aŭ senkulpeco. Povas esti, ke li jam estas tute forgesita. Nuntempe la princo meditas pri multe pli grava afero: li volas ekscii, kial la fazeolo volviĝas sur la paliso maldekstren, kontraste al la lupolo, kiu volviĝas dekstren.* Nenio alia interesas lin ekde la komenco de tiu esplorado.

Eĉ la princidon li ordonis eduki aliloke, por ke la knabo ne petoladu hejme. La junulo estis sendita al Ŝtonburgo* por lerni militarton sub la gvidado de lia sinjora moŝto Ebecki.* La princido fakte povas jam uzi pafilon tiel bone, ke eĉ lia patro ne superas lin.

– Ĉu vi vidis la princidon, Pipitro bona?

– Mi eĉ parolis kun li!

– Ho, Pipitro, kiel bona afero okazis al vi! Kion do mesaĝis al ni la princido?

– Li mesaĝis nenion, karuloj, tute nenion.

La du knaboj malgaje klinis la kapon, sed Tomaso tuj levis ĝin denove.

– Kiu ridis tie, en la kanaro?

– Viaj oreloj trompis vin, filo mia.

– Male! Miaj oreloj funkciis bone, mi ja tuj kontrolos, kiu li estas – saltleviĝis Tomaso.

– Prefere mi mem – diris Pipitro. – Povas esti ke rid-mevo* vidas ion belan en sonĝo.

Kaj la maljunulo leviĝis, iris al la rando de la kanaro, kunfrapis la manplatojn. La kanaro komencis brui, kraketi, kaj antaŭ la fratoj Sitari paŝis el ĝi – la princido, Mikaelo Apafi.

Jen okazis brakumado tia, ke la steloj eĉ forgesis kuradi. La ĉielaj lumoj anstataŭ fali haltis por vidi, kiel ĝojas la tri knaboj pro la renkontiĝo. Eĉ la kanoj ĉesis susuri por aŭdi, kiumaniere venis princido Mikaelo al la Insulo de Dio.

La historio estis tre simpla. Pipitro ekvidis la princidon ĉe la pordego de la fortikaĵo Ŝtonburgo, kaj rakontis al li, kiel grandpotencaj militestroj fariĝis liaj kamaradoj. Ili eĉ ne estas simple princidoj, sed regnestroj. Ilia regno estas la Insulo de Dio, kie povas ordoni nek la turka imperiestro, nek la germana. La knaboj havas eĉ armeon kun pli unuecaj uniformoj ol la princo. La taĉmentoj de la princo surportas kaj ruĝajn kostumojn kaj flavajn, kaj verdajn. La bravuloj de fratoj Sitari estas absolute sammaniere vestitaj: per ĉifonoj.

Jen, tio plaĉis al princido Mikaelo! Li tuj demandis Pipitron: ĉu li mem povus esti loĝanto sur la Insulo de Dio? Kaj Pipitro respondis: "Jen, mia mano, ni kontraktu, princido!" Kaj la princido alfrapis sian manon tiom forte, ke ĝi tondris, kiel kanonpafo.

– Kaj huŝ, ni forvaporis el Ŝtonburgo tiel, ke eĉ spuroj ne restis post ni – ridis la juna Apafi.

Sed Tomaso zorgoplene frotadis la frunton.

– Mi timas, princido mia, ke pro tio okazos malagrablaĵoj.

– Se okazos malagrablaĵoj, ili trafos lian sinjoran moŝton Ebecki: kial li ne gardis min pli zorgeme.

– Oni klopodos trovi vin.

– Ja oni klopodos, tamen ne trovos lin. – interrompis Pipitro – Neniu divenos, kie ni estos tiam, kiam la princo informiĝos, ke perdiĝis la princido.

– Kie ni estos efektive?

– Nu kie? Certe ie en Turkio! Ĉar vi eĉ ne scias ankoraŭ, ke mi vendis vin al la turkoj kune kun la etaj ĉifonuloj.

Adamo ektremis, la du aliaj knaboj scivole atendis la klarigon de tiu strangaĵo. Pipitro apenaŭ povis paroli pro la forta ridemo.

– Nu, kiam mi forlasis la insulon, mi direktis min al la fortikaĵo Argilburgo. Mi vizitis lian moŝton sinjoro Buzath, kaj demandis lin, ĉu li volas aĉeti fungojn, ĉar ni havas ilin abunde en la Insulo de Dio. "Manĝu ilin vi mem, maljuna almozulo – li respondis malŝate –, mi havas por vi pli bonan negocon." "Kian negocon, sinjoro kapitano?" – mi demandis. "Kiaspecaj infanoj estas tiuj, kun kiuj vi flosveturis iam pli frue sub miaj bastionoj?"– li redemandis. "Ili ja estas nenies filoj" – mi diris. "Do vendu al mi tiujn infanojn, aĉa maljunulo." "Ho, kian utilon vi havus el tiuj infanoj, brava kapitano? Tro aĝa vi estas jam por fariĝi vartistino!" "Via menso estas jam malforta por kompreni tion – li diris – mi vendus ilin al la turkoj, kiuj tre ŝatas tiaspecajn infanojn por fari el ili servistojn, paĝiojn, lakeojn kaj similajn. Ĉiu gajnus per la negoco – li diris. – La infanoj havus agrablan vivon, ili estus vestitaj per silko kaj veluro. Mi ricevus multajn ormonerojn, la duonon mi donus al vi." "Jen, mia mano estas sen glavo" * – mi respondis. "Sed – li daŭrigis – eble sufiĉas por vi la kvarono de la prezo?" "Por mi estas egale"– mi konsentis. "Eble eĉ dek taleroj sufiĉus?" "Por mi ja sufiĉas tiom – mi diris –, kiel mi povus utiligi talerojn inter la sovaĝbirdoj de la marĉa regiono?" "Do, por vi sufiĉas eĉ arĝenta monero" – kaj li tuj enmanigis moneron al mi, jen, rigardu ĝin, se vi estas nekredemaj.

Kaj sub la lunlumo en lia mano ekbrilis objekto, kiu pli frue neniam aperis en la Insulo de Dio.

– Kaj kio okazos ekde nun, Pipitro? – demandis la infanoj.

– Mi malkovros la aferon, sinjoretoj, sed venu pli proksimen. La kanoj estas nefideblaj kunuloj, ili eble povus perfidi nin, se ili informiĝus pri nia plano.

Kion flustradis, sufloradis la kompanio, estas egale. Nur tio estas certa, ke la tri infanoj aplaŭdis pro la bonhumoro. Sed Pipitro resilentigis ilin.

– Ek, por dormi, ni havas ankoraŭ tri horojn. Kiam la Venuso* malleviĝos ĝis la nebula montaro Mara-maroŝ,* ni jam devos stari supre, antaŭ la malhela maso de Argilburgo.

Dum Pipitro preparis liton por la princido el molaj muskoj,* Tomaso Sitari rigardis al la ĉielo. Li jam trovis la eskalon, kiu kondukas al Dio la bona: li preĝis.