LA PROFITO DE SINJORO BUZAT

Kiam la frumateno farbis la unuan ruĝan strion ĉe la rando de la ĉielo, la Insulo de Dio jam flosis sub la bastionoj de Argilburgo. Pipitro kunvokis la junajn ĉifonulojn.

– Ĝis nun la insulo portis nin, sed ĝi jam ne helpos por iri plu. Se ni volas atingi la pordegon de la fortikaĵo, ne malŝatu mallongan baniĝon en la malvarma akvo. Eĉ sen la koncerna afero ne damaĝus vin ia sinpurigado.

La sekvan minuton la tuta loĝantaro de la insulo vigle svarmis en la akvo. Antaŭe iris Pipitro, sur lia kolo sidis la juna Apafi, kvankam la princido preferis imiti la aliajn knabojn, sed Pipitro prenis lin malgraŭ lia protestado.

– Uzu mian subtenon, princido mia kara. Povas okazi, ke ankaŭ mi uzos la vian, se mi ne sukcesos aranĝi la negocon kun sinjoro Buzat.

Kiam ili atingis la bordon, Pipitro kaŝis sian tutan armeon en la densejo, kiu abunde kreskis antaŭ la fortikaĵo, kaj li mem paŝadis al la enirejo, kaj komencis plengorĝe kriadi:

– Hola, hola, estas problemo, malfermu la pordegon!

Post iom da tempo la fenestrotabulo de la gardoturo klake malfermiĝis, kaj la pordisto elŝovis la kapon.

– Kion vi volas? – li demandis dormeme.

– Tion, ke malfermu la pordegon!

– Kian rangon vi havas, ke vi kuraĝas ordoni al mi? – kriis la soldato kolere. – Eĉ koko ne kokerikis ankoraŭ, kion vi volas tiel frue?

– Mi volas paroli kun sinjoro kapitano Buzat.

– Li dormas ankoraŭ, samlandano. Ĵus li turnis sin en la lito. Kian aferon vi havus kun li?

– Tio tute ne koncernas vin.

– Do, konservu vian sekreton por vi mem! – grumblis la pordisto, kaj frapfermis la fenestron.

– Bone, homfrato, por mi ne estas urĝa la afero! – kriis Pipitro. – Sed ne kulpigu min, se la kapitano ordonos pagi al vi per bastonbatoj.

– Kiu do vi estas? – demandis la soldato kolere.

– Mi estas la mesaĝisto de la princo. Mi alportis de li leteron al la kapitano.

– Ne urĝas la afero.

– Kaj mi alportas en mia sako ankaŭ la militpagon.*

– Bonvenon, frato! – ekridetis la pordisto afable. – Kial vi ne tiel komencis? Jam de duonjaro ni atendas vin! Mi tuj malfermos la pordegon!

Knaris la peza ferpordego, kaj Pipitro englitis. En la fortikaĵo post iom da vagado li fakte trovis sinjoron Buzat, kiu ĝuste plej laŭte ronkadis. Sed li tuj vekiĝis pro la veado, kion prezentis Pipitro, ja eĉ surdulo ne povus plu dormi en tia bruo. Teruriĝinte li saltleviĝis ĉe la lito kovrita per ursofelo, kaj li serĉis sian glavon en la matenkrepusko.

– Kiu estas ĉi tie? Kiun oni torturas?

– Ho, ve, sinjoro, venis mi, la homo el la Insulo de Dio.

– La diablo alportis vin! Kial vi blekadas ĉe mi dum noktaj horoj?

– Ho, sinjoro, ne la diablo portis min! Mi mem alportis la infanojn el la Insulo de Dio.

– Nu, tio jam estas laŭdinda ago. Kie vi kaŝis ilin?

– Mi tute ne kaŝis ilin. Ili jam estas tie, kien vi volis porti la kompatindulojn.

– Kie? Ĉu eble ĉe la turkoj?

– Fakte tiel aspektas la situacio, sinjora moŝto. Ili atakis nin en la arbaro de Batka.

– Homo, ĉu vi scias, kiom grava estas la danĝero? Temas pri distanco de duonhora piediro. Ili jam eble estas ĉe la muroj! Alarmo, homoj! Fermu la pordegon, malfermu la pordegon! Tuj komandu gravuloj! Al kanonoj bravuloj! Ho, nur restu fidele! Ne forkuru ribele! Ho, terura plago dia, jen fatalo tragedia! Ve al mi, mi perdos Argilburgon!

Forta ridemo streĉis Pipitron interne, sed li regis sin, kaj aldonis trankvile, mallaŭte:

– Eble la danĝero ne estas tiel grava, sinjora moŝto. La turkoj ja estas nur kvinope, sed el tiuj kvin turkoj la unua estas ĉevalo, kaj tiu ĉevalo surdorse portas sakon da moneroj.

Ĝis tiam sinjoro Buzat batis la murojn per la kapo, sed ekde tiuj vortoj li dancante frapadis ilin per la manoj pro la gaja humoro.

– Kion vi diras? Ĉu la turkoj estas nur kvinope, kaj unu el ili estas ĉevalo? Ĉu unu ĉevalo kaj entute kvinope? Ĉu moneroj en la sako? Ĉu sako, plena de moneroj? Ni jam posedas ĝin, Mi jam akiris ĝin. Ni atakos ilin! Ni kaptos ilin! Ni buĉos ilin! Ni ekzekutos ilin! Ni senkapigos ilin! Ni palisumos ilin!

Li rapide surmetis sian jakon, ordonis trumpeti alarmsignalon, kaj baldaŭ la tuta armita taĉmento de la fortikaĵo forgalopis ventorapide tra la pordego. Sinjoro Buzat rajdante ankoraŭ kriis al Pipitro:

– Restu ĉi tie, bonulo, por ke vi povu adiaŭi viajn infanojn, kiam ni revenos post la brila venko.

– Laŭ via ordono mi restos ĉi tie – ridetis Pipitro, poste turnis sin al la pordisto, kiu surprizite gapis al la subita svarmo. – Samlandano, ĉu mi envoku la infanojn, kiujn menciis la kapitano?

– Tio estas via afero! – diris la pordisto ŝultrolevante, kaj li retiriĝis en sia ejo por dormeti. – Sed zorgeme ŝlosu la pordegon, kaj revenu al mi kun la ŝlosilo.

– Mi nepre ŝlosos la pordegon, kaj revenos kun la ŝlosilo – promesis Pipitro obeeme, kaj li paŝadis antaŭ la fortikaĵon, poste kriis laŭte: – Eniru, ĉifonuloj!

La arbustoj moviĝis, kaj el la densejo venis la armeo de ĉifonuloj. Ili estis pli ĉifonaj, ol ordinare, ĉar la dornejo kruele ŝiris plu iliajn vestojn. La taĉmento prezentis regulan militformacion, antaŭe iris la fratoj Sitari, inter ili la princido. Pipitro restis malantaŭ la infanoj, kiel postgardo.*

La pordisto alrigardis ilin pro la bruo de multaj piedoj, kaj li diligente svingis la kapon: kiel tiu maljunulo povas havi tiom da infanoj?

Pipitro brue fermis la pordon, ŝlosis ĝin, surmetis la pezajn fermotrabojn,* poste iris supren al la pordisto.

– Diable! – tiu grumblis kolere –, senĉese vi iradas, kiel nokta fantomo, kaj ne lasas min ripozi trankvile.

– Ho, kiel mi ne lasus vin, filo mia? Ĵus mi volis diri, ke vi havos eblon longe ripozi. Mi disponigas al vi malvarmetan lokon en la kelo de la fortikaĵo. Eĉ la muŝoj ne trovos vin por piki, ĉar tie estas mallumo.

La junulo komence malfermadis la buŝon, turnadis la okulojn, poste baraktis iomete, sed la fortaj manoj de la ĉifonuloj instruis al li, kiu ordonas jam en la fortikaĵo. Fine li kapitulacis kaj iris al la kelo sen kontraŭstaro.

– Por mi estas egale, sed mi ricevu sufiĉe da nutraĵo!

Kun la servistinoj, kuiristoj, junaj ĉevalistoj, kiuj restis ankoraŭ en la fortikaĵo, ili jam povis interkonsenti facile. Tiuj eĉ ĝuis la komedion, kaj iris al la bastionoj por rigardi, kio okazos, kiam sinjoro Buzat revenos.

Li ja revenis baldaŭ kun sia tuta taĉmento. Grumblis, furiozis, batadis la pordegon per pugnoj kaj per piedoj.

Pipitro elŝovis la kapon tra la fenestro de la gardoturo.

– Tju, sinjoro! Bonvolu brui hejme, tute ne ĉi tie! Ekstere la mondo estas vasta, serĉu por vi lokon alian!

– Estas bone, ke mi vidas vin, fripono – grincigis la dentojn sinjoro Buzat –, mi donos al vi lecionon, se mi estos interne!

– Sed vi certe ne estos interne, sinjoro – svingadis la kapon Pipitro trankvile.

Sinjoro Buzat konfuziĝis pro tiuj vortoj.

– Ĉu ne? Ĉu eble ne mi rajtas ordoni en ĉi tiu fortikaĵo?

– Tute ne, sinjoro. Ĉi tie rajtas ordoni lia moŝto Mikaelo Apafi.

– Nu – diris sinjoro Buzat en embaraso –, ankaŭ mi pensis tiel. Ĝuste tiel pensis ankaŭ mi.

– Sed mi tute ne pensis tiel, kiel vi – respondis Pipitro, kaj frapfermis la fenestron. Tamen li baldaŭ denove malfermis ĝin. – Mi preskaŭ forgesis diri, ke mi elkore gratulas al vi okaze de via profitdona negoco.

Poste li jam ne aperis plu, vane bruis sinjoro Buzat kaj liaj subuloj.
G