Malsukcesa aventuro

Post kiam Judita forlasis Ĉasmajstron, baldaŭ ekblovis facila suda vento, kaj Hutter disvolvis la kvadratan velon de la barko, ĉar jam ne estis necese remadi. Post du horoj ili atingis la kastelon, kaj alligis la barkon.

La cirkonstancoj konvinkis ilin, ke la kastelon intertempe vizitis neniu. Hutter singardeme avertis la junulinojn, ke ili ne bruligu lampon,* la malamikoj ja povus facile rimarki la lumon.

– En plenluma tago mi ne timus ilin, eĉ se multope ili venus – diris Hutter. – La muroj de la kastelo estas sufiĉe fortikaj por rezisti pafadon, dum la atakantoj ne havus ŝirmilon, se ili alveturus per kanuoj. En la domo mi havas kvar bonajn pafilojn ĉiam ŝargitajn, kaj ili precize trafas la celon, precipe unu el ili, kiu estas nomata Cervoĉasilo. Sed nokte la situacio estas alia. En mallumo la kanuoj de la malamikoj povus atingi la kastelon sen tio, ke ni rimarkus ilin, do ili povus surprize fulmataki* nin.

La junulinoj intertempe foriris por dormi, kaj la tri viroj aranĝis militan interkonsiliĝon.

– En la nuna situacio nia la plej grava tasko estas tio, – diris Old' Tomaso – ke ni tute regu la lagon. La kastelon okupi oni ne povas naĝante, do ĉiu boato estas kalkulinda, kiel batalŝipo. La kanuo de Harry kaj la mia estas kun ni, sed du similaj veturiloj, kaŝitaj en kavigitaj arbotrunkoj, ankoraŭ restis ĉeborde, kaj se la mingoj efektive klopodos akiri militrabaĵojn, ili traserĉos ĉiun imageblan lokon, sekve ili trovos la boatojn pli-malpli frue.

La orelojn de Harry frapis la vorto "batalŝipo".

– Mi aŭdis ion tian, ke antaŭ longa tempo vi estis maristo, Old' Tomaso – li interrompis la konversacion laŭ sia malĝentila kutimo –, kaj oni diras ankaŭ tion, ke vi povus rakonti interesajn historiojn pri marbataloj kaj ŝiprompoj, se vi foje ĉesus obstine silenti pri tiuj aferoj, kaj vi liberigus vian langon.*

– Ekzistas homoj en la mondo, Harry – respondis Hutter elturniĝante el la demando –, kiuj okupiĝas pri nenio alia krom la sekretoj de siaj amikoj, kaj tiuj scivolemuloj atingas eĉ tiun ĉi sovaĝan regionon. Laŭ mia opinio ne gravas, kio mi estis, aŭ kion mi vidis en mia junaĝo. Do ni parolu ne pri aferoj, kiuj okazis antaŭ dudek kvar jaroj, sed ni cerbumu pri tio, kio okazos en la sekvaj dudek kvar horoj, se la irokezoj atakos nin.

– Prave! Ni devas defendi la junulinojn.

– Nu, mi pensas, ke ni estas en danĝero – daŭrigis Tomaso Hutter. – La irokezoj povas ekflosi kontraŭ ni iam ajn.

– Mi pensas, ke nia situacio ne estas tiel danĝera – diris Harry. – La kanuoj estas zorge kaŝitaj, kaj la indianoj neniam malkovros ilin. Ĉasmajstro povas atesti, kiel bone mi kaŝis la mian, eĉ mi mem malfacile povis trovi la veturilon.

– Jes ja, Harry – respondis Ĉasmajstro –, sed ne forgesu, ke mi tamen trovis ĝin. Mi pensas, ke Tomaso pravas, kaj ni ne kalkulu pri la nesufiĉaj kapabloj de la indianoj. Ju pli frue ni akiros tiujn du kanuojn, des pli bone.

– Ĉu vi entreprenus serĉi ilin kune kun ni, poste veturigi ilin ĉi tien? – demandis Hutter.

– Kompreneble. La moralo de blankuloj ne malpermesas tion. Ĉiumaniere ni devas defendi nian vivon. Volonte mi akompanos vin al la tendaro de mingoj, Tomaso Flosanta, kaj se ni renkontos malamikojn, mi plenumos mian devon, kvankam ĝis nun mi ne partoprenis batalon. Mi nepre klopodos, pli multe promesi mi ne povas.

– Mi ŝatas aŭdi tiel modestan promeson, knabo! – kriis Harry. – Vi ankoraŭ neniam aŭdis bruadon de malamikaj pafoj, kvankam ĝi diferencas de la ĉaspafado tiomgrade, kiom la grumblado de kverelema dommastrino estas multe pli malagrabla, ol la ridado de Judita Hutter. Mi dubas, ĉu vi fariĝos glora militisto, Ĉasmajstro, kvankam inter la ĉasistoj neniu povas konkuri kun vi ĉi-regione.

– Ni vidos, Harry – diris ĉasmajstro trankvile. – Mi ankoraŭ ne konas miajn militajn kapablojn, do mi povas diri nek ion bonan, nek ion malbonan pri mi mem.

– La remilojn vi ja povas lerte manipuli – notis Hutter –, kaj hodiaŭ nokte ni ne pretendas ion alian. Anstataŭ malŝpari la tempon, ni enboatiĝu kaj ekagu.

Antaŭ ol ekveturi, Hutter vekis Juditan, kaj klarigis al ŝi la aferon. Poste li enboatiĝis apud la junuloj; ili prenis la remilojn, kaj la kanuo rapide postlasis la kastelon. Estis nokta mallumo, sed eĉ la palaj radioj de la steloj kontentigis la du virojn. Ili singarde movis la remilojn por ne brui, dume ili persiste observis la bordon, ĉu ne aperas ie tendarfajro de la malamikoj. Sed ili ne rimarkis ion maltrankviligan, kaj kiam la kanuo albordiĝis tie, kien la maljunulo direktis ĝin, li kaj Harry saltis el la boato. Ĉasmajstro restis en la veturilo, dum liaj kunuloj senbrue ekiris al falinta tili-arbo.

– Unu el la kanuoj estas kaŝita en tiu trunko – flustris Hutter. – Singarde eltiru ĝin, Harry, dume mi gvatados,* ĉar povas esti, ke la mingoj jam malkovris tiun ĉi kaŝejon, kaj ili priobservas nin el la proksima densejo.

Sed okazis nenio malbona; sen problemo ili portis la kanuon al la bordo, kaj tie ĝi estis surakvigita helpe de Ĉasmajstro. Jam per du boatoj ili veturis plu al la dua kaŝejo, kaj ankaŭ tie ili iris al la bordo, same singarde, kiel ĉe la unua loko. La kaŝita kenuo ĉi-foje estis iom malproksime de la ĉebordaj kanuoj, do ili manportis ĝin ne tien, prefere rekte al la akvo, kaj per la ĵus akirita kanuo ili reveturis al Ĉasmajstro. Kiam ili finfine disponis pri ĉiu kanuo, ilia memfido kreskis, kaj ilia singardemo iom malkreskis. Hutter eĉ ne volis tuj reveturi al la kastelo.

– Ni veturu laŭ la bordo – li diris – eble ni rimarkos signojn pri tendaro.

Ĉe iu golfo Hutter fariĝis suspektema; la tri viroj elboatiĝis, kaj ili ekiris al la interno de la tero. Sed post kelkaj paŝoj ili surpriziĝis trovinte ardaĵon de fajro, kiu antaŭnelonge flamante brulis.

– La militistoj de indianoj kutime ne restadas en tiel arbust-kovrita loko – flustris Tomaso al Harry. – Ili preferas pli liberajn terenojn, por pli facile moviĝi okaze de batalo. Ĉi tie kaŝiĝas verŝajne la grupo de ĉasistoj, kies spurojn mi jam trovis pli frue. Kaj se efektive estas tiel, ĉi tie troviĝas ankaŭ virinoj kaj infanoj, kies skalpojn ni volas akiri. Ĉasmajstro reiru al la kanuoj, li estus netaŭga en nia agado, sed ni plenumu nian planon, kiel viroj.

– Vi pravas, Old' Tomaso, mi estas kontenta pri via intenco – diris Harry. Ĉasmajstro, enboatiĝu kaj kuntiru ankaŭ la du ceterajn kanuojn, poste liberigu ilin malproksime de la bordo. La akvofluoj pelos ilin al la mezo de la lago, almenaŭ ili jam ne kaŭzos problemon al ni. Poste revenu, remu laŭ la bordo, por ke vi aŭdu, se ni krios. Aliflanke, se ni ne havos eblon krii, nia signalo estu la voĉo de gavi-birdo. Povos okazi, ke vi aŭdos bruon de pafado; tiam vi eble albordiĝu, kaj konvinkiĝu: ĉu vi sukcesos venki indianojn same lerte, kiel ĉasbestojn?

– Se vi akceptus mian konsilon, vi ne riskus vin per tiu entrepreno...

– Jes ja, knabo, sed ni tute ne akceptas vian konsilon, do sufiĉu! Ekveturigu la kanuojn al la mezo de la lago, kaj mi promesas, ke revenante vi rimarkos ian svarmon en tiu tendaro!

Ĉasmajstro obeis malŝate kaj kun peza koro; li sciis, ke vane li protestus. Do li remis al la mezo de la bordo, kaj la du kanuojn lasis libere flosi al la kastelo. Eĉ la vento blovis al tiu direkto, sed Ĉasmajstro sciis, se la veturiloj tamen ne flosus hejmen, la sekvan tagon ili estus facile kapteblaj. La remilojn li tamen rezervis en sia kanuo, se la indianoj naĝante volus akiri la boatojn – kvankam tio ne estas verŝajna afero – ili ne sukcesu tuj uzi ilin. Poste Ĉasmajstro returnis sin, kaj en daŭro de dek minutoj revenis al la pli frua pozicio. Tie li kaptis arbobranĉon, kiu kliniĝis super la akvon, kaj streĉe atendis, kio okazos.

Al tiu, kiu ankoraŭ neniam vizitis la regionon de nia historio, malfacile oni povus klarigi per vortoj, kiel majesta silento regis ĉi-momente super la Kristalspegulo. Tiu silento estis profunda kaj densa, kvazaŭ la montetoj kun siaj strangaj konturoj ĉirkaŭpremus ĝin. Ĉasmajstro sentis la grandiozajn efektojn de la naturo, samtempe ankaŭ la eksciton de la aventuro, ĉar unuafoje en sia vivo li partoprenis entreprenon, en kiu homaj vivoj estis en danĝero. La restaĵo de la fajro ne estis videbla el la kanuo, do Ĉasmajstro povis informiĝi nur laŭ la bruetoj. Li ne estis senpacienca, ĉar inter la delavaroj li ellernis, kiel grave estas regi super la propraj sentoj; preskaŭ tutan horon li atendis senmove. Liaj kunuloj verŝajne kun plena singardemo, rampante sur ventro, proksimiĝas al la tendaro de indianoj.

Tiam neatendite aŭdiĝis la voĉo de gavi-birdo, sed malproksime de tiu loko, kie Ĉasmajstro atendis. La koncerna birdo estas ofta ĉe la lagoj de Nord-Ameriko, ĝuste tial Harry elektis ĝian voĉon kiel signalon. Sed aperis dubo: Ĉu fakte Harry imitis tiun voĉon? Ĉu ĝi ne venis de vera gavi-birdo? Ĉasmajstro ne povis decidi, ĉar ne estis verŝajna afero, ke liaj kunuloj estas tiel malproksime. Se ili trovis la restadejon sen indianoj, ili jam revenus al la kanuo, se ili trovis la indianojn, kial ili ĉirkaŭiris tiel ronde la tutan tendaron? Ĉasmajstro maltrankviliĝis, ĉar li sciis, se la voĉo venis el la gorĝo de Harry, kaj li mem restus senmova, facile povus okazi akcidento al liaj kunuloj, sed ankaŭ tio estus danĝera eraro, se li forlasus sian lokon pro ia dubinda signalo. Dum li luktis kun sia propra hezitemo, la birdvoĉo denove eksonis en la sama loko. Ĉasmajstro trankviliĝis: Harry ne povus tiel perfekte imiti la birdon, do li mem decidis resti, kaj atendi veran signalon.

En la sama momento alia voĉo interrompis la noktan silenton, kiu tute ne apartenis al ia birdo: tio estis krio de terurita infano aŭ virino. Ĉasmajstro forlasis la branĉon, al kiu li kroĉiĝis, kaj per kelkaj movoj de la remilo forveturis de la bordo kvankam ne sciante, kiun direkton li elektu. Sed li ne hezitis pli longe ol momenton, ĉar iom malproksime de li, en norda direkto, branĉoj komencis laŭte krakadi. Estis evidente, ke pluraj homoj kuras en la densejo por atingi bordon. Ĉasmajstro tuj turnis la kanuon al tiu direkto. En la sama momento ektondris kvin aŭ ses pafoj, tuj poste la voĉo de Harry estis aŭdebla:

– Diablido! Ĉu via haŭto estas ŝmirita, ke vi glitas el miaj manoj? Jen, saluto al vi!

Poste bruo informis pri tio, ke Harry verŝajne sukcesis repuŝi sian kontraŭulon. La pelkurado daŭris plu en la densejo, fine el inter la ĉebordaj arboj iu kuris en la akvon. Ĉasmajstro ekmovis la remilon, por ke li helpu al tiu figuro. Samtempe aperis ankaŭ Harry, sed malfrue, la persekutantoj atingis kaj lukte surterigis lin. La figuro en la akvo estis Hutter – li ektimis, kaj revenis al la bordo; ankaŭ lin tuj ĉirkaŭis amaso da indianoj. Ĉasmajstro vidis, ke liaj kunuloj estas kaptitaj, do li ŝanĝis direkton, kaj urĝe malproksimiĝis de la bordo. La junulo havis bonŝancon, ĉar la indianoj pli frue forĵetadis la pafilojn por pli facile kuri, jen, nur pro tio li sukcesis savi sin.

– Ne proksimiĝu, Ĉasmajstro! – kriis Hutter. – Jam vi restis la sola, kiu povas protekti miajn filinojn, kaj vi bezonos ĉiujn viajn kapablojn por defendi ilin kontraŭ tiuj sovaĝuloj! Ek! Kaj tiel Dio helpu vin, kiel vi helpos miajn filinojn!

Hutter ĝis nun tute ne vekis simpation en Ĉasmajstro, sed la junulo ĉi-foje pensis nur pri la sentoj kaj timoj de patro.

– Trankviliĝu Old' Tomaso – li kriis –, mi prizorgos viajn filinojn kaj la kastelon! La malamikoj ja okupis la bordon, sed la lago ankoraŭ ne apartenas al ili. Mi ja ne estas sperta militisto, sed vi povas fidi mian bonintencon.

– Ni ne dubas pri via bonintenco, Ĉasmajstro – kriis nun Harry, la kaptito –, sed kion fari sola kontraŭ tiom da malamikoj? Eĉ laŭ egalaj ŝancoj vi ne pruvis ankoraŭ viajn batalkapablojn, do inter tiel ekstremaj cirkonstancoj kiel ni povus postuli de vi miraklan bravecon? Mi pensas, ke estus plej konsilinde, se vi rekte boatveturus al la kastelo, veturigus la junulinojn al la loko, kie ni atingis la lagon, kaj laŭ la plej mallonga vojo vi gvidus ilin al la fortikaĵo, kiu kuŝas ĉe la bordo de l' rivero Mohawk. Tiuj diablaj indianoj dum kelkaj horoj ne malkovros, en kiu direkto vi fuĝis, do vi povus gajni sufiĉe da avantaĝo. Jen mia opinio, kaj mi estas certa, ke ankaŭ Old' Tomaso dirus tian testamenton por siaj filinoj.

– Via konsilo ne estas bona, Harry – diris la maljunulo –, la malamikoj nepre havas gvatantojn* en ĉiu direkto, kaj ili tuj rimarkus, se albordiĝus la kanuo. Ne! Ĉasmajstro, fidu la kastelon, kaj ne proksimiĝu al la bordoj. Dum semajno vi persistu tiel, ĝis tiam la soldatoj de la fortikaĵo forpelos la mingojn.

– Jes, Tomaso, sed tiuj ruzuloj en daŭro de dudek kvar horoj konstruos flosojn, kaj ili atakos la kastelon – kontraŭdiris Harry. – Via konsilo ŝajnas facile plenumebla, sed ĝi povas kaŭzi katastrofon. Se ni duope estus en la kastelo, ni povus kontraŭstari dum kelkaj tagoj, sed ne forgesu, ke tiu junulo ankoraŭ neniam vidis malamikojn. – Ĉasmajstro, la mingoj persvadas min per movoj kaj gestoj, ili evidente volas, ke mi revoku vin al la bordo, sed mi estas sufiĉe prudenta por ne obei ilin. Tomaso kaj mi eble jam ĉi-nokte estos torturitaj kaj mortigitaj aŭ forportitaj al Kanado; koncerne tiun aferon vi jam neniel povas helpi, do vi klopodu rapide malproksimiĝi de la bordo, kaj estu singarda, ke oni ne trafu vin per pafoj...

Harry ne povis fini la frazon, ĉar iu indiano, kiu verŝajne komprenis la anglan lingvon, krude ŝtopis lian buŝon per la manplato. La mingoj baldaŭ ekiris kaj malaperis en la arbaro kune kun siaj kaptitoj.

Ĉasmajstro ankoraŭ atendis iom, fine malrapide ekremis al la mezo de la lago. Post iom da tempo li kuŝiĝis en la kanuo por dormi kelkajn horojn. Frumatene li povos decidi, kiel daŭrigi. Do li prenis komfortan pozicion, kaj la aventurojn de la malfacila tago finis lia profunda dormo.