LA ETAJ ĈIFONULOJ

En daŭro de kelkaj semajnoj la Insulo de Dio atingis ĉiun angulon de la marĉa regiono. En kvieta vetero ĝin pelis la akvofluoj, alifoje estis la vento, kiu direktis ĝin tien aŭ reen, kaj la filoj de la malliberulo ege ĝuis tiun veturadon. Jen, kiel bone estas ekkoni lokojn, kiujn neniam pli frue vidis homaj okuloj.

- Tiu ĉi insulo estas kvazaŭ flosveturilo - diris Tomaso.

- Jes ja - respondis Adamo -, tamen estas domaĝe, ke ni ne povas ĝin direkti. Ne ni estas tiuj, kiuj decidas pri la celo de la vojaĝo, sed estas ĝi, kiu altrudas direkton al ni.

Sed la maljuna Pipitro ĉiam havis ideojn por solvi la problemojn. Malĝoji estas superflue, li eltrovos rimedon, kiel oni povus ordoni direkton al la Insulo de Dio.

- Kion vi pensas, knaboj - demandis foje la maljunulo -, ĉu nia regno ne estas tro vasta por ni? Ĉu eble ni akceptu en ĝi subulojn?

- Kiuj povus esti niaj subuloj, Pipitro?

- Nu, ili povas esti viaspecaj knaboj. Ĉar vi ne pensu, ke aliaj infanoj ne estas krom vi en la marĉa regiono de Eĉed. Verdire restadas en ĝi ĝuste nur infanoj kaj maljunuloj. Plenfortaj viroj batalas en la ekstera mondo kontraŭ la turkoj kaj germanoj.

Jen fakte, kiam la vento pelis la insulon al la bordo, kaj Pipitrtro ekblovis la kan-trumpeton, baldaŭ venis rifuĝintoj amase: maljunuloj kaj infanoj.

- Do, knaboj - alparolis ilin Pipitro -, kiu volas esti pasaĝero sur nia barko? Ni akceptas iun ajn, kiu trovas spacon sur ĝi, kaj la veturado estas senpaga.

Tuj anoncis sin aro da veturemuloj. Ili ĉiuj estis malriĉaj infanoj, la plejparto jam sen patro kaj patrino. Ili, la kompatindaj, vivis en la marĉa regiono , kiel arbaraj sovaĝbestoj, kaj ilin inundis plezuro, kiam Pipitro vicordigis la grupon antaŭ la kabano.

- Jen, filoj miaj, mi akceptas vin ĉiujn kiel anojn en la armeo de ĉifonuloj. Via militsalajro estas senpaga loĝejo kaj senpaga nutraĵo: vi povas kuŝi, kie vi volas, vi rajtas manĝi, kion vi trovas. Aliflanke vi devas batali nur kontraŭ la kuloj.

Tiu militplano tre plaĉis al la armeo de ĉifonuloj. Ili eĉ tiam ne protestis, kiam Pipitro ordonis elhaki kaj senbranĉigi kelkajn sekiĝintajn arbojn. La tasko baldaŭ estis plenumita. Poste Pipitro skulptadis ilin per hakilo, kaj fine diris al la fratoj Sitari:

- Vidu, filoj miaj, ni jam havas remilojn, ekde nun ni pelos nian insulon en direkto laŭplaĉa. Ni ja havas forton por peli ĝin, ĉar nia nombro jam sufiĉas por tio. Restis nur la afero: interkonsenti kun la armeo.

Sed estis bezonata ne malmulte da tempo, ĝis la armeo de ĉifonuloj finfine kolektiĝis. Unu el ili serĉadis birdnestojn inter la kanoj, la alia sur la arboj; iu provis kapti fiŝetojn permane, kaj troviĝis knabo, kiu frandis fruktojn de rubusoj* en senarbejo. Kiuj ne trovis pli utilan okupiĝon, tiuj sidis ĉe la rando de la insulo, svingis siajn piedojn en la akvo, kaj kiam la krurojn tuŝis fiŝeto, ili ridis, kiam alpuŝiĝis serpento, ili veadis.

Finfine, kiam la marĉaj soldatoj jam viciĝis laŭregule, Pipitro admonis ilin per elokventa parolo. Anstataŭ glavo li svingadis derompitan kanon por sugesti pli firman prestiĝon.

- Ekde nun finiĝu la nenifarado, ĉar per ĝi oni ne povas vivteni sin. Mi dividos vin al dekopaj grupoj, por iri al la kvar anguloj de la insulo. La dekopoj ricevos po du remilojn: per ili vi pelos nian insulon en la direkto elektita de ni ĉiufoje, kiam la akvofluo aŭ la vento ne direktas ĝin konvene. La ĉefkomandejo estas la kabano meze de la insulo, en ĝi loĝas via leŭtenanto Adamo Sitari, kaj via kapitano Tomaso Sitari. La rangon de generalo mi rezervis por mi mem. Ĉi vi konsentas, bravuloj de mia armeo?

- La bravuloj de Pipitro vivuis tiom laŭte, ke la generalo preferis ŝtopi ambaŭ orelojn per la manoj.

- Ni kriegu tiel, vi ne estas ŝakaloj! Aliflanke, kiu ne konsentas, tiu forlasu nian insulon, la ekstera mondo estas vasta.

Sed kompreneble ĉiu konsentis, nur Adamo aldonis, ke oni devus ankoraŭ elekti princon.

- Eble eĉ princo troviĝos iam ĉi tie - okulsignis petole Pipitro.

Sed la pli aĝa Sitari montris pli kaj pli malhelan mienon. Ju pli gaje svarmis la kompanio, des pli silentema li fariĝis. La knabo jam ne interesiĝis, kiam la aliaj amase peladis la plumardeojn*. Li jam ne trovis plezurojn en la marĉa regiono, kvankam ĝuste tiam disvolviĝis ĝiaj mirindaĵoj. La akvo sin montris smeralda maro, la tero sin prezentis rava paradizo.

- Kio mordas vian koron, filo mia? - pridemandis foje Pipitro la knabon, kiam tiu ripozadis sub maljuna arbo kun fermitaj okuloj.

- Nenio. Mi aŭskultas, kion diras la marĉo.

- Tiu okupiĝo estas grava scienco. Ĉu vi almenaŭ komprenas ĝian parolon?

- Mi tute komprenas ĉion. Ĉiu ĝia zumado, ĉiu ĝia susurado por mi estas klara frazo. Ĉiu el ili admonas min: "Sentaŭgulo vi estas Tomaso Sitari. Eĉ fingreton vi ne movas por liberigi vian patron. Vi eĉ ne scias, ĉu li vivas ankoraŭ."

Pipitro murmuris ion, sed la ĉifonuloj ekbruis ĉe la rando de la insulo tiom laŭte, ke eĉ unusola vorto ne estis aŭdebla el lia respondo.

- Kio estas la problemo, filoj miaj? - li kriis al ili.

- La akvofluo pelas la insulon al la fortikaĵo Argilburgo*.

- Estas nenia problemo, knaboj! Zorgu nur pri tio, ke ni ne karambolu kun la fortikaĵmuro, ĉar se tio okazus, ĝis mateno la fiŝoj formanĝus nin.

La malnovaj nigraj bastionoj de Argilburgo fakte sin levis jam ne pli malproksime ol pafdistanco. Tiu granda limfortikaĵo de Transilvanio iam pli frue staris malproksime de la marĉa regiono, sed la marĉo kreskis, vastiĝis de tempo al tempo tiel, ke en la periodo de nia historio la akvo jam lavadis ĝian okcidentan muron. Des pli respektata ĝi estis en Transilvanio, ĉar koncerne tiun fortikaĵon oni bezonis timi nek la turkojn nek la germanojn. Dorsflanke ĝin defendis la potenca marĉo, fronte la plej bravaj anoj de la Transilvania armeo.

La gardistoj ĝuste restadis sur la bastionoj ĉe la marĉa flanko, kaj ili ekgapis vidante la insulon, flosantan ĉe la muro, kaj la etajn ĉifonulojn sur ĝi.

Ankaŭ la loĝantoj de la insulo rimarkis la soldatojn, do Pipitro des pli fiere komandis sian armeon. Tiun afektadon Tomaso jam ne povis toleri sen kritiko:

- Pipitro! Se militestro bezonus nenion krom akra bruado de la taĉmento, ni povus tuj konkeri la fortikaĵon Argilburgo.

La maljunulo respondis nur ridante:

- Tamen, filo mia, ni ankoraŭ konkeros ĝin, se ne hodiaŭ, do eble morgaŭ. - Poste li ŝirmis la okulojn per sia larĝa manplato, tiel li observis la bastionojn. - Se mi bone vidas, la kapitano de Argilburgo estas sinjoro Buzath. Ĉu vi scias? Kiu ripetas ĉiujn siajn vortojn, ion ajn li diras. Nu, li vidu klare, kiel brava kompanio loĝas sur la Insulo de Dio, eble li eksentos inklinon interkonatiĝi kun mia armeo. Antaŭen knaboj!

La ĉifonuloj pli entuziasme movis la remilojn, kaj la insulo deflankiĝis evitante terlangon, abunde kovritan de arbustoj. Tomaso rerigardis kun malgaja suspiro: jen, kiel pli bona estas la situacio de tiuj soldatoj en la fortikaĵo, ili certe scias ion pri lia patro. Poste li ekstaris antaŭ Pipitro, kiu eksentis soifon pro la pena komandado, kaj trinkis longajn glutojn el la akvo de la marĉo suĉante ĝin per longa tubo de kano.

- Atentu, Pipitro, mi dezirus scii ion.

La maljunulo ankoraŭ ne povis respondi, ĉar li ĝuste tiam suĉtrinkadis plej avide, do li nur kapjesis senvorte por esprimi: "Diru, filo mia, mi aŭskultas vin."

- Jen, armeo, afekta komandado, veturado tien kaj reen, nenifarado dum monatoj: kion fakte vi volas atingi per tiu komedio, maljuna Pipitro?

Pipitro elbuŝigis la kanon, kaj proponis ĝin al Tomaso.

- Jen, la akvo estas malvarma, kiel glacio. Miaj dentoj nepre ekdolorus pro ĝi, se mi ankoraŭ havus ilin. Ankaŭ vi provu, se vi dubas pri tio.

Tomaso kolere forĵetis la kanon.

- Mi ne komprenas vin, maljunulo! Kial vi gvidis nin ĉi tien, en la akvodezerton, kie ni estas kvazaŭ en tombo, same, kiel nia patro en la karcero ĉe princo Apafi. Ĉu ne estus pli prudente, se vi lasus nin iri nian vojon siatempe? Nia patro jam delonge estus liberigita de ni...

Aŭ lia afero estus fuŝita kune kun la via - interrompis la maljunulo, kaj riproĉe li svingis la kapon. - Nu, filo mia, vi bedaŭros, ke vi ne trinkis el tiu agrabla akvo. Mia korpo tute rejuniĝis pro ĝi. Mi kuraĝus lukti eĉ kun vi, brava kapitano.

Vane ŝercadis Pipitro, la humoro de Tomaso ne pliboniĝis.

"Superflue vi afektadas, maljunulo - li pensis -, matene, kiam ni atingos la bordon, mi tamen forlasos vin, kaj mi eĉ ne revenos sen mia patro."

Ĝis la forvojaĝo li amuzis sin tiel, ke li malaperis en densejo meze de la insulo, tie li brave senkapigis ĉiujn bluajn marĉajn florojn per svingata bastono. Pipitro ridetante postrigardis lin.

"Vi bezonus pli da spertoj por superi vian maljunan serviston!" - li murmuris, kaj komencis serĉi Adamon. Longa serĉado ja ne estis bezonata, ĉar li kuŝis sur la silkeca herbaro antaŭ la kabano, la vizaĝon klinis al la brakoj, kaj korŝira ploro skuis lian korpon.

- Kio okazis al vi, blonda filo mia? - genuiĝis Pipitro apud la knabeto. - Ĉu ankaŭ vin tedas la Insulo de Dio? Ĉu vi preferus kaptoludi en la ĝardeno de Pisliĉar kun Murmuco aŭ - mi divenu - eble kun Julia?

La knabo levis la kapon kaj balbute flustris:

- Pipitro... ĵus mi vidis... mi vidis falkbirdon. Pipitro, kara Pipitro, mi deziras viziti mian patron!

- Ni vizitos lin, filo mia - diris la maljunulo kortuŝita, kaj li karesis la malordajn blondajn harojn de la infano. Ankaŭ lin mem ekregis malbona humoro tiomgrade, ke la tutan tagon li ne plu havis emon ŝercadi.

Vespere la kompanio kroĉis la insulon al ia rifo*, kaj la maljunulo tuj ordonis noktan ripozon. Li mem tamen ne kuŝiĝis, sed longe agadis, penadis ekstere en la plenluna nokto, poste, kiam li eniris la kabanon, haltis antaŭ la du infanoj. Longe li rigardis, kiel ili dormas brakumante unu la alian. Tomaso ankoraŭ spiteme kunpremis la lipojn, Adamo ankoraŭ montris mienon ploreman. Pipitro nur rigardis, rigardis, fine kaŭriĝis ĉe ili, kaj kisis iliajn brunajn manojn, trivitajn de remado. Unue la manon de Tomaso, poste la manon de Adamo.