BATALEMULOJ KAJ PACEMULOJ

La viroj, Judita kaj Hetty kunvenis ĉe la beko de la barko por interkonsiliĝi pri la farendaĵoj. Kaŝe proksimiĝi al ili jam estis neeble, do pasis la pli frua ekscitiĝo, sed restis la evidenta situacio, ke malamikoj vagadas ĉe la bordo, kaj ili verŝajne preparas sin por ripeta atako. La junulinoj tute fidis sian patron, kaj ili ne konjektis la veran gradon de la danĝero; sed Hutter estis tre maltrankvila, ĉar li ne sciis, kiam forlasos ilin la du viroj. Li nur malfacile povis maski sian animstaton.

- Kontraŭ la irokezoj ni havas tiun avantaĝon, ke nia barko flosas sur akvo. Laŭ miaj konoj ĉirkaŭ la lago estis kaŝitaj nur tri kanuoj: Unu el ili apartenis al vi, Harry, do restis ankoraŭ du. Tamen, mi pensas, ke la indianoj ne trovos tiujn kanuojn, kiom ajn zorge ili traserĉos la bordon.

- Pri tio mi ne estas tiel certa, kiel vi - alparolis Ĉasmajstro -, spurhundo ne havas pli bonajn kapablojn por trovi ion, ol ruĝhaŭtuloj, kiam ili havas allogan celon. La irokezoj esploros ĉiun arbotrunkon, kaj pli-malpli frue ili nepre trovos la kanuojn.

- Vi pravas, Ĉasmajstro - kriis Harry. - En la sekvaj dudek kvar horoj ili akiros tiujn du veturilojn, se ili fakte intencas invadi la Lutro-kastelon.

Hutter diris nenion. Li ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ la lago, la ĉielo kaj la proksima arbaro povus respondi pri liaj skrupuloj. Ĉio estis kvieta, do li iomete trankviliĝis.

Judita - diris la viro al sia filino -, vesperiĝis; zorgu pri nutraĵoj por surtabligi vespermanĝon al la gastoj, ili verŝajne malsatiĝis pro la longa vojaĝo.

- Ni ne estas malsataj, Old' Tomaso - asertis Harry -, ĉar antaŭ ol alveni la lagon ni satmanĝis, kaj miaflanke la ĉeesto de Judita estas pli dezirinda, ol vespermanĝo. La kvieta vespero estas speciale konvena por sidadi apud ŝi.

- La bezonojn de la korpo oni ne rajtas ignori - respondis Hutter -, manĝi estas necese. Judita, faru vespermanĝon, via fratino helpu al vi.

Kiam la junulinoj jam estis en la kabano, li turnis sin al la viroj:

Mi volas interkonsiliĝi kun vi. La situacio estas konata, kaj mi deziras aŭdi vian opinion pri la farendaĵoj. Pli frue mi jam trifoje estis viktimo de atako kontraŭ mia hejmo, sed tiutempe mi loĝis sur la tero. Poste, kiam mi konstruis la Lutro-kastelon kaj ĉi tiun barkon, mi sentis min en sekura loko, sed nun ŝanĝiĝis tiu aspekto.

- Mia opinio estas, Old' Tomaso - diris Harry sincere -, ke via domo, via familio, viaj havaĵoj estas en tre grava danĝero.

- Ĉu vi diras tion, ĉar vi volas forlasi min? - demandis Hutter. - Ŝajnas al mi, Harry, ke oni povas kalkuli pri via helpo nur en senproblemaj periodoj, kaj mi pensas, ke ankaŭ via amiko estas samspeca.

- Vi eraras, Old' Tomaso - diris Ĉasmajstro. Mi pensas, ke Harry ne volas forlasi vin, sed mi mem nepre restos kun vi, ĉar mia konscienco ne permesas al mi forlasi sendefendan familion. Mi venis al ĉi tiu regiono por renkontiĝi kun mia amiko, kaj morgaŭ vespere li certe aperos ĉe la konsentita loko, do vi povas kalkuli ankoraŭ pri nova armita viro inter la defendantoj. Kvankam ankaŭ li estas novulo koncerne batalon, sed tiel multfoje li pruvis siajn kapablojn en ĉasado, ke mi garantias lian bravan sintenon eĉ kontraŭ homoj.

- Do mi povas kalkuli pri vi, Ĉasmajstro, ĉu ne? - demandis zorgoplene la familiestro.

- Kompreneble, Tomaso Flosanta, aŭ kiel oni nomas vin, kaj mi pensas, ke ankaŭ pri Harry vi povas fidi.

- Ĉasmajstro diris la veron - kriis Harry -, mi restos kun vi, Tomaso Hutter; kun vi, kaj kun viaj filinoj!

Aŭdinte tiun promeson Hutter tute trankviliĝis, ĉar la fortaj muskoloj de Harry estis vaste famaj, kaj ili estis tre utilaj jam eĉ en la remado. Old' Tomaso kavzaŭ ebriiĝis pro la ĝojo tiel, ke anstataŭ siaj ĝisnunaj planoj pri sindefendo, neatendite li ekhavis ideon pri atako.

- Ambaŭ el la du malamikaj ŝtatoj ofertis premion por la skalpoj - li murmuris, kvankam honteme, ĉar li sentis, ke akiri monon tiamaniere estas abomena agado. - Eble ne estas laŭdinda afero, se ni ricevos monon por homa sango; sed kiam homoj sovaĝe murdas unu la alian, kial ni ne havu profiton el tio? Kio estas via opinio, Harry?

- Mi pensas, Old' Tomaso, ke vi grave eraris, kiam sangon de indianoj vi nomis "homa sango". Por mi skalpo de indiano kaj orelo de lupo estas samspecaj objektoj, kaj sen skrupuloj mi akceptus monon same por la unua, kiel por la dua.

- Bone, Harry, mi konjektis, ke ni facile interkompreniĝos! - kriis Tomaso Hutter, kaj li tute forgesis sian pli fruan hontemon. Espereble ankaŭ vi, Ĉasmajstro, konsentas kun Harry, kaj ne vidas diferencon inter feloj de ĉasbestoj kaj indianaj skalpoj.

- Via supozo estas erara, Tomaso; neniam mi havis similajn ideojn - respondis Ĉasmajstro. - La indianojn mi ne kritikas pro la skalpado, ĉar ĝi apartenas al iliaj tradicioj, sed miaflanke ĝi estus barbareco. Mi restos kun vi, Tom Hutter, por defendi la Lutro-kastelon kaj la barkon, sed mi ne venos kun vi por ĉasadi skalpojn. Se la oro de la ŝtato estas alloga por vi kaj por Harry, vi ambaŭ povas iri, kaj la junulinojn konfidu al mi. Kvankam niaj opinioj pri la skalpĉasado diferencas, sed ni ĉiuj nepre konsentas, ke fortulo devas defendi malfortulojn.

- Bone notu tiun instruon, Harry Senpripensa! - kriis Judita Hutter proksimiĝante tra la malfermita pordo de la ferdeka kabano; ŝi evidente aŭdis la tutan konversacion.

- Reiru, Judita - grumblis ŝia parto malafable -, nia temo ne koncernas virinojn! - Poste li turnis sin al Harry: - Ni respektu la moralajn skrupulojn de Ĉasmajstro. Li restu kun miaj filinoj. Do, aŭskultu min, Harry: sufiĉe granda grupo da indianoj restadas ĉe la bordo, kaj mi ne volis diri antaŭ miaj filinoj, sed ili certe venis kun familio. Mi vidis spurojn de virinaj mokasinoj; do la grupo venis por ĉasi, kaj ili eĉ ne aŭdis ion pri la militpreparoj.

- Kial, do, ili atakis nin, Old' Tomaso?

- La atako verŝajne estis la rezulto de la alloga situacio. En okazo de militaj intencoj la virinoj ne estus kun ili.

- Sed indianoj kun pacaj intencoj ne surhavas militkolorojn - interrompis Ĉasmajstro. - Mi vidis ilin, kaj mi rekonis, ke ili preparis sin kontraŭ homoj, ne kontraŭ ĉasbestoj.

- Povas esti, ke ĉasgrupo kaj batalgrupo renkontiĝis en la ĉirkaŭaĵo - daŭrigis Hutter -, ĉiuokaze ankaŭ virinoj estas inter ili, kaj se virinoj ĉeestas, nepre ĉeestas ankaŭ infanoj, kaj la kolonia aŭtoritato pagas egale por ĉiu indiana skalpo.

- Tio ja estas hontindaĵo - murmuris ĉasmajstro.

- Ba, amiketo, vi ne estas kompetenta pri militaferoj! - Ni ne estu pli bonkoraj, ol la malamikoj. Ankaŭ la francoj pagas por la skalpoj.

- Se ili estas fihomoj, ĉu ankaŭ ni devas esti similaj, sinjoro Harry? - interrompis Judita, ĉar pli frue ŝi ne obeis la ordonon de sia patro, kaj aŭskultis plu la konversacion. - Patro, akceptu la konsilojn de Ĉasmajstro: li havas konsciencon, sed pri Harry Senpripensa mi ne povas aserti la samon.

Hutter kolere levis sin, kaj puŝadis sian filinon en la ferdekan kabanon; li ne volis aŭdi tiajn kritikojn. Nek li, nek Harry zorgis pri sia konscienco, aŭ pri la rajtoj de indianoj; cetere ili utiligis ajnan rimedon por riĉigi sin, kaj ĉi-okaze eĉ la militleĝoj de la kolonio legitimis ilian decidon.

Fine Judita denove aperis kun simpla sed bongusta vespermanĝo, kaj Harry estis tre surprizita, ke la plej allogajn pecojn ŝi surtabligis al Ĉasmajstro. Ankaŭ aliaj komplezoj kaj ĝentila sinteno esprimis, ke la pli ŝatata kaj pli respektata gasto por ŝi estas Ĉasmajstro. Sed Harry sciis, ke la junulino estas flirtema, do li ne multe okupiĝis pri tiu distingo, kaj manĝis kun same bona apetito, kiel la aliaj.

En daŭro de horeto tute ŝanĝiĝis la pejzaĝo. La varmeta somera vespero iom post iom kovris la mondon, la lago silente brilis en la kadro de malhelaj montetoj kaj arbaroj. Bruo eĉ brueto ne estis aŭdebla krom la plaŭdoj de la malrapide moviĝantaj remiloj.

La diligenta remado de Harry kaj Ĉasmajstro pelis la barkon pli kaj pli proksimen al la Lutro-kastelo; la maljunulo staris ĉe la direktilo, kaj pipfumis. Tiam Hetty neatendite venis el la kabano kun facilaj paŝoj, sidiĝis antaŭ la piedoj de sia patro, kaj komencis kanti mallaŭte, malgaje.

- Kial vi estas malgaja, filino mia? - demandis Hutter. - Prefere ĝoju, ĉar ni sukcese defendis nin kontraŭ la malamikoj.

- Mi pensas pri la konversacio inter vi kaj Harry; kial vi ambaŭ volas mortigi homojn eĉ virinojn kaj infanoj.

- Ĉu vi subaŭskultis nin? Ne intervenu, ĉar vi ne komprenas tiajn aferojn. Okazas milito, kaj ni devas trakti la malamikojn tiel, kiel ili traktus nin.

- Kaj Judita kaj Ĉasmajstro asertis, ke vi ne pravas. Ĉasu bestojn, vendu felojn, sed ne homan sangon.

- Filino mia, mi diris, ke vi ne komprenas tiun aferon. Pefere ni babilu pri io alia. Ĉu vi ĝojas revidi nian amikon, Harry? Ĉu vi scias, ke li fariĝos via frato, kiam li edzinigos Juditan?

- Judita ne amas lin, kaj ne edziniĝos al li - respondis Hetty pasie. Ŝia patro tuj rimarkis la nekutiman tonon, do li divenis, ke la pli juna filino havas korinklinon al Harry, kaj tio ne plaĉis al li. Tuj aperis lia decido, ke li priparolos la aferon kun la junulo. La viro iris al la remantoj, kaj proponis sin anstataŭ Ĉasmajstro.

Kiam Ĉasmajstro atingis la postaĵon de la barko, Hetty jam ne estis tie, sed baldaŭ venis Judita; ŝia eksterordinara beleco estis videbla eĉ en la pala lumo de steloj. Ŝi rekte iris al Ĉasmajstro kaj alparolis lin.

- La ridado skuis min, Ĉasmajstro, kiam tiu indiano falis en la akvon. Mi estas scivola, ĉu liaj militkoloroj ne forlaviĝis en la akvo?

- Vi estis en tre danĝera situacio, Judita: la pafoj preskaŭ trafis vin. Bone pripensu la aferon: pli ol dek mingoj celis al vi.

- Ĉu tial vi kuris el la kabano por riski vian vivon? - demandis Judita.

- La viroj kutime ne povas resti pasivaj, se virinoj estas en danĝero. Tion scias eĉ la mingoj - respondis Ĉasmajstro modeste.

- Ŝajnas al mi, ke vi estas homo pli agema, ol parolema - diris Judita. - Mi pensas, ke ni fariĝos bonaj geamikoj. Harry Senpripensa estas brava nur per sia buŝo, vane li havas tiel grandan staturon.

- Harry estas via amiko, Judita, kaj tiel paroli pri amiko ne estas deca sinteno.

- Mi ja konas la amikecon de Harry Senpripensa! Se oni cedas al li en ĉiu afero, la rilato estas en ordo, sed kiam ne ĉio okazas laŭ lia volo, li perdas sian prudenton. Mi ne tre ŝatas lin, kara Ĉasmajstro, kaj mi pensas, ke ankaŭ li havas pri mi malfavoran opinion. Tiu temo jam verŝajne aperis inter vi kaj li.

Ĉasmajstro rememoris pri la akraj vortoj de Harry, sed li ne volis ofendi la junulinon.

- Harry estas homo tia, ke li rekte eldiras siajn pensojn, kaj li ne tre atentas pri sia propra babilado. Male la delavaroj, Judita, ili zorge pripensas ĉiun vorton! Ĉe ilia tendarfajro oni ne respektas facilanimajn babilemulojn.

- Mi pensas, ke Harry ne retenas sin, kiam temas pri Judita Hutter kaj ŝia fratino! - kriis Judita. - Nu, li klaĉadu, sed pli-malpli frue li nepre pripentos tion.

- Ne tute tiel aspektas la afero, Judita. Unue: Harry neniam diris ion ofendan pri Hetty...

- Mi scias, mi scias - interrompis Judita pasie -, kompatinda Hetty! Ŝia moralo ja defendas ŝin kontraŭ malicaj vortoj. Kredu, Ĉasmajstro, sur la tero ankoraŭ ne vivis tiel honesta, tiel senmakula animo , kiel Judita.

- Mi kredas vin, Judita, kaj mi esperas, ke la samo estas valida pri ŝia fratino.

La senafekta, sincera parolmaniero de Ĉasmajstro tuŝis la koron de la junulino, kaj vekis ŝian konsciencon. Ŝi ne povis tuj respondi, nur post iom da paŭzo.

- Harry verŝajne malice aludis pri la oficiroj de la fortreso - ŝi diris finfine. - Li estas envia pri ili, ĉar li neniam fariĝos io simila.

- Sendube ne, Judita, sed mi pensas, ke Harry eĉ ne sopiras fariĝi oficiro aŭ nobelo; kaj li estas prudenta, ĉar ĉasisto povas esti same respektinda homo, kiel ministro. Tamen, se vi jam trafis tiun temon, mi ne volas falsi la veron: Harry fakte menciis, ke la ruĝmantelaj oficiroj tro dorlotis vin. Ne ofendiĝu pro tio, ĉar li estas ĵaluza, kaj lia koro plej doloris, ke li devas tiel kritiki vin.

Ĉasmajstro ne povis vidi en la mallumo, ke Judita tute ruĝiĝis. Dum kelkaj minutoj ili ambaŭ silentis, poste Judita paŝis al la ĉasisto, kaj pasie premis lian manon.

- Mi ĝojas, Ĉasmajstro, ke la muro falis inter ni. Vi estas la unua homo, kiu ne volas flatadi al mi, kaj mi fidas, ke nia amikeco estos persista. Al Harry ne menciu nian konversacion; ni ankoraŭ iam daŭrigos.

La junulino ellasis la manon de Ĉasmajstro, kaj rapidis en la kabanon. Pro la lastaj vortoj de Judita Ĉasmajstro konfuziĝis tiel, ke li kvazaŭ ŝtoniĝis ĉe la direktilo; fine Harry devis averti lin, ke li prizorgu sian taskon, ĉar la barko veturas al malĝusta direkto.