LA INSULO DE DIO

La vintra dormado de la marĉo estas profunda kaj longa. Malfrue ĝi ekdormas, sed same malfacile ĝi vekiĝas. En la ekstera mondo la ĉerizarboj jam surmetas siajn printempajn vestojn, kiam la marĉo ankoraŭ nur palpebrumas, kaj la vigle verdaj freŝaj folioj komencas elpuŝi la sekajn.

Sed kiam la sonĝo tute forvaporas el ĝiaj okuloj, ĉiu membro de la ŝlima giganto reviviĝas. Bolas, kuras la akvofluoj; la aero pleniĝas de misteraj sonoj; mirindaj koloroj frapas la okulojn surtere kaj surĉiele: la spirito de la marĉo inundas ĉion.

Komence ĉiu tago alportis sian agrablan novaĵon al Adamo. Ekfloris la ĝardeno de la marĉo.

- Pipitro, la salikarboj jam pleniĝis de burĝonoj!

- Ni baldaŭ rikoltos ĝiajn branĉetojn. El ili ni fabrikos fiŝkaĝojn*.

- Pipitro, kiaspecaj oraj steloj ŝvebas sur la akvo?

- Ili estas la floroj de marĉa sonko* (Sonchus palustris). Kontraŭ malario ne ekzistas pli efika medikamento, ol ĝiaj folioj.

- Pipitro, kiu dismetis tiujn ruĝbluajn velurpecojn en la verda densejo?

- La mano de Dio, sinjoreto. Ili estas marĉaj mentoj* (Mentha aquatica), ne ekzistas planto, kiu havus odorfumon pli aroman, ol ili.

- Vidu, Pipitro, kia fajro brulas en la kanaro!

- Ne fajro ĝi estas, nur flampetalaj floroj*. Iliaj petaloj flirtas en la vento, kaj fortimigas la kulojn.

- Jen, kiel akrajn foliojn havas tiu planto, ili vundas, kiel glavo!

- Eĉ ĝia nomo estas serpentglavo*. Ĝi kaj tiu rondkapa planto kvazaŭ estus paro. La lasta nomiĝas ranoklabo* (Sparganium erectum). Ĝia radiko estas dolĉa, kiel mielo.

- Kio estas tiuj purpurkoloraj papilioj?

- Ili estas floroj de arakido*. Ĝiaj grajnoj estas paradiza frandaĵo.

- Jen, kiu disĵetadis tiujn perlojn sur la tero?

- Ho, infanoj, hodiaŭ estas grava festotago: ni jam povas kuiri eĉ supon, ĉar la rosokaĉo*(Glyceria maxima) maturiĝas. Tiuj perloj estas ĝiaj grajnoj.

Tomaso interesiĝis precipe pri la birdoj. Sur la arboj, sub la kanoj, en la densejoj li okulserĉis nur ilin. La knabo jam rekonis la diversajn specojn laŭ ilia voĉo, laŭ ilia flugado. Li sciis, ke la kanbirdo* (Acrocephalus arundinaceus) diras: "peri, peri", kaj la kanpasero* (Acrocephalus scirpaceus) respondas "vere, vere, vere". Li sciis, ke la kardelo knaras, la pego klakadas, la barboparuo* pepas. Kiu birdo krias: "skelet, skelet" - tiu estas ŝterno* (Sterna hirundo L.); kiu diras: "mir, mir" - tiu estas glareolo* (Glareola pratincola). Li sciis, kiel tusadas vanelo* (Vanellus vanellus), kiel fajfas la blankvosta ansero* (Anser albifrons), kiel kraketas krakanaso* (Anas crecca). La birdo, kiu kuras sur la ŝlimo, estas galinolo* (Gallinula chloropus), kiu saltas mallerte, tiu estas fuliko* (Fulica atra), kiu stumble iradas, tiu estas noktardeo* (Nycticorax nycticorax). Kie ŝvebas grandaj, blankaj nuboj, kvazaŭ gigantaj manoj skuante purigus farunajn sakojn, tie flugas mevoj en la malproksimo. La ŝternoj* flugas zigzage, kiel hirundoj, la gruoj tranĉas la areon elegante kun etenditaj koloj kaj retrofleksitaj kruroj. La plataleoj* (Platalea leucerodia) klakadas per la bekoj eĉ flugante, la cikonioj pasas sur la blua ĉielo tiel, ke dume moviĝas eĉ ne unu el iliaj plumoj.

- Jen, oni vidu - ridis la maljuna Pipitro - kia scienculo vi fariĝis en ĉi tiu sovaĝejo. Kredu, ke princo Apafi konfidos al vi sian birdokolekton, se iam ni havos eblon forlasi la marĉon.

- Kiam tio okazos, Pipitro? - suspiris la infanoj.

- Trankviliĝu, knaboj, kiam la Insulo de Dio moviĝos, tiam ankaŭ ni ekagos - kuraĝigis ilin la maljunulo.

Ĉu tiam, kiam Insulo de Dio moviĝos? La marĉa bordo, kiun Pipitro nomas tiel, certe neniam moviĝos. Ĉu iu aŭdis jam pri tiuspeca miraklo, ke la tero ekirus por vagadi?

Fine de printempo iun tagon Tomaso entuziasme kuris al Pipitro, kiu en la densejo ĝuste plenigis sian ĉapelon per anserovoj.

- Ho, Pipitro, venu urĝe, jen: kion mi vidis en la kanaro!

- Kion, do, filo mia, ĉu eble sepkapan drakon, aŭ kronitan serpenton?

- Tute ne, sed grandan plumardeon* (egretardeo)! La nobla birdo ĝuste bekaranĝas siajn plumojn proksime al tiu granda kverko.

- Nu, mi nepre observos ĝin. Ĝiaj plumoj estus belaj sur niaj kapvestoj. Ni ne bezonus longe serĉadi truojn por fiksi tiujn ornamaĵojn.

Sed ili tute ne observis ĝin, ĉar antaŭ ol fari tri paŝojn, ekblovis ventego tia, ke ĝi faligis ilin, kaj plenŝtopis la okulojn kaj buŝojn per polvo.

- Ek, rapide en la kabanon, knaboj! Alvenis la sablopluvo.

- Kio estas sablopluvo? Eĉ unu vorton mi ankoraŭ ne aŭdis pri ĝi.

- Ĝi ja estas grava potenculo, knaboj, tiel grava potenculo ĝi estas, ke oni ne povas rigardi ĝin vid-al-vide.

Ili ja tute ne povis rigardi ion, ĉar ili sukcesis eniri la kabanon nur permane-perpiede. Tie rakontis Pipitro, kio estas sablopluvo. Kiam la vento ekflugas el la montaro Matra*, dumvoje ĝiaj flugiloj levas la sekan sablon de la granda ebenaĵo, kaj tiun polvon ĝi ŝutas al la Marĉo de Eĉed: tio estas sablopluvo. Tiu fenomeno kovras arbarojn, surŝutas vilaĝojn, blindigas okulojn, kaj surdigas orelojn.

- Ni povos forlasi la kabanon nur tiam, kiam forvaporos ĝia kolero. Sed tio okazos eble nur post tri tagoj. Vi povas dormi, knaboj, ĉar ĝis la fino estos daŭra mallumo.

Kaj efektive el la hela tago fariĝis mallumo tia, ke la okuloj apenaŭ povis vidi ion. Tamen oni ne povis dormi. La vento hurlis, muĝis; estis terure aŭdi, kiam ĝi skuis la branĉojn de la arboj, ŝutis sablon sur la ĝemantan kanaron. Ĉio bruis, krakis, kaj la infanoj tremante klinis sin al la maljuna Pipitro. En la infera vetero ili kvazaŭ aŭdus tinti la ĉenojn sur la membroj de la mallibera patro.

Finfine tamen venkis ilin profunda dormo en tiu zorgoplena maltrankvilo.

Kiam Tomaso post longa tempo vekiĝis, la vento jam ĉesis. Nur la zumkanto de botaŭro* (Botaurus stellaris) estis aŭdebla en la malproksimo, kaj marĉa ŝakalo hurlis ie.

Venuso radiis tra la supra fendaĵo, kiun la vento rompis sur la kabano.

"Mi kontrolos, kiom longe ni dormis: ĉu estas nokto, aŭ jam proksimiĝas la matenkrepusko?" - li pensis, kaj elŝovis sin tra la pordo de la kabano.

Estis frumateno. La leviĝanta suno jam ruĝe farbis la randon de la ĉielo, kaj la unua fasko da ĝiaj radioj jam kuŝis sur la akvo, kiel sangomakulita glavo.

Ĉu sur la akvo? Tomaso mirante frotis la okulojn: Ĉu li eble sonĝas? Al ajna direkto li turnas sin, libera akvospegulo frapas la okulojn, nur ĉe la horizonto videblas strio el nebulaj kanaroj. Eĉ la granda kverkarbo troviĝas nenie!

- Pipitro, Adamo! Elvenu! Kian lokon ni atingis nokte?

Ili ambaŭ elkuris, Pipitro ĉirkaŭrigardis, kaj kun pia kredemo alrigardis la ĉielon.

- La Insulo de Dio moviĝis, filo mia! La vento ĝin pelis de la bordo. Ekde nun nia sorto estas en la manoj de Dio; li veturigos nin laŭplaĉe sur la vasta akvospegulo.

Pipitro diris la puran veron: La Insulo de Dio flosis sur la libera akvo de la marĉa regiono, kiel granda, verda, fabela birdo. Tia flos-insulo estis konata fenomeno por la loĝantoj de la marĉo. Ĝi naskiĝas tiel, ke la radikoj de milspecaj marĉaj plantoj reciproke implikiĝas, ili fariĝas densa reto tia, ke homa potenco ĝin jam ne povas disŝiri. Tiu reto ŝvebas sub la akvo, kaj la vento plenŝutas ĝin per grundo. Sur la nova tero baldaŭ ĝermas* muskoj, super la muskoj sin levas herboj. Tiam la reto estas tiel densa, la grundo estas tiel dika, ke ĝi sufiĉas por arbustoj, eĉ arboj kreskas sur ĝi. Tiu nova tero moviĝas pro ĉiu bloveto, ĝi ŝvebas sur la akvo, ŝanceliĝas eĉ pro la paŝado de cikonio. Fine atakas ĝin forta vento, kiu puŝas forte la arbobranĉojn, la tutan flosaĵon pelas de la bordo, kaj veturigas ĝin sur la vasta akvo. La movebla marĉo flosas laŭ la vento ĝis la sekva vintro, kiu per siaj glaciaj katenoj ligas ĝin al la bordo. La flos-insulo dormas tie ĝis printempo, kiam la varmetaj ventoj denove liberigas kaj ekpelas la terpecon sur la arĝentaj ondoj:

- Ek tien, kien la Ĉiopova trudas vin!