EN LA MARĈO

En tiuj plorindaj tempoj la Marĉo de Eĉed fakte estis la plej konata rifuĝejo de senhejmaj fuĝintoj en la regiono de la rivero Tibisko. Ĝi estis mistera akvoamaso, pri kiu oni ne povis scii eĉ tion, ĉu ĝi estas misvaganta riverakvo aŭ lago. Ĝi havis du nutristinojn, ili estis la riveroj Samoŝ kaj Krasna*, tamen povas esti, ke ĝi mem nutris tiujn riverojn.

La marĉo estis aparta regiono en pratempa sovaĝeco, kiel Dio kreis ĝin. Ĝi estis regno, kies popolon neniu turmentis per impostoj, kies vojojn neniu registris krom Dio. En ĝi troviĝis akvofluoj tiaj, ke ne ekzistis frosta vintro, kiu povus glaciigi ilin, kaj ĝi havis akvospegulojn tiajn, kiuj eĉ en la plej arda somero restis pli malvarmaj, ol altmontaraj lagetoj.

En kelkaj lokoj la marĉo estis tiel malprofunda, ke oni povis piediri sur la akvo, kaj se trituroj* kuradis tie, ilia kresto restis super la akvosurfaco; sed en aliaj lokoj eĉ turoj malaperus en la senfundaj akvoturniĝoj.

Tio estas ne fabelo, sed pura realo.

Venis jaroj, kiam la marĉo retiriĝis, kiel heliko en sian konkon. Ĝi lasis sekajn kampojn, grandajn, kiel unutaga marŝdistanco, kaj la homoj diris: ni povas ĝoji, ĉar sekiĝos la marĉo, anstataŭ ĝi ni havos fekundan teron. Oni plugis la sekiĝintan marĉofundon, prisemis ĝin, kaj la kampo kreskigis tiajn grenojn, kaj la grenoj produktis tiajn spikojn*, kiajn neniu vidis pli frue en niaj regionoj. Por la homoj ne sufiĉis, ke ili per plugiloj fendadis la korpon de la marĉo: sur ĝia dorso ili eĉ konstruis belajn domojn, plaĉajn vilaĝojn kun blankaj muroj, ruĝtegmentajn preĝejturojn, kaj ĉiu feliĉe konstatis, kiel malvastiĝas la kotoplena monstro, ĉiu optimisme kalkulis la tempon, kiam ĝia akvo tute forvaporos, kaj la homoj regos super la grenkampoj.

Kaj tiam la marĉo subite ŝanĝis sian intencon, kaj revenis. Dum longaj jaroj ĝi malkreskis malvastiĝis, sed dum kelkaj semajnoj inundis dekoble pli grandan areon, ol estis la pli frua. Ĝi englutis la grenkampojn, la vilaĝojn kun blankaj muroj kaj la ruĝtegmentajn preĝejturojn. En sunbrilaj, serenaj tagoj oni ofte povis vidi la subakvajn vilaĝojn kiel simbolan averton: la marĉo ne toleras, se oni malrespektas ĝian potencon.

La marĉo venĝos kontraŭ tiuj, kiuj insultas ĝin, sed ŝirmas tiujn, kiuj respektas ĝian prestiĝon kaj bezonas rifuĝejon. Ĝi havas kanejojn kaj arbarojn, en kiuj kreskas dolĉaj radikoj kaj nutripovaj beroj; ĝi havas plantejojn, kie kreskas kuracherboj kaj balzamplantoj, ĝiaj bongustaj fiŝoj povus provizi tutan landon, en ĝi vivas kapreoloj kaj cervoj, krome nestas tie ĉiuj vadbirdoj, kiuj ekzistas en hungaraj regionoj, eĉ tiuj, kiuj aliloke jam ne plu troviĝas.

Iradi en marĉo estas la plej malfacila scienco en la mondo, kaj la maljuna Pipitro estis majstro en tiu fako.

- Ho, ne havu zorgojn, filoj miaj! La marĉo estas hejmo por mi, ja multfoje ĝi jam estis mia rifuĝejo - li kuraĝigis la infanojn. - Ĉar mi estis libersoldato de Bocskai* en aĝo tiel juna, ke mia glavo estis ankoraŭ pli granda, ol mi mem. Tiutempe mi vizitis la marĉon unuafoje, kaj ekde tiam miaj vizitoj ripetiĝis ne malofte. Mi jam loĝis sur la Insulo de Dio. Nu, kion vi diras? Ĝi estas agrabla loko, ĉu ne?

La du infanoj murmuris jeson sen ajna konvinkiĝo. Super ili sin levis prujnokovritaj kverk-arboj, ĉirkaŭ ili susuris densejo de altaj, sekaj kanoj.

- Kiel ni vivtenos nin ĉi tie, maljuna Pipitro?

- Nur tiel, kiel ĉiu alia homo, filo mia. Ĉar ne pensu, ke la marĉo ne havas mastron. Ĝuste ĉi tie troviĝas veraj mastroj, ĉar ĉiu estas sia propra subulo.

Kaj la maljunulo derompis kanopecon - dikan, kiel aliloke paliso -, li ĝustigis ambaŭ ĝiajn finojn per poŝtranĉilo, kaj ektrumpetis per ĝi. Tiu kanmuzikilo havis strangan sonon, kvazaŭ samtempe krius tute diversaj birdoj. Baldaŭ alŝvebis pluraj samspecaj sonoraj signaloj per flugiloj de la akra, frosta vento.

- Nu, nia afero jam estas en ordo - kunfrotis la manojn la maljunulo, kaj li sidiĝis sur tufo de sekaj kreskaĵoj. - Ho, venis en mian kapon, ke en la ĉirkaŭaĵo mi perdis ie mian speciale valoran poŝtranĉilon antaŭ kvardek jaroj. Estus bone trovi ĝin! Printempe mi rekompencus tion per ĉapelo da marĉaj birdovoj.*

Post iom da tempo ekbruis la kanaro eĉ en kvar diversaj direktoj, venis la loĝantoj de la marĉo, kaj ili etendis manon al la tri alvenintoj sen ajna ekmiro.

- Estu bonvenaj, estu bonvenaj!

Ili eĉ ne demandis: "Kiuj vi estas, kial vi venis?" Estis evidente, ke ili estas fuĝintoj, same kiel la aliaj, ili estas homfratoj en la mizero kaj libereco. La alvenintoj kompreneble volas ekloĝi en la marĉo, en la lando sen reganto, kie ĉio apartenas al ĉiu.

Posttagmeze venis eĉ pli multaj, kaj ĝis la vintra vesperkrepusko per komuna laboro konstruiĝis la nova kabano el kanoj.

- Jen, sinjoretoj - ridis la maljuna Pipitro - la nova kastelo de nobeloj Sitari estas preta. Ĝian ŝlosilon jam ne povas depreni princo Apafi!

Tiuj vortoj pravis, ĉar tiaj kabanoj kutime ne havis ŝlosilon. Ja ekzistis neniu, pro kiu oni devus ŝlosi la pordon, kvankam ili havis valoraĵojn. Ĉar la novaj loĝantoj jam ne estis senhavuloj. La popolo de la marĉo portis al ili tiom da nutraĵoj, ke la duono de la kabano estis bezonata kiel nutraĵkamero. En ĝi estis sekfruktoj, sekfungoj, glanfaruno, marmelado el rubusoj*, manĝeblaj plantoj, eĉ fumaĵitaj fiŝetoj.

Adamo spicis la fumaĵitajn fiŝetojn per mielo de sovaĝabeloj, kaj li estis tre kontenta pri la unua vespermanĝo.

- Paŝao Hajdar ne ricevos tiel bongustajn manĝaĵojn eĉ se li fariĝos Sultano.

- Atendu Knaboj - kuraĝigis ilin la maljuna Pipitro -, vi vidos, kiajn avantaĝojn havas ankoraŭ la Insulo de Dio.

- Pipitro, kial vi nomas ĝin insulo? Ĝi ja estas ne insulo, sed nur la bordo de la marĉo.

La maljunulo petole okulsignis al ili.

- Vi ekkomprenos eĉ tion, ŝafidoj, kiam venos la printempo. Vi mem divenos, kial mi diris pri la bordo, ke ĝi estas insulo, kaj kial ĝi nomiĝas la Insulo de Dio.