LA UNUA ATAKO

La barko estis tre simpla konstruaĵo, la kabano sur la ferdeko konsistis same el trunkoj, kiel la Lutro-kastelo, kaj ĝi estis dividita al du ejoj. Unu el ili estis dormejo por la patro, la alia por la du filinoj. Kuirejo ne troviĝis, ili kuiris subĉiele, ĉe la beko de la barko.

Harry Senpripensa tuj, kiam li surgrimpis la ferdekon, komencis gajan kaj petolan babiladon kun Judita Hutter, kaj li ŝajne forgesis ĉiujn ceterajn aferojn de la mondo. La sinteno de Ĉasmajstro estis malsama, li senprokraste ekiris per senbruaj ĉaspaŝoj por malkovri la barkon. Li esploris la firmecon de lignomuroj, kiom efike ili povus ŝirmi kontraŭ eventuala atako, li observis la tegmenton, poste malfermis la pordon de la kabano. En ĝi sidis junulino kaj kudris ion. Ĉasmajstro sciis, ke ŝi povas esti nur Hetty, la neplenmensa* fratino de Judita.

– Vi estas Hetty Hutter – diris Ĉasmajstro kun afabla tono, ĉar li estis edukita laŭ indiana moro, kaj indianoj rilatas al neplenmensuloj kun speciala takto. – Harry Senpripensa informis min, ke vi loĝas ĉi tie, sur la lago.

– Jes. Mi estas Hetty, la fratino de Judita Hutter, kaj la pli juna filino de Tomaso Hutter. Kio estas via nomo?

– Respondi al tiu demando ne estas tiel simpla afero, kiel vi pensas, ĉar – kvankam mi estas juna – mi jam havis pli multajn nomojn, ol kelkaj nord-amerikaj tribestroj.

– Sed vi tamen havas ian nomon, ĉu ne? Mi esperas, ke vi ne forĵetas vian aktualan nomon antaŭ ol vi ricevus novan.

– Tion mi kompreneble ne faras, fratineto mia, sed mi pensas, ke ankaŭ mia nuntempa nomo ne longe identigos min, ĉar la delavaroj* ĝenerale nur tiam donas definitivan nomon al iu, kiam lia naturo evidentiĝis en batalo aŭ en interkosiliĝo. Sed mi ankoraŭ ne partoprenis batalon, kaj mi ne rajtas partopreni interkonsiliĝon, ĉar mi ne estas laŭdevena indiano.

– Bonvolu diri viajn nomojn – petis la junulino. – El ili mi divenos, kia homo vi estas.

– Bone – kapjesis Ĉasmajstro –, vi povas fari provon. Unue: mia patro nomiĝis Bumppo, kaj mi estas baptita per la nomo Nathaniel, sed anstataŭ ĝi, oni plej ofte diras nur "Natty".

– Do vi estas Natty, kaj mi estas Hetty – interrompis la junulino ridetante. – Natty kaj Hetty, sed via familia nomo estas Bumppo, la mia estas Hutter. Mi pensas, ke la nomo Hutter estas pli bela, ol la nomo Bumppo, ĉu ne?

– Povas esti, ke la nomo Bumppo ne impresas agrable. Sed mi ne longe havis tiun nomon, ĉar la delavaroj baldaŭ rimarkis, ke mi malŝatas mensogadon, do ili donis al mi la nomon "Sincera Lango".

– Ĝi estas bona nomo – diris Hetty serioze.

– Eble ĝi fakte estas bona nomo, kaj povas esti, ke mi meritis ĝin, ĉar mi abomenas mensogon. Post iom da tempo la delavaroj rimarkis, ke mi povas rapide kuri, tial mi ricevis la nomon "Kolombo" aludantan pri tiu birdo, kiu flugas laŭ rekta linio.

– Bela nomo ĝi estas! – kriis Hetty. – Kolomboj estas belaj birdoj!

– Mi pensas, Hetty, ke ĉiu besto estas bela laŭ sia mezuro. Poste mi agadis kun indianaj ĉasistoj, kaj ili nomis min Ĉashundorelo, ĉar la ĉasbestojn mi malkaŝis pli rapide kaj pli facile ol kutime la samaĝaj knaboj.

– Ĝi jam ne estas tiel bela nomo, kiel la ĝisnunaj – diris Hetty –, mi esperas, ke vi ne longe uzis ĝin.

– Ĝin mi uzis ĝis tiu tago, kiam mi havis sufiĉe da mono por aĉeti pafilon – respondis Ĉasmajstro, kaj lia – kutime modesta – tono en tiu momento sonoris iom fiere. – Al mia pafilo mi povas danki la nomon "Ĉasmajstro", ankaŭ nun mi estas nomata tiel, kaj kiu pli alte taksas la skalpĉasistojn ol la ĉasistojn de damaoj, tiu eĉ malrespektas min.

– Mi ne estas tiaspeca, Ĉasmajstro – diris Hetty. – Judita ŝatas la soldatojn kaj la oficirojn vestitajn per koloraj vestoj, sed mi abomenas ilin, ĉar ilia profesio estas murdi homfratojn. Mi pli ŝatas vian fakon, kaj ankaŭ via aktuala nomo estas bela. Ĝi estas pli bela, ol la originala: Natty Bumpo.

– Mi konjektis, Hetty, ke vi havas tian opinion, sed mi komprenas ankaŭ la sintenon de via fratino, ĉar onidire ŝi estas speciale bela, kaj belulinon ja allogas ŝiaj admirantoj.

– Ĉu vi ne vidis ankoraŭ Judítan? – demandis Hetty. – Se fakte ne, tuj iru por rigardi ŝin. Eĉ Harry Senpripensa ne estas pli bela ol ŝi, kvankam Judita estas nur virino, sed Harry viro.

Ĉasmajstro rimarkis, ke la pala, milda vizaĝo de la junulino ruĝiĝas por momento; estis evidente, ke Harry, kiu vane amindumis al Judita, tute konkeris la koron de ŝia fratino.

Ekstere la babiladon de Harry kaj Judita subite interrompis la alveno de la patro. Tomaso Hutter, alinome Tomaso Flosanta (kiel oni nomis lin ĉi-regione), verŝajne rekonis la kanuon de Harry, ligitan apud la barko, ĉar li sen ajna ekmiro manpremis kun la junulo.

– Mi atendis vin jam semajnon pli frue – li diris – kaj min trafis zorgoj pro via foresto. Kuriero venis al la regiono por averti la loĝantojn, ke inter la kolonio kaj Kanado estas milita situacio. Mi estis maltrankvila, ĉar ĉi tie tri skalpoj estas en danĝero, sed nur mi mem sola estas batalkapabla.

– Se ankaŭ mi havus du tiajn filinojn, kiel Judita kaj Hetty, mia zorgo estus la sama – respondis Harry. – Aliflanke mi preferas, se mia plej proksima najbaro estas almenaŭ kvindek kilometrojn for.

– Tamen, ŝajnas al mi, ke la militpreparoj de la sovaĝuloj el Kanado maltrankviligas ankaŭ vin, ĉar sen tiu kaŭzo vi ne havus kunulon dum la vojaĝo – diris Tomaso Flosanta, kaj li montris al Ĉasmajstro, kiu ĝuste tiam paŝis el la ferdeka kabano.

– La tempo pasas pli agrable en duopo, ol sen kunulo, la motivo estas nur tio – ridis Harry. – Old' Tomaso,* permesu al mi prezenti Ĉasmajstron, la ĉasiston faman inter delavaroj. Eble li ne estas senmanka ulo, sed ekzistas ankaŭ malpli bonaj. Okaze de neceso li povus nin provizi per viando, ĉar oni devas rekoni, ke li havas eminentajn kapablojn por ĉasado.

– Saluton al vi, junulo! – murmuris la maljuna Tomaso, kaj etendis sian ostecan, fortan manon al Ĉasmajstro. En tiel malfacilaj periodoj ĉiu blanka vizaĝo estas amika vizaĝo, kaj mi konsideras vin protektanto. Mi ne pensas, ke mi estus iaspeca timemulo, sed mi havas du filinojn, kaj ili vekas en mi pli da timzorgo, ol mia tuta posedaĵo.

– Tio estas absolute natura emocio! – kriis Harry. – Kvankam Ĉasmajstro kaj mi ankoraŭ ne povis sperti ĝin, sed ni tute komprenas la situacion. Mi eĉ senprokraste anoncas min por esti korpogardisto de Judita, kaj sinjorinon Hetty ne hezitu konfidi al Ĉasmajstro.

– Mi dankas vin – replikis Judita ironie –, mi tre dankas vin, sinjoro Harry, sed Judita Hutter estas tiom memfida kaj sperta, ke ŝi pli fidas sin mem, ol viaspecajn sentaŭgulojn. Se okazos atako, prefere iru por batali kune kun mia patro, kaj ne kaŝiĝu kun ni ekskuzante vin per la preteksto, ke vi defendas nin, kaj ...

– Ĉesu jam, ofendemulino! – interrompis ŝia patro. – Sciu, ke jam nun vagadas mingoj – alinome irokezoj – ĉe la bordo de la lago. Kiu scias, kiam ni renkontos ilin pli proksime?

– Se tio estas realo, Tomaso Hutter – diris Harry kun vekita zorgemo –, do via barko troviĝas en loko tre malavantaĝa, ĉar la kaŝejo vane trompis kaj min, kaj Ĉasmajstron, veran indianon ĝi neniel povus trompi, des pli ne, se li ĉasadus skalpojn.

– Ankaŭ mi pensas tiel, Harry, kaj mi tre dezirus esti kiel eble plej malproksime de ĉi tiu loko, kiu estas kvankam bona kaŝejo, sed kiu okaze de malkovro estus preskaŭ fatala pozicio. Aliflanke la sovaĝuloj de Kanado estas en la proksimo, kaj kiam ni forlasos la riveron, ili povos pafi nin tiel facile, kiel la cervojn, trinkantajn ĉe la riverbordo.

– Ĉu vi estas certa, Tomaso Hutter, ke la indianoj, kiujn vi konsideras malamikoj, apartenas al Kanado? – demandis Ĉasmajstro per modesta sed serioza tono. – Ĉu vi jam renkontis ilin, kaj vidis iliajn militsimbolojn?

– Mi vidis nur iliajn spurojn, sed renkontis neniun el ili. Malproksimiĝinte ĉirkaŭ du kilometrojn laŭ la riverbordo mi malkovris freŝajn postsignojn de grupo irinta al norda direkto. Mi tuj rekonis la spurojn de indianoj, poste ĉifita kaj forĵetita mokasino nuligis miajn dubojn. Kelkajn paŝojn for de tiu mokasino mi trovis ankaŭ la lokon, kie la forĵetinto sidiĝis por fari al si novan piedveston.

– Indianoj ne kutimas konduti tiel facilanime en militiro – diris Ĉasmajstro svingante la kapon. – Sperta militanto forbruligus aŭ enterigus tian postsignon; do la spuroj, trovitaj de vi, apartenas verŝajne al pacaj personoj. Se vi povus montri tiun mokasinon, mi estus pli trankvila. En la ĉirkaŭaĵo mi planis renkontiĝon kun juna tribestro, kaj povas esti, ke la spuroj apartenas al li.

Tomaso Flosanta turnis sin al la alia junulo:

– Harry, ĉu vi bone konas ĉi tiun ĉasiston, kiu kutimas renkontiĝi kun indianoj? Ĉu vi garantias pri li? La indianoj senescepte estas perfiduloj, kaj tiuj blankuloj, kiuj ofte aranĝas aferojn kun ili, baldaŭ ekhavas ĉiujn el iliaj fiaj kutimoj.

– Prave, Old' Tomaso, sed vi ne havas kaŭzon por timi Ĉasmajstron: mi konas lin, li estas fidinda homo. Al iu ajn mi garantias pri lia honesta naturo, eĉ se pri lia kuraĝo mi ne povas raporti multe.

– Mi dezirus scii, kian aferon li havas en tiu ĉi regiono.

– Volonte mi respondas, Tomaso Hutter – diris Ĉasmajstro – kaj la patro de du tiaj junulinoj eĉ havas rajton demandi tion, precipe en la nuna, danĝera periodo, same, kiel ankaŭ la estraro de la kolonio rajtas demandi, kial la francoj mobilizas pli da regimentoj ol kutime. Do mi sincere rekonas, ke mi estas juna, kaj ĝis nun mi ne partoprenis militiron; sed kiam la delavaroj informiĝis, ke ili baldaŭ ricevos militvokon, estis mi, kiun ili sendis al la blankuloj por malkovri la situacion pli detale. Mi jam plenumis la taskon, kiam revenante ĉe la bordo de rivero Schoharie mi renkontis oficiron el la reĝa armeo, kiu volis sendi certan monsumon al amikaj triboj vivantaj malproksime en okcidentaj regionoj. La delavaroj tiun aferon konsideris bona eblo, por ke Ĉingaĉguk, kiu ĝis nun same ne batalis kontraŭ malamikoj, kune kun mi surpaŝu sian unuan militvojon. Por tio iu maljuna delavaro organizis al ni renkontiĝon en tiu ĉi regiono, ĉe la granda roko apud la lago. Mi ne kaŝas la fakton, ke Ĉingaĉguk havas ankaŭ alian celon en la vojaĝo, sed ĝi ne koncernas nian situacion. Temas pri lia privata afero, do pri tio mi ne rajtas paroli pli detale.

– Certe temas pri ia junulino – interrompis laŭte Judita Hutter –, krom milito kaj ĉasado viroj konas ununuran motivon: la amon.

– Mi komprenas, Judita, ke belaj junaj sinjorinoj plej ofte pensas pri tiaj aferoj, sed tiurilate mi ne rajtas diri pli, ol mi jam diris. Mi kaj Ĉingaĉguk konsentis renkontiĝi ĉe la roko morgaŭ vespere en la momento de la sunsubiro, poste ni vojaĝos plu sen ataki iun ajn krom la malamikoj de la reĝo, kiuj estas ankaŭ niaj malamikoj laŭjure. Harry estas delonge konata de mi, kaj ĉi-okaze ni renkontiĝis hazarde ĉe la bordo de la rivero Schoharie, do ni decidis kune veni ĝis la lago, ne pro timo koncerne la mingojn, sed pro amikeco, kaj por pli amuze pasigi la tempon.

– Ĉu vi pensas, ke via amiko alvenis al la lago pli frue, ol la fiksita tempo, kaj la spuroj, malkovritaj de mi apartenas al li? – demandis Hutter.

– Mi fakte pensis pri tio. Kvankam povas esti, ke mi eraras, eble tamen ne. Se mi vidus tiun mokasinon, mi tuj povus respondi la demandon, ĉu ĝi estas fabrikita laŭ delavara maniero, do mi havus pli firman opinion.

Jen la mokasino, vidu, Ĉasmajstro – interrompis la freŝmensa Judita, kiu intertempe jam alportis la koncernan objekton el la kanuo –, diru, kiun ĝi indikas: ĉu amikon aŭ malamikon? Viaj trajtoj sugestas honestulon, do mi kredos vin, ion ajn pensas mia patro.

– Ba! Tia estas via karaktero, Judita – grumblis old' Tomaso –, ĉie vi konjektas amikojn, kie mi suspektas malamikojn; sed daŭrigu, junulo, ekspliku, kion vi pensas pri tiu mokasino.

– Ĝi ne estas produkto de delavaroj – respondis Ĉasmajstro, kaj redonis la kadukan piedveston. – mi estas tro juna por diri nedubeblajn asertojn, sed mi pensas, ke ĝi devenas el nordo, el trans la Grandaj-Lagoj.

– Se estas tiel, eĉ ne unu minuton ni pasigu plu ĉi tie – diris Hutter, kaj li observadis tra inter la arbobranĉoj, kvazaŭ li jam timzorgus, ke tuj povas aperi malamikoj ĉe la transa bordo de la serpentuma kaj mallarĝa rivero. – Post horeto la nokta mallumo kovros ĉion, kaj ni ne povus navigi sen atentovekaj bruoj. Ĉu vi aŭdis la resonon de pafo antaŭ duonhoro?

– Ne nur ĝian resonon, eĉ la pafon mem – konfesis Harry, kiu ĵus ekkomprenis, kiel senpripensa estis lia ago –, ĉar verdire mi mem pafis.

– Mi maltrankviliĝis, ke la francaj indianoj* faris tion; sed egale: se ili ĉeestas, do ankaŭ ili aŭdis ĝin, kaj ni eble jam estas serĉataj de ili. Se ne aperis grava kaŭzo, vi faris malĝuste, ke vi bruis ĉi-regione en milita situacio.

– Mi jam rekonas mian eraron, old' Tomaso; sed por kio oni havas pafilon, se eĉ en tiel vasta sovaĝejo oni ne rajtas uzi ĝin?

Hutter detale klarigis la situacion por la du gastoj. En mallumo oni ne povas senbrue renavigi al la lago laŭ la rapidflua kaj mallarĝa rivero, aliflanke en lumo oni povas facile rimarki la ŝipveturantojn el la ĉebordaj, marĉaj densejoj.

– Ofte mi vizitas tiun ĉi lokon – daŭrigis Tomaso Hutter –, ĉar ĉi tie mi povas facile atingi miajn kaptilojn, kaj ni estas en pli kaŝita pozicio, ol en la vasta lago. Sed antaŭ ol flosi ĉi tien, mi zorgas pri la rimedo por reveturi. Flosante ankoraŭ sur la lago mi elĵetis la ankron, kaj per ĝia kablo mi lasis flosi la barkon ĝis tiu ĉi kaŝejo. Verdire, sen helpo oni grave laciĝas, ĝis per tirado de la kablo la ŝipo revenas la lagon, sed Judita same bone manipulas la malantaŭan direktilon, kiel mi mem, kaj se ni ne havus kaŭzon por timi malamikojn, post iom da penado ni tamen povus plenumi la taskon.

– Kial ni devus forlasi tiun ĉi lokon? – Demandis Ĉasmajstro. – Tiu ĉi kaŝejo ŝajnas sekura, kaj mi pensas, ke ni – defendante nin en la barko – sukcesus rebati atakon, eĉ se dudek mingojn ni devus kontraŭstari. Kvankam mi mem ankoraŭ neniam batalis, sed mi pensas, ke en la nuna pozicio mi tute ne timus la malamikojn.

– Estas evidente, ke vi ankoraŭ ne batalis, junulo, ĉar se vi estus pli sperta, vi ne havus tian opinion. Ĉu vi jam vidis tiel vastan lagon antaŭ ol veni ĉi tien?

– Mi ja ne asertas, ke mi vidis tian lagon – respondis Ĉasmajstro modeste. – Mi estas juna, kaj mi deziras prefere lerni, ol konfuzi la interkonsiliĝon de pli spertaj kompetentuloj.

– Do atentu, mi instruos al vi, kial estas malavantaĝa la jena pozicio, kaj kial estus pli sekura loko la vasta akvosurfaco de la lago. Ĉi tie ni montrus klaran celon por la sovaĝuloj, kaj ni povus nur esperi, ke iliaj kugloj ne trovos la fendojn de la barko, sed ni povus nur blinde pafadi al la arbaro. La ferdeka kabano tute ne estas fortika, estus facila tasko detrui ĝin. Intertempe la malamikoj povus okupi mian Lutro-kastelon, kaj ili povus rabi ĉion, trovitan tie. Aliflanke, se ni flosas meze de la lago, ili povas nin ataki nur helpe de floso aŭ boato laŭ egalaj ŝancoj, kaj ni povus defendi same la barkon, kiel la kastelon. Ĉu vi komprenas, junulo, kion mi diris?

– Jes; mi rekonas, ke vi pravas, do mi ne havas skrupulojn kontraŭ tiuj argumentoj.

– Do ek, old' Tomaso – kriis Harry – se ni nepre devas forlasi ĉi tiun lokon, ju pli frue ni ekveturos, des pli frue evidentiĝos, ĉu nokte ni havos ankoraŭ la proprajn skalpojn, aŭ ne.

La tri viroj komencis labori. Ili malligis la malpli gravajn ŝnurojn, kiuj fiksis la barkon, kaj la kablon de la ankro ili komencis volvi. La barko moviĝis, atingis la mezon de la rivero, la fluo eĉ flankigis ĝin pli proksimen al la kontraŭa bordo. La veturantoj streĉe observis la densejon laŭbordan. Ilian maltrankvilon plifortigis ankaŭ la krepusko, kvankam la suno ankoraŭ ne subiris, sed jam nur malmulte da lumo trapenetris la foliaron. Sed okazis nenio eksterordinara, la barko sen problemo pasis antaŭen; la kablo eĉ en la riverkurboj facile estis tirebla, ĉar la sperta Tomaso pli frue ligis al ĝi pezajn ŝtonojn, kiuj – kvazaŭ kromankroj – en regulaj etapoj fiksis la kablon sur la fundo laŭ la serpentumo de la rivero. Ili levis la ŝtonojn unu post la alia, kaj sen obstaklo glitis al la lago. Post la lasta ŝtono la barko ne plu ŝanĝis direkton, kaj nur mallonga, rekta etapo sekvis ĝis la ankro.

– Finfine! – kriis Harry. – Ekster la rivero ankoraŭ estas lumo, kaj ni jam povos vidi la malamikojn, se ni spertos atakon.

– Ni ankoraŭ ne atingis sekuran lokon – murmuris Hutter –, ĝuste la arboj de la lagobordo estas la plej taŭgaj kaŝejoj por tiuj, kiuj eble volas atake surprizi nin. Judita, Hetty, iru en la kabanon, kaj ne montru vin ĉe la fenestro, ĉar se troviĝos iu por alrigardi, li alrigardos ne por laŭdi vian belecon. Ankaŭ ni eniru la unuan ejon, Harry, kaj la kablon ni tiru tra la malfermita pordo: tiel ni ne devos timi surprizon. Amiko, Ĉasmajstro, kaŝobservu tra la fenestroj, sed vian kapon ne montradu, se vi ŝatas la vivon. Ni ne povas scii, kie kaj kiam ni renkontos nedezirindajn vizitantojn.

Ĉasmajstro kapjesis, kaj kiam li okupis sian gardopostenon ĉe iu fenestro, sentis ne timon, nur la eksciton de la nova, nekutima situacio. La unuan fojon en sia vivo li estis proksime al malamikoj, aŭ se tamen ne, li almenaŭ havis kaŭzon pensi, ke li estas proksime al ili. Kiam la barko atingis la plej mallarĝan parton de la rivero, kie ĝin jam tuŝis arbobranĉoj, Ĉasmajstro iris al la alia flanko de la ejo por observi ankaŭ la kontraŭan bordon. Li alvenis ĝustatempe: estus komprenebla afero, se tiel juna kaj nesperta observanto ektimus pro la vidaĵo. Apud arbo, kiu kliniĝis de la bordo super la riveron, kolektiĝis almenaŭ ses indianoj, kun la evidenta intenco, ke ili grimpos sur ĝin, kaj kiam la barko atingos tiun lokon, ili saltos de la branĉoj al la ferdeko. Ĉasmajstro vidis, ke la indianoj surhavas militkolorojn, kaj ili apartenas al malamika tribo.

– Tiru la kablon, Harry! – kriis la junulo. – Tiru ĝin, se vi ŝatas vivi, kaj se vi amas Juditan! Tiru ĝin per via tuta forto!

Ĉasmajstro sciis, ke Harry estas tiel forta, kiel giganto; dume Hutter kaj Harry pro la tono de lia voĉo konjektis, ke la situacio estas danĝera, kaj ili samtempe komencis tiri la kablon pli fervore. La rapideco de la barko tuj duobliĝis. La indianoj rimarkinte, ke ili estas malkovritaj, eligis batalkriojn, kaj – kvazaŭ kurante sur la oblikva arbotrunko – ili klopodis salti sur la ferdekon per plena fortostreĉo. La atakantoj estis sesope, sed ĉiu el ili falis en la akvon krom ununura persono. La barkon atingis nur la ĉefo, kiu plej frue grimpis sur la arbon. Li saltis sur la malantaŭan parton de la ferdeko, sed falis pli malagrable, ol lia kalkulo, do li ne sukcesis tuj leviĝi. En tiu momento Judita kuris el la kabano; ŝia vizaĝo flamis pro la ekscito, kaj ŝi estis pli bela, ol iam ajn pli frue. La junulino kolektis sian tutan forton, kaj puŝis la bruston de la malamiko, ankoraŭ ŝanceliĝanta pro la mallerta desalto, do tiu falis en la akvon ĉe la rando de la ferdeko. Judita ĝuste postrigardis lin, kiam Ĉasmajstro kaptis ŝian talion, kaj tiris ŝin en la kabanon. Li sukcesis en konvena tempo, ĉar tuj post la klakfermiĝo de la pordo sovaĝaj batalkrioj frapis la orelojn, kaj elpafitaj kugloj bruis sur la trunkoj de la kabano.

Dume la barko kuris rapide, kaj kiam ĝi atingis la ankron, la indianoj rekonis, ke ili nur vane perdadas la kuglojn, do ili ĉesis pafi. La ŝipveturantoj levis la ankron kaj direktis sin al la mezo de la lago, kvankam portempe ili ankoraŭ estis atingeblaj de la malamikaj pafoj. Tiam Hutter kaj Harry urĝe ekremis, kaj ili baldaŭ sukcesis postlasi la pafdistancon.