La knaboj longe vagadis ekster la muro de la fortikaĵo, ĝis fine ili retrovis la maljunan Pipitron. Pli ĝustadire: Pipitro estis tiu, kiu retrovis ilin, ĉar ili kvazaŭ senkonscie iradis tien kaj reen, kiam la maljunulo alkriis la hezitantojn:

- Hola, perditaj ŝafidoj! Kial vi klinas la kapon tiel malgaje? Prefere imitu min: jen, kion mi faras pro mia bona humoro.

Kaj la aĝa sikulo transkapiĝis sur la freŝa neĝo tiel, ke li eligis ĝemeton ĉe la falo. Adamo kritikeme notis:

- Jen, Pipitro, vi ŝercadas, kvankam vi scias nenion pri la sorto de nia patro.

- Eble tamen! Pli multe mi scias pri li, ol vi, sinjoretoj. Mi eĉ konversaciis kun mia amata mastro.

Jen, la infanoj kaptis lin ambaŭflanke!

- Kiel tio okazis, kara Pipitro? Kion li diris, bona Pipitro? Kaj kion diris vi mem, amata Pipitro?

- Atendu momenton, ŝafidoj miaj - admonis ilin la maljunulo. - Ni havas ankoraŭ abunde da tempo por paroladi. Unue ni trovu ŝirmejon, ĉar la vento ĉi tie forblovos nin, kiel plumeton. Ĉe la piedo de la monto Ŝomjoo* ni verŝajne sukcesos malkaŝi kavernon por havi ŝirmejon.

Ili eĉ ne longe devis serĉadi. Baldaŭ troviĝis kaverno, eĉ ne ordinara, sed hejtita. Kiu ĝin hejtis? Neniu alia, sed Dio la bona, kaj li faris tion per varma fontakvo. Tiam la termoakvo estis ankoraŭ pli ofta en tiu regiono, ol nuntempe.

- Nu, miaj karaj - komencis Pipitro, kiam la kompanio ekripozis sur la sternitaj peltmanteloj -, nun jam aŭskultu min. Mi kaŝvagadis, observadis inter la arbustoj ekster la fortikaĵo, kiam subite preterrajdis min dekdu gvardianoj. Mi tuj rekonis ilin pro la flavaj jakoj, bluaj ĉapeloj, ruĝaj botoj. "Ili estas el la kortego de la princo." - mi diris al mi mem. Sed kiu estas tiu palisforma alta homo antaŭe, rajdanta sur ruĝbruna* ĉevalo? Li ne povas esti alia, nur sinjoro Nikolao Korniŝ, la konsilisto de la princo, mi rekonis lin pro lia rekta staturo. Bone, bone, sed mi volis ekscii, kiu estas tiu, kiun ili ĉirkaŭsvarmas, kiel abeloj la mielujon. Nu, mi diris al mi, eĉ tion mi malkovros. Do mi deŝiris arĝentan butonon de sur mia jako, kaj mi postkriis la rajdantojn: "Hola, bravuloj, iu el vi perdis sian belan arĝentan butonon!" Je tio ili haltis, atendis min, kaj la unua knabo tuj anoncis sin kiel posedanto de la arĝenta butono, kvankam eĉ lia praavo neniam havis similan. Sed li almenaŭ ne prenis ĝin senpage. Jen, oĉjo - li diris -, mi rekompencas vian penadon per groŝo, por ke vi ne pensu, ke via kliento ne estas ĝentilhomo." Mi ĝojis pro la groŝo, ĉar dum li malkroĉadis sian saketon, mi povis zorge observadi mian amatan mastron. Ĉar estis ĝuste li, kiun ili ĉirkaŭis tiel severe, kvazaŭ ili timus eĉ la ĉenitan homon.

La maljunulo viŝis la okulojn per la pugnoj. Li diris, ke la varma vaporo pikas ilin, poste daŭrigis laŭvice:

- Mi ja ne povis proksimiĝi, do mi nur okulsignis al li: "Jen, estas mi, kara mastro." Liaj okuloj demandis: "Ĉu vi vidas mian situacion?" Mia rigardo respondis: "Ni zorgos pri via afero." Sed mi legis lian opinion el la okuloj: "Unu hirundo printempon ne faras." Mi tuj replikis okule: "Mi ja havas helpantojn." Kaj mi ekkriis laŭte: "Hola, Tomaso, hola, Adamo kie vi ambaŭ forestas tiel longe?" La malsaĝuloj pensis, ke mi kriadas al miaj kamaradoj, sed mia kara mastro komprenis, pri kio informas lin la maljuna Pipitro. Ho, kiel brilis liaj okuloj, mi eĉ ektimis, ke mi fariĝos suspektata. "Kiu estas tiu kaptito?" - mi demandis la uniformulon, kiu enmanigis la groŝon. "Li estas Kristoforo Sitari, kiu endanĝerigis la tutan landon pro la falko de oraj flugiloj" - flustris la soldato. "Kien oni kondukas lin?" "Al Klaŭdi-urbo" - li diris, kaj ili forgalopis tiel subite, ke la neĝo ŝprucis malantaŭ la ĉevaloj.

- Al Klaŭdi-urbo, al Klaŭdi-urbo! - saltleviĝis la infanoj, kaj ili jam estis pretaj ekiri, sed Pipitro kaptis ilin.

- Ne estas oportune tiel rapidi, fratetoj! Kion vi gajnus, se vi tuttage vagadus ĉirkaŭ lia karcero? La afero finiĝus tiel, ke ankaŭ vi estus enkarcerigitaj, eble eĉ ĉenitaj kune kun li.

- Eĉ tio estus feliĉo por ni! - suspiris la du infanoj.

- Jes ja! Kaj poste vi atendus, ke la maljuna Pipitro sen helpanto liberigu ĉiujn tri kaptitojn, ĉu ne?

- Do kion fari nun?

- Dormu, karuloj, dormu. En la mondo ekzistas nenio pli konsola, ol la sonĝo. Ĝi eĉ povas konsili ion en la nokto. Ne timzorgu filoj, ĉiu nodo povas foje malligiĝi.

Do, la tri vagantoj preparis por si kuŝejon ĉe la elfluejo de termoakvo. Tiu tasko ja ne estis malfacila: unu peltmantelo estis la matraco, alia peltmantelo estis la kovrilo, iliaj brakoj servis kiel kusenoj. Tamen la du infanoj dormis tiel profunde, ke la maljuna Pipitro apenaŭ sukcesis veki ilin, kiam la frumatena krepusko salutis tra la enirejo de la kaverno.

- Vestu vin, sinjoretoj!

Nu, tio ne bezonis multan tempon, ili nur metis la liton sur la dorson.

- Nun jam ek, hejmen!

- Kie nun estas nia hejmo, oĉjo Pipitro?

- Tie, kien mi gvidos vin, filoj miaj. Mi montros al vi veran hejmon. Tie estas nek turkaj, nek germanaj soldatoj. Tie ni havos solan reganton super ni: nur Dion, kiu ŝirmos nin per sia graco.

La maljunulo ne klarigis la aferon pli detale, vane ili demandadis. Ĉio evidentiĝos, se ili atingos tiun lokon, nur Dio helpu, ke ili fakte atingu ĝin.

Sed la vojaĝo estis tre malfacila. Ili devis kaŝe travagadi tri departementojn. Pli ĝuste, ili ne devis kaŝi sin, ĉar apenaŭ kelkfoje ili renkontis iun dumvoje. Pli ofte ili vidis lupojn ol homojn, sed la bestojn ili ne devis timi. Kial atakus vivulon la rabobesto, se ĝi trovas aliajn, kiuj jam ne povas defendi sin. Ĝi trovas eĉ pli multe da ili, ol kiom ĝi povus konsumi.

Estus vana klopodo sufiĉe klare ĉirkaŭskribi, kiel terure dezertajn regionojn ili trairis. Ofte ili preteriris forlasitajn bienetojn, bruldetruitajn vilaĝojn, senhomajn urbojn, kaj ĝenerale ili tranoktis ĝuste en tiaj lokoj, inter la ruinoj, kie ili unue devis forpeli la sovaĝbestojn, kiuj tie aranĝis siajn nestojn.

- Tiun ĉi lokon antaŭ dudek jaroj oni nomis Sabadsentkiraj*. Ĝi estis prospera urbo, nun ĝi estas plena de ruinoj. La tataroj bruligis ĝin.

Tiu ĉi ŝtonejo estis iam la vilaĝo Ejvid.* Ĝin rabatakis la germanoj.

Tiu ĉi arbustejo kreskis sur la ruinoj de vilaĝo Urhazo.* Ĝin pereigis la turkoj.

Ĉi tie antaŭ dek jaroj ankoraŭ vivis feliĉaj homoj. Iliaj grenejoj, keloj, nutraĵkameroj estis plenaj. Iliajn foirojn vizitis ses departementoj, ilian laboremon, honestecon respektis la tuta lando. Nun fuĝvagadas ĉiuj ĝiaj anoj, kiuj ne estas mortigitaj per armilo. El ĝiaj tri preĝejoj restis nur unu, sed eĉ tiu havas nur kvar nudajn murojn.

Tiel Pipitro amuzis la infanojn dum la longa vojaĝo. Liaj historioj larmigis kaj tiun, kiu rakontis, kaj tiujn, kiuj aŭskultis ilin.

Kelkfoje ia svarmo moviĝis sur la landvojo ĉu antaŭ, ĉu malantaŭ ili. Tiam ili kaŝiĝis, kaj el sekura ŝirmejo ili observis, kiel la turkoj pelas al la urbo Varad centojn da hungaraj kaptitoj, kiel la germanoj transportas per ĉaroj la militrabaĵojn, prenitajn en hungaraj vilaĝoj. Dumvoje ili renkontis tiaspecajn vidaĵojn, kaj korŝiro turmentis ilin pro tio, kio trafis la okulojn.

La nutroprovizon ili akiris almozpetante survoje-apudvoje. Se ili ne havis ion por manĝi, do ne manĝis, ili alkutimiĝis fastadi. Kie oni ne donis senpage, tie Adamo perlaboris iom da pano per kantado.

Foje tute malaperis eĉ tiuj, kiuj povus ĝui la kantadon, kaj rekompenci ĝin per kelkaj buŝplenoj da manĝaĵo. Dum tuta tago kaj duono ili ne vidis homon. Tomaso suĉadis glacipecon, Adamo eĉ ĝin jam ne deziris. Liaj frostovunditaj piedoj jam ne povis porti lin.

- Sed mi povas porti vin, sinjoreto mia - diris la maljuna Pipitro kaj levis lin -, ni jam estas hejme.

Tomaso gapante turnadis la kapon.

- Nenie mi vidas domon, maljuna Pipitro. Jam eĉ viaj okuloj trompas vin pro la profunda mizero. Kanaro, nur kanaro estas ĉie, kien trafas la rigardo.

- Jen, ekde hodiaŭ ĉi tie estas nia hejmo, kara filo. Ĝi estas nia hejmo, kaj la hejmo de plurcent rifuĝantoj, kies piedoj perdis sian teron, kaj kiujn nun subtenas la akvo. Tiu ĉi senfina kanaro estas la fama Marĉo de Eĉed.