Al la lumoj de oriento

(Fragmento)

En la urbo Bagdad vivis du najbaroj. Ili estis sukcesaj komercistoj kaj bonaj amikoj. Unu el ili nomiĝis Ahmed, la alia Jusuf. Foje Ahmed ekhavis gravan malprofiton, kaj monon li pruntepetis de Jusuf. Tiu, kiel bona amiko, pruntedonis monon abunde, do Ahmed estis savita. Pasis la tempo, foje Jusuf ekhavis gravan malprofiton, kaj li petis, ke Ahmed repagu la pruntitan sumon. Ahmed ne volis scii pri la ŝuldo, li rifuzis pagi.

Kion fari? Kompatinda Jusuf iris plendi ĉe la kadio. Post iom da tempo la kadio sendis voki ilin ambaŭ por prijuĝi la aferon.

- Jusuf, ĉu vi ne havas atestanton, kiu vidis, ke vi trandonis la monon?

- Neniu estis en la proksimo - respondis Jusuf malgaje.

- Ĉu vi memoras, kie vi transdonis la sumon? - demandis la kadio.

- Jes, mia moŝto - respondis Jusuf. Ahmed petis min, ke mi transdonu la monon ne en la vendejo, por ne damaĝi lian prestiĝon, do ni iris al la urborando, kaj apud la vojo, en la ombro de alta palmo mi donis al li la monon.

- Ĉu neniu estis tie?

- Ne, mia moŝto - diris Jusuf. Tie staris nur la palmo.

- Aŭdu, Jusuf - diris la kadio emfaze. - Iru al tiu palmo. Diru al ĝi, ke mi, la kadio de Bagdad ordonas, ke ĝi tuj venu al mi! Ĉu komprenite?

- Mia moŝto! - petegis Jusuf. Kiel mi interkompreniĝu kun palmo? Kiel mi povus tion plenumi?

- Iru, kaj agu laŭ mia ordono!

Jusuf mirante rigardis al la kadio, Ahmed kaŝis sian ridon sub la barbo. Li certe gajnis.

Jusuf iris for.

La kadio regalis sinjoron Ahmed per refreŝiga trinkaĵo, kaj afable babilis kun li pri diversaj aferoj, eĉ anekdotojn ili rakontadis. Ahmed havis bonan humoron, la kadio ŝajne kredas lin. Eble pasis jam tuta horo, kiam la kadio neatendite demandis:

- Kion vi pensas, Ahmed, ĉu Jusuf jam atingis tiun palmon?

Ahmed pripensis, kaj respondis trankvile:

- Mi pensas, mia moŝto, ke li atingis ĝin, li revenos baldaŭ.

La kadio ekridetis, poste ili babilis plu.

Post iom da tempo Jusuf alvenis kun klinita kapo, kaj li raportis malgaje:

- Mia moŝto - li diris -, eĉ dufoje mi laŭte ripetis vian mesaĝon, sed la palmo ne moviĝis...

Ahmed ekridis. La kadio alrigardis lin, poste turnis sin al Jusuf, kaj diris:

- La palmo jam vizitis min, kaj atestis por vi.

Jusuf mirante rigardis la juĝiston, Ahmed ekkriis:

- Kiel vi povas diri tion, mia moŝto, la tutan tempon mi ja sidis apud vi, kaj mi vidis nenian palmon!

- Kiam mi demandis vin, ĉu Jusuf jam atingis tiun arbon, vi pripensis, poste vi asertis firme, ke li jam certe atingis ĝin. Do vi bone memoris, sub kiu palmo vi ricevis la monon. Repagu vian ŝuldon, kaj neniam plu trompu iun, ĉar pri tio atestos ĉiu arbo, herbo kaj ŝtono.