← La enhavo de mia tuta blogo laŭ temoj
Germanus Gyula (pron. germanus djula; familia nomo: Germanus; Islama nomo: Abdul Kerim) naskiĝis en 1884. Jam en la junaĝo li ekinteresiĝis pri la orienta kulturo, precipe pri la islama. Li lernis multajn lingvojn, komence latinan, pragrekan, poste turkan, araban, persan ktp. Li instruis en multaj islamaj kaj eŭropaj universitatoj, estis mondfama esploristo de orientaj kulturoj, vojaĝisto kaj sportisto...
Li aliĝis al Islamo, kaj estis respektata spertulo pri la Sankta Korano.
Nur listigi liajn oficojn, agadojn, rangojn kaj distingojn ne sufiĉus plena tajpita paĝo. Mi mem ankoraŭ vizitis lin infanaĝe en lia budapeŝta loĝejo, por ke li propramane dediĉu lian eble plej faman verkon (du voluman) "Allah Akbar". Tio povis okazi verŝajne inter 1971 kaj 1973. La dediĉitaj volumoj bedaŭrinde estis poste donacitaj al iu parenco, mi eĉ ne scias, al kiu.
Li mortis en 1979. Oni entombigis lin en Budapeŝto, laŭ islamaj ritoj.
|
(fragmento) Jam tute vesperiĝis, la stratoj estis lumigitaj de kelkaj flagraj petrolaj lampoj. La plejparto de domoj estis konstruitaj el nebakitaj argilaj brikoj, malgraŭ tio pro la ornamaj balkonoj ili estis iom plaĉaj. Apenaŭ kelkaj homoj iradis surstrate, kaj la voĉoj, kiuj aŭdiĝis el la konstruaĵoj, komprenigis, ke tiatempe jam ne estas dece restadi ekstere. Tiu soleco kaj silento estis misteraj, do mi iris plu heziteme kun batanta koro. En ia malgranda placo iom intensa lumo penetris el teretaĝa ejo. Ĉe la pordo homoj eniris kaj elvenis. Ĝi estis kafejo. Du grandaj petrolaj lampoj pendis sur la plafono, la gastoj sidis sur benkoj laŭ la muroj, kaj ili trinketis kafon. Ili ĉiuj estis bosnianoj kaj ili ĉiuj estis viroj. Surkape ĉiun el ili kovris turbano, ĉe la zono estis pistolo aŭ glaveto. Kelkaj tiris la piedojn sub la korpon laŭ orienta kutimo, do, ili impresis tiel, kiel rabobestoj pretaj ataki. - "Siz turkĉe bilirmisniz?" (Ĉu vi parolas turke?) Kvazaŭ magiaj vortoj ili estus, la mieno de la apudsidanto ekradiis, kaj ankaŭ liaj kunuloj esprimis miron kaj ĝojon kriante "maŝalah" (eĉ kion volas Dio). Ili saltleviĝis kaj venis sidiĝi ĉirkaŭ mi. Ĉiu premis mian manon, ili regalis min per dolĉaĵoj, faris al mi cigaredon, poste komenciĝis laŭta turklingva babilado. Komence mi malfacile komprenis kaj pene respondis, sed la temo de konversacio estis tiom limigita, ke mia vortostoko pruviĝis sufiĉa. Tiel okazis mia unua renkontiĝo kun mohamedanoj. Ili ne atakis min, ne murdis min, ili eĉ regalis min, kaj estis jam malfrua vespero, kiam la tuta kompanio akompanis min ĝis la hotelo, kvazaŭ ili estus miaj korpogardistoj por defendi min kontraŭ ĉia atako, eĉ se tio kostus ilian vivon. Tiu neforgesebla bildo tiel forte stampiĝis en mia memoro, ke ĝi akompanos min ĝis la fino de mia vivo. |

(Cetere versio ĝ de "gy" (dj) ekzistas (ankaŭ)en hungara dialekto (okcidenta).
Kial multaj esperantistoj ŝatas diri, ke paroli lingvon de alia persono estas "humiliĝo"?
Eble estas humiliĝo ne paroli lingvon de alia, kaj tia humiliĝo estas pli ofta. Esperanto helpas ne humiliĝi, sed kiel estus humilĝo ĝui ŝaton de tiuj, kies lingvon eventuale oni parolas kontentige?
V I Z I László* has replied to Blazio VAHA (n.s. W…Vi miskomprenas tiun "humiliĝon", mi pensas, ke tia plendo ne aperas regule inter esperantistoj koncerne paroladon de fremdlingvoj.
Pri kio vi pensas, estas ne humiliĝo, sed humiligo. Se iu potenco devigas alilingva(j)n popolo(j)n komunikadi en la lingvo de la koncerna potenco, tio fakte estas humiligo. En la fragmento ne temas pri io tia.
.
Blazio VAHA (n.s. W… has replied to V I Z I László*Nu, esperantistoj (ankaŭ Zamenhof) tamen iam emfazas, ke dum aliaj personoj (divesnaciaj ne-esperantistoj) interkompreniĝas balbute kaj iu (parolanta ne la propran lingvon) humiliĝas antaŭ alia (kies gepatran lingvon oni parolas). Kaj mi akceptas tion (eĉ se diras tion eble malmultaj esperantistoj), sed kiel ankaŭ laŭ la teksto de Germanus motnriĝas, ekzisas alia poluso: alilignvano povas ŝati onin kaj oni mem povas ĝui konversacion en lingvo de alia persono, se oni konas tiun lingvon bone.
Nenion oni (mi) absolutigu, kaj oni (mi) sciu, ke ekzistas ĉiuj nuancoj de opinioj, krome oni kelkfoje
konfesas (konscias) ian opinion, sed ne sentas/reagas en konkretaj situacioj laŭ tio.
Kelkfoje oni eĉ ĝuas interparoladon sen interkompreniĝo, kaj se oni helpas interkompreniĝi, tio ĝenas. (Du gejunuloj interbalbutas en tria lingvo, iru tien maljunulo por helpi, ĉu ili ĝojos? Ili eĉ ŝatas malfacile kompreni unu la alian, kaj dume divenadi...)
V I Z I László* has replied to Blazio VAHA (n.s. W…V I Z I László* has replied to Aleksandro HorváthSign-in to post a comment.