Literaturajn tradukojn oni ordinare legas en gepatra lingvo, escepte esperantlingvajn. La fremdlingva legado konsumas gravan parton de la atentkapablo, do nuancajn efektojn oni bezonas reliefigi, por ke ili ne perdiĝu por la legantoj. Jen ekzemplo.

La vortoj kun ruĝaj literoj tute mankas el la originalo, sed sen tiu kompletigo la leganto verŝajne ne tuj rimakus, ke la frazo blulitera estas akre ironia, kaj tion rimarki ĉe la sekva frazo jam detruus la efekton. En la originalo la ironion esprimas ĉefe la vorto "ja", sed ekzemple por ĉino tio ne certe sufiĉus.

La citaĵo:

"Jen, la alia nomiĝas Kalen! Tiu longnaza, grandkorpa homo! Ĉu vi vidas la larĝan ekzekutglavon pendi ĉe lia talio? Ĝi estas kvindek funtojn peza! En la batalo ĉe Belgrad* tiel forte li hakis per ĝi la kapon de hungaro, ke eĉ la kapo de ties ĉevalo dehakiĝis, kvankam ili ambaŭ surhavis kirason.

- La hungaro poste ja elseliĝis por preni sian kapon. Ĉu ne tiel mirakle?

- Nu, mi fakte ne vidis la okazon, nur temas pri onidiro - ekskuzadis sin Tulipo."