Referenco: www.ipernity.com/blog/37943/153527

Imagu, kio okazus, se iu potenca forto (ekz. EU) inklinus apliki Esperanton. Oni demandus: Kie estas ĝia gramatiko?

Se ni montus la 16 regulojn, oni priridus min, se ni montrus PAG-on, oni dirus: tiom da reguloj sufiĉas ankaŭ por la angla, kial ni elektu Esperanton?

Laŭ mia opinio lingvo estas speco de interkonsento. Pri multaj reguloj ne estas diskuto ĝenerale inter esperantistoj. Oni devus antaŭprepari norman tekston pri gramatikaj reguloj, kaj same, kiel Fundamenton, oni devus akcepti ĝin voĉdone. Poste, kio estus en tiu regularo, tio estus regulo, kio ne estus en ĝi, tio ne estus regulo, eĉ se oni rajtas observi ĝin por si mem.

La plej baza regulo devus esti, ke nenia esprimo trovebla en Fundamento povas esti gramatika eraro.


Mi pensas, ke Esperanto bezonus tiom da reguloj, kiom konas kaj aplikas ordinaraj esperantistoj, kiuj cetere bone komprenas unu la alian sen scii, kio estas absoluta aŭ relativa superlativoj.

Mi proponus elekti PAG-on, kiel bazon, kaj el ĝiaj reguloj elekti la vaste konatajn, aplikatajn, kiuj cetere estas gravaj por vortumi unusence. Ekzemple ŝajnas al mi, ke antaŭ superlativo artikolo ne faras konfuzon ĉu ĝi estas, ĉu ĝi mankas.

Mi taksas, ke tiel Esperanto havus ĉirkaŭ 100-130 regulojn.

Alia mia problemo estas la (17-a 1954) "kritika" eldono de Fundamenta krestomatio, kiu en piednotoj korektas la "erarojn" de la originalo. Mia sangopremo ĉiam altiĝas, kiam mi foliumadas ĝin, ĉar la duono de tiuj "korektoj" estas tute stultaĵo, la alia duono superflua.

Min tre tedas, kiam oni evidente miskomprenas ian regulon aŭ tendencon, kaj surbaze de tiu miskompreno kritikas senerarajn tekstojn.

Ekzemple sinjoro W. J. Downes pensis, ke estas regulo, kiu devigus uzi "da", se temas pri unueca aro. Fakte li (kaj multaj nekomprenuloj) renversis la konsilon, ke oni NE uzu "da", se temas pri NE unueca aro.

Tiel li zorge korektis ĉiujn frazojn, kie aperas "multaj". Do "multaj jaroj" estas korektita al "multe da jaroj" tiel konfuzante simplajn esperantistojn per tiu sensencaĵo.

Ankaŭ tiaj fenomenoj indikas, ke ni bezonus klaran, simplan, unuecan gramatikaron, por ke fantaziuloj ne konfuzu bonvolajn komencantojn, kaj ĉiu (ne nur fakuloj) povu kontroli, ĉu ekzistas iu regulo, aŭ ne.