Gyurci Published on January 4, 2008
by Gyurci

Gyurci's blog

Browse posts
Pro kaŭzo en Suda Osetio (eĉ pri la rajto de sendependeco)
Posted on August 13, 2008
29 comments (latest 5 weeks ago)
Ĉu ekzistas poste Vivo? (Laŭ mia opinio)
Posted on February 27, 2008
26 comments (latest 47 hours ago)
Ĉu ekzistas poste Vivo?
28 comments (latest 9 days ago)

Keyword tags

vivo
morto
vivo post la morto

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 3 549 times

Ĉu ekzistas poste Vivo?

Friday January 4, 2008 at 08:51PM

Mi legis iu interesan rakonton ie. Mi pensas, ke estas interesa vidpunkto.

 

Du fetoj konversacias en iu patrina ventro:

Unua diras: Ĉu Vi kredas je vivo post naskiĝo?

Dua diras: Memkompreneble. Devas esti io post la naskiĝo. Eble ĉi tie ni estas por pretiĝi je tio, kio venos poste.

Unua: Malsaĝeco, nenia vivo ne ekzistas post la naskiĝo. Krome, kia povus esti tiu?

Dua: Mi ne scias precize, sed tamen certe estos pli da lumo, kiel ĉi tie. Eble ni iras helpe de niaj propraj piedoj, kaj ni manĝos per niaj propraj buŝoj.

Unua: Tio estas stupideco! Iri ne eblas. Kaj manĝi perbuŝe – do tio absolute ridinda! Ja ni nutriĝas tra la umbilikŝnuro. Sed mi diras alian al Vi: Ni povas ekskludi la postnaskiĝan vivon, ĉar la umbilikŝnuro jam nun estas tro mallonga.

Dua: Tamen, io certe estos. Sed ĉio iomete alimaniere, kion ni alkutimiĝis.

Unua: Sed, de tie ankoraŭ neniu revenis. Ĉe naskiĝo la vivo simple finiĝos. Cetere la vivo ne estas alia, ĉiam estas tro plena en malhelo.

Dua: Mi ne scias precize, kia estos, se ni naskiĝos, sed ĉiukaze ni ekvidos la panjon, kaj ŝi prizorgas nin.

Unua: La panjon? Vi kredas je panjo? Kaj Ŝi laŭ Vi, kie estas?

Dua: Do, ĉie ĉirkaŭ ni! En ŝi, kaj dank’ al ŝi ni vivas. Sen ŝi ni tute ne ekzistus.

Unua: Tion mi ne kredas! Mi neniam vidis iuspecan panjon, do estas evidenta, ke ŝi certe ne ekzistas.

Dua: Tamen kelkfoje, kiam ni silentas, ni povas aŭdi, kiam ŝi kantas, kaj ankaŭ tion ni sentas kiel ŝi karesas la mondon ĉirkaŭ ni. Do, mi vere kredas tion, ke la vera vivo atendas nin post tiu momento.

28 Comments / add your comment?

Tilio says:
Vershajne verkita de iu popacho......
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Getuls de AGFU Francisko Garcia replies:
Saluton Tilio: Kion signifas la vorto "popacxo"?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Getuls de AGFU Francisko Garcia edited this comment 20 months ago.
Lluís says:
Luda rakonto, el arta vidpunkto. :)
Tamen, espereble neniu provas per ĝi konvinkigi pri alia vivo preter morto.
Eble eĉ ne menciindas, sed: fetoj ne heredas konscie kaj detale spertojn de aliaj fetoj, kiuj travivis similon - homoj tion faras. Ili eĉ sian vivon mem ne komprenas - homoj tion faras. Ili eĉ malpli "parolas" pri tio.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Bone skribita.. vekas la intereson krom la fakto ke oni ne vidas la eblecon de diskuto inter du fetoj, kiuj escepte de la kazo de gxemeloj ne estas en la sam patrina ventro. Cetere la akiro de artikulita lingvo alvenas iom post iom post la naskigxo. Entute bela fabelo por infanetoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Nu, se oni legas gxin el kosciencevolua vidpunkto gxi estas suficxe interesa. Ni imagu ekzemple du el niaj praavoj diskutantaj cxu povas ekzisti homaro en virtuala artefarita mondo. Versxajne ili taksus tion stulta fantaziajxo, se entute ili kapablus imagi.
Tamen mi malkonsentas pri la supozata paralelismo panjo-dio, se tion pretendas la rakonto. Tiu panjo ja estus nur unu plia sxtupo de sxtuparo kondukanta al kio scias kion.
La rakonto estas amuza maniero prezenti la kutiman spekuladon.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Korektita versio:

Kara Gyurci,

hieraux mi ricevis hungaran version de la sama rakonto de mia filino....

Estas vere, ke oni malfacile imagas, kion oni ne estas spertinta.
Aliaj aferoj ne konkludigxas nepre el la rakonto, por mi.

Krome, mi diras: neniu anticipe jugxu stulta iun ajn.
Nek nekrsdantoj pensu, ke kredantoj estas stultaj, nek kredantoj pensu, ke nekredantoj
estas malbonaj ks. Mi pensas kaj esperas, ke cxia toleremo... evoluas.

Laux lingva vidpunkto:
estus suficxe: en patrina ventro
Du fetoj konversacias en iu patrina ventro:


Unua diras: Ĉu Vi kredas je vivo post naskiĝo?

Dua diras: Memkompreneble. Devas esti io post la naskiĝo.
Eble ĉi tie ni estas por pretiĝi je tio, kio venos poste.

Malsagxajxo. tiu vivo?
Unua: Malsaĝeco, nenia vivo ne ekzistas post la naskiĝo. Krome, kia povus esti tiu?

Dua: Mi ne scias precize, sed tamen certe estos pli da lumo, kiel ĉi tie. Eble ni iras helpe de niaj
propraj piedoj, kaj ni manĝos per niaj propraj buŝoj.

Unua: Tio estas

stupidajxo. (Aux: tio indikas nur vian stupidecon. Aux: Stupide! Stulte!)
stupideco! Iri ne eblas. Kaj manĝi perbuŝe – do tio absolute ridinda! Ja ni nutriĝas tra la umbilikŝnuro

Sed mi diros ion alian (iom preferinde, por mi).
Sed mi diras alian al Vi: Ni povas ekskludi la postnaskiĝan vivon, ĉar la umbilikŝnuro jam nun estas tro mallonga.

Dua: Tamen, io certe estos. Sed ĉio iomete alimaniere, kion ni alkutimiĝis.

Unua: Sed, de tie ankoraŭ neniu revenis. Ĉe naskiĝo la vivo simple finiĝos. Cetere la vivo ne estas alia, ĉiam estas tro plena en malhelo.

Dua: Mi ne scias precize, kia estos, se ni naskiĝos, sed ĉiukaze ni ekvidos la panjon, kaj ŝi prizorgas nin.

Unua: La panjon? Vi kredas je panjo? Kaj Ŝi laŭ Vi, kie estas?

Dua: Do, ĉie ĉirkaŭ ni! En ŝi, kaj dank’ al ŝi ni vivas. Sen ŝi ni tute ne ekzistus.
Eble: iun ajn
ian ajn evidente,
Unua: Tion mi ne kredas! Mi neniam vidis iuspecan panjon, do estas evidenta,
ke ŝi certe ne ekzistas.

Dua: Tamen kelkfoje, kiam ni silentas, ni povas aŭdi, kiam ŝi kantas, kaj ankaŭ tion ni sentas kiel ŝi karesas la mondon ĉirkaŭ ni. Do, mi vere kredas tion, ke la vera vivo atendas nin post tiu momento.



Dankon pro la rakonto, kiu prezentas ne nur pensamnierojn,
sed ankaux sent-agordojn.


Amike

Blazio




Kara Gyurci,

hierau mi ricevis hungaran version de la sama rakonto de mia filino....

Estas vere, ke oni malfacile imagas, kion oni ne estas spertinta.
Aliaj aferoj ne konkludigxas nepre el la rakonto, por mi.

Krome, mi diras: neniu anticipe jugxu stulta iun ajn.
Nek nekrdeantoj pensu, ke kredantoj estas tultajm, nek kredantoj pensu, ke nekredantoj
estas malbonaj ks. Mi pensas kaj esperas, ke cxia toleremo... evoluas.

Laux lingva vidpunkto:
estus suficxe: en patrina ventro
Du fetoj konversacias en iu patrina ventro:


Unua diras: Ĉu Vi kredas je vivo post naskiĝo?

Dua diras: Memkompreneble. Devas esti io post la naskiĝo.
Eble ĉi tie ni estas por pretiĝi je tio, kio venos poste.

Malsagxajxo.
Unua: Malsaĝeco, nenia vivo ne ekzistas post la naskiĝo. Krome, kia povus esti tiu?

Dua: Mi ne scias precize, sed tamen certe estos pli da lumo, kiel ĉi tie. Eble ni iras helpe de niaj propraj piedoj, kaj ni manĝos per niaj propraj buŝoj.

Unua: Tio estas

stupidajxo. (Au: tio indikas nur vian stupidecon. Au: Sstupide! Stulte!)
stupideco! Iri ne eblas. Kaj manĝi perbuŝe – do tio absolute ridinda! Ja ni nutriĝas tra la umbilikŝnuro

Sed mi diros ion alian (iom preferinde, por mi).
Sed mi diras alian al Vi: Ni povas ekskludi la postnaskiĝan vivon, ĉar la umbilikŝnuro jam nun estas tro mallonga.

Dua: Tamen, io certe estos. Sed ĉio iomete alimaniere, kion ni alkutimiĝis.

Unua: Sed, de tie ankoraŭ neniu revenis. Ĉe naskiĝo la vivo simple finiĝos. Cetere la vivo ne estas alia, ĉiam estas tro plena en malhelo.

Dua: Mi ne scias precize, kia estos, se ni naskiĝos, sed ĉiukaze ni ekvidos la panjon, kaj ŝi prizorgas nin.

Unua: La panjon? Vi kredas je panjo? Kaj Ŝi laŭ Vi, kie estas?

Dua: Do, ĉie ĉirkaŭ ni! En ŝi, kaj dank’ al ŝi ni vivas. Sen ŝi ni tute ne ekzistus.
Eble: iun ajn
ian ajn evidente,
Unua: Tion mi ne kredas! Mi neniam vidis iuspecan panjon, do estas evidenta,
ke ŝi certe ne ekzistas.

Dua: Tamen kelkfoje, kiam ni silentas, ni povas aŭdi, kiam ŝi kantas, kaj ankaŭ tion ni sentas kiel ŝi karesas la mondon ĉirkaŭ ni. Do, mi vere kredas tion, ke la vera vivo atendas nin post tiu momento.



Dankon pro la rakonto, kiu prezentas ne nur pensamnierojn,
sed ankaux sent-agordojn.


Amike

Blazio
Posted 22 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Dankon pro tiu sprita rakonto!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Dankon pro la rakonto - interesa, sprita.... kaj (ne el biologscienca vidpunkto) ankau vera...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Fabela rakonto, sed pensiga. Ja ni ne scias kion sentas feto, kion "pensas" feto? Do eble vere gxemeloj povas ielmaniere interkomprenigxi, intersxangxi siajn pensojn? Ankoraux multe ni ne scias el biologia vidpunkto.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Kompreneble estos vivo post la morto. Estas nur bedaŭrinde ke la kristanaj eklezioj tiun fakton prisilentas. La katolika inventis eĉ inferon por ke la homj timu la penson ke estos io post la tera vivo. Fakte la infero estas tio kion atendas la du fetojn post la naskiĝo. Almenaŭ estas sufiĉe multaj homoj kiuj faras la mondon infera. La vivo post la infero/tero estos multe pli alia ol diferencas la vivoj antaŭ kaj post la naskiĝo. Bedaŭrinde mankas al homoj la fantazio, kia estos la vivo en la ĉielo. La plej multaj klopodas resti surtere plej eble longe kaj multaj el ili plu turmentadas la gefratojn per militoj, detruado de la medio, malĝentileco, ignoremo.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Mi dubas, ke vi scias ion pri postmorta vivo. Ĉu vi povas, ekzemple, iom pravigi vian "kompreneble", en "Kompreneble estos vivo post la morto"? :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Post 50jara neado mi ne plu dubas ke estas tiel. Tiu 'kompreneble' volis nur substreki mian konvinkiĝon. Ke por vi ne estas kompreneble, estas klare.
Mi ne 'scias' kia estas la vivo post la morto - tamen ĝi esti/a/os certe malpli infera ol la nuna.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Interese... Cxu vi povas klarigi, kial vi ne dubas? Mi atendas iun fakton de via sperto, kiu evidentigis postmortan vivon.
Mi gxenerale cxe manko de fakto/sperto, dubas. Mia nuna kompreno de la vivo (funkciado de la korpo, ktp.), mi ne atendas vivon post morto.

Eble vi uzas la terminon 'vivi' por aliaj aferoj?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Frank Merla replies:
Mi tute ne intencas iun konvinki pri mia versio aŭ detale priskribi mian relegian evoluiĝon. Tial nur tiom:
Bedaŭrinde niaj homaj esprimoj pli malpli taŭgas nur por la vivo sur la tero. Fakte ’vivo’ ne estas bona vorto de la anima ekzisto antaŭ kaj post la tera vivo. La animo de-ligiĝas de la ĉielo por aperi kiel homo sur la tero por tie sperti kion dio jam scias. Riĉiĝinta je spertoj la animo re-ligiĝas (religio) al la ĉielo kaj kontribuas al la komuna ĉiela scio. Tiu versio ŝajnegas al mi pli probabla ol la versio, ke la animo de homo simple estas fenomeno de ties korpo. Estas grace ke ni homoj ne devas/povas memori pri pli fruaj vivoj sur la tero - ni ne estus liberaj en niaj decidoj. Do, neniu homo povus raporti pri iuj ‘faktoj’ el statoj ekster tio, kion ni surteruloj nomas vivo. Ja ekzistas raportoj pri proksimmorttravivaĵoj, sed ili ankaŭ estas aferoj ja nur kredindaj/pridubindaj.
Mi petas pardonon ke vere mi ne povas difinitive respondi al viaj demandoj. La pruvon, ke dio ekzistas, ankaŭ mi ne povas liveri - kompreneble.
Mia Skype-nomo estas esocom.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Gražina says:
Mi ege ŝatis la fabelon kaj en ĉiuj fabeloj estas ĉiam dozo da vero.:-) Kun mia bonega amiko-esperantisto, kiun mi nomis "kongrespatro" kaj kiu fakte "bakis" de mi esperantistinon ni ankaŭ multfoje parolis ĉu ekzistas iu vivo post la morto. Ni interkonsentis tre firme, ke se iel eblos, li donos al mi iun signon de tie, ja li estis 35 jarojn pli aĝa kaj ni supozis, ke li mortos la unua. Nun estas jam tria jaro kiam li ne plu vivas ( kaj daŭre mankegas al lia familio kaj mi) kaj... li nek telefonis, nek sendis leteron, eĉ ne venis en mian sonĝon... :-( Tamen mirinde facile lastatempe mi havas ĉion kion mi ekdeziras rilate la vojaĝoj, partoprenoj en Esperanto aranĝoj kaj al ĉio ligita kun Esperanto. Eĉ kelkfoje mi devas jam rifuzi la proponojn. Do, mi ŝatas kredeti je fabelo kaj mi ŝatas kredeti, ke pri tio iel klopodas mia kara amiko. Li estus kolera kaj grumblus se legus tion kion mi skribas nun, ja li estis konvikita ateisto.:-))
Posted 21 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Gxi tre tre placxis al mi.Gratulon.
Posted 21 months ago. ( permalink / translate )
Laszlo Istvan TOTH says:
Interesa prov-analogio estas tiu fabelo! Ĝi inspiras onin pensadi pri tio, kion ĉiuj homoj kaŝe deziras: ne morti difinitive. Subkonscie stariĝas la sopirdemando: ĉu ekzistas vivo post morto? - Nu, vivo iel certe ekzistas post morto por tiuj, kiuj generis ido(j)n. Pri tio respondecas la DNS-a molekulo. Sed ne estas logike, ke homo ricevu "uzatan" animon (animon de iu antaue vivinta homo), ĉar antaue vivis malpli da homoj, ol nun, do estus multaj homoj, kiuj ne povus fanfaroni pri tio, ke iliaj animoj antaue funkciis en aliaj estaĵoj! - Sekve, estus "malhoneste" fare de naturo, ke iuj ricevu "freŝan animon", dume aliaj ricevu nur "uzatan" animon. :-D
Posted 21 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
La animo estas eterna. Ĝi troviĝas jen en ĉielo kaj jen ie ajn. Por ni homoj mankas la fantazio kiaj ekzistejoj por animoj povas esti. Ni konas eble la teron sed apenaŭ la ĉielon. Povas esti ke la animo foje decidas malpli rapide oscili kaj iri al la tero por eksperimenti. Tio eblas nur en korpo, ĉu besta, ĉu homa, ĉu ia. Ne homoj ricevas animojn, sed animoj ricevas jen tian jen alian korpon. Fakte "ne estas logike, ke homo ricevu "uzatan" animon". Animoj ankaŭ ne ricevas uzitan korpon sed ĉiam novan. Estas graco de dio ke animo en homa korpo ne povas memori kion ĝi spertis an alia ekzistmedio (ĉielo, ie ajn).
Posted 21 months ago. ( permalink )
Jozefo Lejte says:
Interesa dialogo. Temas pri metaforo pri ĉiu nekonata afero, ĉu la morto, ĉu nova sistemo, ĉu nova urbo... Sed kiu ne timas eniri nekonatan terenon?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Diskuto estas tre interesa; min ankaux tre interesas respondo al tiu demando: cxu ekzistas vivo post la vivo. Cxiuj rakontoj de homoj, kiuj trovigxis sojle de la morto estas por mi malkonvinkaj pro simpla kauxzo, ke ili ja ne mortis. Kaj rakontitaj travivajxoj estas nur kreajxoj de cerbo, senigita momente oksigenon. Tio klarigus, kial ili similas (tunelo, cxe kies fino brilas lumeto).

Kara Frank, via kredo, via kompreno de tiu alia mondo iom similas al "kosmologio" de Martinus. Cxu vi scias tiun ... cxu kredon? mi dirus pli vivfilozofion, kiu tamen ne neas ekziston de dio.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Frank Merla replies:
Kara Dorota, la nomon Martinus mi ĝis nun ne aŭdis. Eble estas destino eble hazardo ke mi aŭdis tion kaj jenon pri la temo. Proprajn pensojn kaj ideojn pri tio mi ankaŭ havas; supozeble dia influo al mia konvinkiĝo ankaŭ kontribuas.

Mi ne volas juĝi ĉu la rakontitaj proksimmortspertoj estas nuraj cerbaj fenomenoj pro oksigenmanko. Por la rakontintoj estis reala kaj tio gravas. Reala en tiu senso la ĉielo ankaŭ ne estas aŭ la eterneco de la animo. Ĉefas la akordo inter konvinkiĝoj kaj faro. Tio bedaŭrinde ankaŭ validas por tiuj kiuj ekspluatas la restajn homojn kiuj des pli bedaŭrinde toleras la ekspluatiĝon.

Materio estas nur formo de energio. Kaj energio ekzistas ne nur en tiuj formoj kiujn ni povas sperti, mezuri aŭ prikalkuli [realeco fizika]. Ne tiom gravas ĉu animo estas en homa korpo. Gravas en kiu realeco [spirita] la homo pli malpli konscie decidas vivi. Eĉ eblas ŝanĝi ĝin. Se estas ekz. de ekspluanto al esperantisto, des pli bone.

members.aon.at/aldone/antobern/konvertileto.html
Posted 20 months ago. ( permalink )
Dorota says:
La temo estas iasence senfina, ĉar ni parolas pri io, kion neniu vivanta estaĵo spertis. Ni, vivantaj estaĵoj, konas nur nian teran realecon, ĉio alia estas en sfero de "kredo". Laŭ unu el la hipotezoj pri la vivo, pri evoluo de la vivo, ni posedas nur tiom da sentumoj, kiom ni bezonas por travivi. Tio, kion ni vidas kaj spertas per niaj sensorganoj estas "nia" mondo. Eble ekzistas alia mondo, kiun ni ne rimarkas, ĉar tion ni ne bezonas por nia tera vivo. Sed por mi estas neeble kredi ion, kion mi ne vidas, ne spertas per miaj sentumoj; eble tio ankaŭ estas dia influo? Se iu dio ekzistas ...
Posted 19 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
tre interesa rakonto, eble la plej bona argumeto favore al tio!
mi jam legis gxin en la franca, pli longa
Posted 18 months ago. ( permalink )
Jose Roldan Leon says:
Dankon Gyurci, Mi neniam rigardis la vivon de tiun vidpunkton. Reale estas interese. Tiom simpla kiel la vera mistero de la vivo. Vere via rakonto multe servis al mi. Estas bonega klarigo kaj ekzemplo por rajtigi similajn situaciojn kiujn estas malfacile klarigi.
Ofte homoj nur kredas tion kion oni povas tusxi kaj vidi, sed tamen estas aliaj gravaj ajxoj kiujn oni ne povas tusxi mane nek vidi okule, sed nur senti kore kaj anime.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Marcelo Padilja says:
Tre bela kaj pensiga rakonto. Ĝi vere instigas nin ŝanĝi iajn vidpuktojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
La analogio pravas, nur la konkludo estas tute erara. Religiemaj homoj estas tiaj fetoj, kiuj eĉ la vivon ne konas ankoraŭ, tamen kredas, ke ili scias ĉion pri la postmorta tempo.

Por kio okupiĝi pri io, kion oni eĉ teorie ne povas ekkoni, kompreni? Vivuloj esploru vivon, sed la postmortan tempon esploru mortintoj, se ili entute havas tian eblon. (Verŝajne ne.)
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* edited this comment 7 months ago.
Mariagrazia-Danilo says:
Vere sugesta historieto. Mia amiko havis tiun sperton: nigra kato tranc'is al li la straton dum lia urba stirado, li tui bremsis kaj s'ang'is direkton, por ne havi negativaj konsekvencoj. Tiel li faris c'ar li ja sciis ke nigra kato tranc'ante straton alportas malbons'ancon. Ne gravas se tio kau'zis malfruig'on kaj plia konsumo de benzino ! Se mi kelkfoje malfruig'as certe g'in ne kau'zas kato kaj se nigra (au' ne) kato, tranc'as mian straton, mi bremsas por ne mortigi g'in, sed poste mi dau'rigas mian stiradon, sen timi strangajn konsekvencojn. Ankau' mia konduto estas respektinda c'u ? Danilo.
Posted 12 days ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo edited this comment 11 days ago.
Gyurci says:
Ĉies vidpunkto dependas de tiu, kian kredon aŭ scion oni havas.... Mi ne volas sanĝi iu ajn kredon scion, tamen estas interesa ankaaŭ tiu ĉi rakonteto. Kelkfoje devenas tiuspecaj pensoj en la kapo kaj se iu, eĉ unu nur, trovas ĝin je interesa, tiam indas skribi pri tiu temo. Mi vidas jam, ke tiu temo indas esti ankaŭ ĉi tie. Dankon ĉies opinion!
Posted 9 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...