Estis iam, ia muso persekutata de  malbona kato. La muso, pro timo,  kuradis tien kaj ĉi tien serĉante sekuran lokon por rifuĝejo. Post kiam la muso trovis sendanĝeran ejon, ĝi restadis multe da tempo kvieta en la sama loko. Ĝi nur aŭdadis kaj rigardadis ĉion, kio okazadis for de la truo kie estis ĝia kaŝejo.

      Post kelka tempo la muso ne aŭdis iun ajn bruon. Ĉio ŝajnas normala. Sed en alia momento.... la muso ekaŭdis la bojon laŭtan kaj fortan de ia hundo. Do, la muso trankviliĝis... se la hundo estas proksime... la kato estas tre malproksime. Tiel ĝi pensis ... sed kiam ĝia kapo eliras el la truo...venas la kato surprize kaj metis la muson en buŝon!

    La muso eksciinte tujan propran morton inter la akraj kato-dentoj demandis al la ezekutisto, kiel vi estis ĉi tie, se mi aŭdis bojadon de hundo?

     Diris malpiece la malbonega kato: En ĉi tiu tempo tutmondiga, tiu, kiu ne havas kapablon lerni duan aŭ eĉ ian internacian lingvon, certe ne postvivos! Kaj la kompatinda museto en la lastaj ĝemetoj diras: ja vere, mortante sed ankoraŭ lernante!