Kanto Alegretana

Ne min demandu kie estas Alegrete
Iru ĝoje al la kor' de la kampar'
Vi kruciĝos certe kun ĉevaliranto
Aŭdante sonojn de kordion' kaj de gitar'
Kiu venas el Rozarjo vesperiĝe
Aŭ kiu venas Uruguajana en karavan'
Sentas sunon kiel braĝo sur la tero
Malaperinta en river' Ibirapuitan'
Aŭdu kanton gaŭĉeskan kaj brazilan
De tiu lando tute plena de emoci'
Kakta floro de sovaĝa kampa mielo
Maŭra roko ĉe la valoj Inandui'.

Ĉe la lasta horo certe mi meritos
Vidi sunon de Alegrete je sia pas'
Laŭ ĉevaloj mi deturnos mian kapon
Al la lando ĉe momento de l' forpas'
Ĉe okuloj mi kunportos tutan ĉarmon
De tiu lando kiun mi amis kun fervor'
Ĉi verso kiun mi verkis estas pago
De iu ŝuldo de la amo kaj de honor'.

Fonto: Gaŭĉa Esperanto-Asocio.
Vokalkanto: Nelson A. Pacheco (Kiko) kaj Adriana Pacheco.
Aranĝoj: Adriano Sperandir.
Esperantigis: Ivo Sanguinetti.
MP3-Dosiero: 4512 KBajt( Vidu en Dokumento - Sonajxoj)