Mi kredas ke la alta teknologio nuna estas mirinda ilo por la konstanta progreso kaj por plidisvastigo de esperanto. Sed, aliflanke, mi opinias ke nur teknologia ilo ne estas sufiĉe. Do, kio estas necesa por kreskado de lingvofenomeno esperanto? Por ke ĝi aperos nature, sammaniere ol aliaj lingvoj kaj estu viva, konata, forta, komprenata, utila, taŭga, en ĉiuj lokoj kaj por ĉiuj ĉiame.

La mondo hodiaŭa jam estas sendube kiel unu vilaĝo, sed la homa komunikadoproblemo estas simila al tempo de la turo de Babelo. Kion mankas al la inteligenteco homa por adopti la realan solvon, la uzadon de nur du lingvoj: la nacian kaj la internacian?

La uzo de esperanto en Interreto jam estas realaĵo. Sed kial ankoraŭ ne uzas ĝin "Koka Kola", "Volkswagen", "Shell", "Visa" ktp. Aŭ ni esperantistoj estas konsumantoj minoritataj? Kial ni povos solvi tion kaj montri nian forton sammaniere jam faris aliajn "minoritatulojn"?

Kiel fari por serĉi financan apogon, kapitalforton ekonomian, transpolitikan kaj transreligian rekonon sen perdi la necesan taŭgan neŭtralecon gajnante la transmondecon idealan? Tio estas: la paco homarana transnacia!