Ludolfo / Rudolf Koppel Published on February 10, 2009
by Ludolfo / Rudolf Koppel

Ludolfo / Rudolf Koppel's blog

Browse posts
Esperanto kibernetike
9 comments (latest 7 months ago)
doremifasolado
Posted on December 3rd, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 369 times

Esperanto kibernetike

Tuesday February 10, 2009 at 04:03PM

La tezo: Bezonata estas Esparanto-kompendio, kiu ebligus kurte, facile kaj rapide, krome scienc-didaktike, eniri al Esperantio. Chu ne?

Se vi same opinias pripensu chu vi emus oferi iom da tempo kaj viaj spertojn pri E-instruado kiel kunredaktanto de planita kompendio - deklaru tion. Vi estas chiam bonvenata de formighanta redaktaro..

Dum lastaj cent jaroj la Esperanto-movado gajnis multe da didaktikaj spertoj. Ekestis multaj instrumetodoj al kiuj ni volus aldoni novan - kibernetike orientitan instruadon.

Kibernetike orientita signifas, ke la lernanto estas samtempe meminstruanto. Oni lernas la novajn sciencerojn lau propra bezono (posedataj antauscioj kaj psikofizikaj emoj) - mem stiradas la lernprocezon (klare, instruisto povos helpi). Kibernetika instruado realighas lau retrokuplada skemo - vidu dok. "kibernetike".

Kibernetika instruadao bezonas instru-mapon. Aro da nocioj kaj rilatoj inter ili, entenanta la instrumaterialojn devas esti strukturigita, por ke oni povu pli facile kaj senerare navigadi inter ili.

La baza eco de kibernetika instruado estas korekte transdoni la strukturon, t.e. elementoj kaj rilatoj, de pritraktata lernenhavo. Tiaj strukturoj, chefe gramatikaj, estis grafike montritaj sur unu granda bildoj (kompozita el partaj bildoj) - kiu povas servi dum tuta E-kurso.

Shajnas, ke tiuj bildoj povus kun klarigoj de instruisto esence helpi kaj plirapidigi la lernprocezon.

Tamen la prezentita strukturo ankorau ne taugas por memlernado. Sed oni povas facile forigi tion, se Vi helpos redakti mallongajn komentojn por klarigi la elementojn kaj rilatojn sur la grafajhoj. Nur unupagha komentoj pro bildo (sur maldestra pagho) - sed dulingve: Esperante kaj Angle.

Mi esperas, ke tia kompendio permesus konatighi science kun Esperanto dum 3 horoj au 3 tagoj. Tio estas necese kaj sufiche por enkonduki al planlingvoj antau chio la senpacienculojn.

Amike, Ludolfo - kiu atendas vian helpon senpacience

9 Comments / add your comment?

Augusto Fornitani says:
Mi kredas, ke tiu ne estis via celo, sed vi povas voĉdoni por Esperanto en Livemocha, fama retpaĝaro pri instruado de lingvoj.
Jen ligilo:
livemocha.uservoice.com
Posted 10 months ago. ( permalink )
Ludolfo / Rudolf Koppel says:
Halo, Augusto - dankon pro via propono. Mi vizitis tiun forumon kaj pripensos kiamaniere uzi ghin.. Amike, L.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Roland says:
Mi pensas, ke la propono ripetigas la eraron de la plej multaj Esperantaj instrumaterialoj, kiuj pensas, ke rekono de strukturo suficxas.

Tute male. Mankas instrumaterialoj, kiuj estas, simile al bonaj nacilingvaj materialoj, amuzaj, ludaj, buntaj, variaj kaj ekzercas la lingvouzon.

Mi spertis multajn kursojn, kie la instruisto kutime senrezulte provis klarigi strukturajn aferoj al lernantoj, kiuj tute ne komprenis. Certe estas kelkaj, kiuj lernas tielmaniere sukcese.Sed pli grandnombraj ol la sukcesoj estas la eternaj krokodiloj. Viktimoj de sturkturemo.

Sed la plej multaj bezonas instigilojn. Interagajn sekvencojn por profundigi la lingvajn elementoj. La tekniko en formo de cxionpova komputilo ekzistas. Mankas la deziro, utiligi ilin tiucele.
Posted 9 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Ekde 25 jaroj mi instruas Esperanton. Esperanto havas logikan gramatikon. Logika gramatiko estas la ĉefa elemento, kiu plifaciligas alproprigi la lingvon altnivele.

Interesaĵoj, ludaj, buntaj ktp. materialoj povas esti utilaj por veki interesiĝon, sed la alproprigo povas esti nur serioza lernado. Novuloj, kiuj plejparte amuziĝas, kaj ne lernas serioze la strukturon, tiuj restos eternaj "diskoklubaj" esperantistoj, kiuj certe iom pli bone parolas ol eternaj komencantoj, sed tamen restas ĉiam en stagna grado de evoluo.

Mi (kun mia filo) faris instruprogramon, kiu baziĝas sur instruado de gramatiko kaj vortoj, sed ĝi uzas ankaŭ la hungaran, do ĝin uzi povas nur hungaroj.

Elŝutebla ĉe:

www.ipernity.com/blog/61797/146417
.
Posted 8 months ago. ( permalink )
V I Z I László* edited this comment 8 months ago.
Ludolfo / Rudolf Koppel replies:
Vere, s-ro Laszlo, mi admiras vian grandan verkon. Certe ghi estas bonega helpilo por komputilo-orientita instruado. Sed vi pravas, ke ghi estas utila nur por hungaroj. Sed certe ne estos jam multe da laboro por prepari anglan version - chu vi planas tion?
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
La programadon faris mia filo en sia 15-a jaro, la datumbazon faris mi, sed bedaŭrinde ni perdis la aliron por modifi ĝin, tiel la datumbazon mi jam ne povas kompletigi per alia versio.

La ĉefa afero estas la datumbazo, kaj ĝi postulas denaskan konon de la alia lingvo, do (bonan) anglan varianton povus fari nur denaska anglo.

Mia filo jam estas "preskaŭ" profesia programisto (en la 5-a jaro de siaj universitataj studoj), kaj li povus fari eĉ multoble pli bonan programon, sed li bedaŭrinde ne havas tempon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ludolfo / Rudolf Koppel says:
Bedaurinda domagho - vi perdis nur la aliro-kodon kaj la E-societo grandegan instruhelpilon!

Simila afero okazis ankau je Ludoviko, kies patro forjhetis lian E-datumbazon. Ludoviko rekreis novan, plibonigitan version. Do, via filo eble iam revenos kun plibonigita plano. Intertempe la E-instruado okazos plue tradicie.

Sincerajn salutojn!
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Fakte ne nur ia kodo perdiĝis, sed tuta help-programo, kiu prilaboris la datumbazojn por la ĉefprogramo. Ĝi estis en malnova komputilo, kiu dum uzado ekbrulis, kaj fariĝis fatraso.

Mia filo de tempo al tempo promesas al mi iam future efektivigi nian novan projekton, en kiu la programo jam individue registrus la diversajn kapablo-elementojn de la indetigita lernanto, kaj elektadus taskojn por progresigi ĝuste la mankohavajn kapablojn. Do la programo alimaniere "kondutus" kun diverstipaj lernantoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ludolfo / Rudolf Koppel says:
Certe, la E-komunumo kaj -instruistoj jam dankeme atendas vian kontribuon!!!
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...