English version at the bottom.
William Auld estas rigardata kiel la plej grava esperantlingva poeto de la dudeka jarcento.
Ĉi tiu skota aŭtoro naskiĝis en 1924, kaj mortis en 2006. Li ekstudis Esperanton en 1937, sed nur en 1947 serioze komencis verki en la internacia lingvo. Ekde tiam estis eldonitaj multaj verkoj liaj en kaj pri Esperanto. Li redaktis plurajn revuojn, kaj de 1977 ĝis 1980, li estis Vic-prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). De 1979 ĝis 1983, li iĝis Prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li estis elstara tradukanto kaj faris esperantan version de la fama trilogio La mastro de la ringoj de J.R.R. Tolkien.
De 1999 ĝis sia morto en 2006, Auld estis plurfoje nomumita por la Nobel-premio por literaturo.
Lia ĉefverko La infana raso, longa poemo de 25 ĉapitroj pri la temo “rolo de la homa raso en la tempo kaj en la kosmo”, estis tradukita en diversajn lingvojn (nederlandan, portugalan, hungaran, anglan, skotan, gaelan, ktp). Tiuj versioj povas esti legataj sur la retpaĝoj de la Akademio Literatura de Esperanto ĉe
http://www.everk.it. La versioj en la 3 “indiĝenaj” idiomoj de Skotlando estis faritaj de Garbhan MacAoidh (
Girvan McKay (viki) aŭ en
ipernity), kiu ekde 1988 estas regula kontribuanto al la internacia magazino MONATO. Li estas membro de la Esperanto-Asocioj de Irlando, Skotlando kaj Britio.
In English:
William Auld’s poem La infana raso
William Auld is generally regarded as the most important 20th. century poet in the Esperanto language.
This Scottish author was born in 1924 and died in 2006. He began the study of Esperanto in 1937, but only started serious writing in Esperanto in 1947. Thereafter he wrote many works in and about the international language. He edited various magazines, and from 1977 to 1980 he was Vice-President of the World Esperanto Association (UEA). From 1979 to 1983 he was made President of the Academy of Esperanto. An outstanding translator, he was the author of the Esperanto version of J.R.R.Tolkien’s famous trilogy The Lord of the Rings.
Auld was nominated for the Nobel Prize for Literature from 1999 until his death in 2006.
His magnum opus La infana raso, a long poem of 25 chapters on the subject of "the role of the human race in time and in the cosmos" has been translated into several languages (Dutch, Portuguese, Hugarian, English, Scots, Gaelic, etc.) and further versions appear from time to time. These can be seen on the web pages of the Esperanto Academy of Literature (Akademio literatura de Esperanto) at www.everk.it. The versions in the three “native” languages spoken in Scotland (English, Scots and Gaelic) were translations by Garbhan MacAoidh (Girvan McKay) who since 1988 has been a regular contributor to the international magazine MONATO.