Vi diras, mi faras nenion,

kaj jen mi respondas:

ĉiutage mi amas,

mi pensas,

mi vivas,

mi mortas,

mi ridas,

mi ploras,

mi ĉiutage solas,

sopiras,

avidas,

angoras,

fojfoje mi ankaŭ feliĉas,

insiste vi diras,

mi faras nenion.

Se vi malkonfidas,

demandu pri mi al la vento,

al izola stelo,

demandu

pri mia sufero,

pri ĉio,

pri varma bruego

aŭ trista silento,

demandu

pri mia soleco

pri amo,

malamo,

demandu

estas mia peto.

Ne diru mi faras nenion,

mi kantas

kiam vi silentas,

mi ridas kiam vi forestas,

mi ploras

kiam vi suferas,

neniam plu diru

mi faras nenion...

 

Ángel Arquillos