Sxajne la duan cxapitron mi estis forvisxinta, nun estas remetinta. - Blazio




Ĉapitro 2

Estis longa bela somera krepusko. Mi trotis kontenta pri la mondo tra la stratoj kaj ne povis imagi, ke iu estas en la mondo, al kiu tiu mondo ne plaĉas. Mi rigardis la montrofenestrojn kaj mi rigardis la homojn, kiujn mi renkontis. Lindaj knabinoj, ĉe la diablo, estas vere! Kelkaj kompreneble tute ne atentis min, sed ĝuste tiuj, kiuj min alridis, plej ĉarmis. Kaj kiel afable ili povis ridi! Tiam mi venis al domo, kies fasado estis pompe orumita. Tiel gaje tio aspektis, la tuta domo kaj la orumaĵo. La pordoj vaste malfermis kaj diris: "Volu enveni, amiko, nur por iom da tempo, sidiĝu, kondutu kiel hejme kaj forgesu viajn zorgojn."

Mi tute ne havis zorgojn, sed estis tamen gajige, ke iu petis min forgesi la zorgojn. Estis tiel afable. Kaj ene de la domo jam troviĝis amaso da homoj, kaj ĉiuj tre gajis, forgesis la zorgojn, kantis kaj ridis, kaj sonis tie tia plezuriga muziko. Nur por rigardi, ĉu la domo ankaŭ interne havas orumaĵon kiel ekstere, mi eniris kaj sidiĝis sur seĝo. Tuj venis knabo al mi, alridis min kaj metis botelon kaj glason rekte antaŭ mian nazon. Evidente oni vidis ĝin sur mia vizaĝo, ĉar li alparolis min tuj en la angla: "Bonvolu priservi vin, mon ami1, kaj plezurigu vin kiel ĉiuj aliaj."

Nur gajaj vizaĝoj en la rondo, post semajnoj kun nenio alia antaŭ la okuloj ol akvo kaj fetoranta farbo. Do mi plezuriĝis, kaj ekde tiu momento mi ne povas rememori ion konkretan. Mi ne riproĉas la afablan knabon, sed certe la prohibicion, kiu faris nin tiel feblaj kontraŭ tentoj. Leĝoj ĉiam febligas, ĉar apartenas al la homa naturo, transpaŝi leĝojn, kiujn faris aliaj.

La tutan tempon tre kurioza nebulo estis ĉirkaŭ mi, kaj malfrue en la nokto mi trovis min en la ĉambro de beleta ridanta knabino.

Finfine mi diris al ŝi: "Well, Mademoiselle2, kioman horon ni nun havas?"

"Ho", ŝi diris kun sia afabla rido, "bela knabo-" Jes, ĝentlemanoj, tion la Mademoiselly diris al mi, "bela knabo, ho, bela knabo", ŝi diris, ne estu plezurfuŝanto, estu kavaliro, ne lasu sola delikatan junan damon je noktomezo. Jen eble proksimas rompŝtelistoj, kaj mi tiel terure timemas, la rompŝtelistoj eble povus eĉ murdi min."

Nu, mi ja konas la devon de ruĝsanga usona knabo en tiaj cirkonstancoj, se li estas petata protekti senhelpan feblan damon. Ekde mia unua enspiro oni predikis al mi: Kondutu ĝentile en la ĉeesto de damoj, kaj se damo petas pri io, jen vi devas hasti kaj fari, eĉ se tio kostus vian vivon.

Nu, tre frue matene mi kuregis al la haveno. Sed tie la Tuscaloosa ne videblis. La loko, kie ĝi ankrumis, vakis.Ĝi hejmeniris al la suna Nov-Orleano, hejmiris sen kunpreni min.

Mi vidis infanojn, kiuj devojiĝis kaj ial apartiĝis de la patrino; mi vidis homojn, kies dometo forbrulis aŭ fordrivis en inundo, kaj mi vidis bestojn, kies kunulo estis forpafita aŭ forkaptita. Ĉio ĉi estis tre malĝoja. Sed la plej malĝoja el ĉiuj aferoj estas maristo en fremda lando, kies ŝipo ĵus forveturis sen kunpreni lin. La maristo, kiu restas. La maristo, kiu postrestas.

Ne la fremda lando premas lian animon kaj incitas lin larmi kiel infaneto. Li kutimas fremdajn landojn. Ofte li libervole postrestis kaj ofte li finis la kontrakton, maldungiĝis pro ia kialo. En tiuj kazoj li ne sentis malĝojon aŭ animpremon. Sed, se la ŝipo, kiu estas lia hejmo, forveturas sen kunpreni lin, aldoniĝas al la sento de senpatrieco la mortiga sento de superflueco. La ŝipo ne atendis pro li, ĝi povas aranĝiĝi sen li, ĝi ne bezonas lin. Malnova najlo ie elfalinta kaj postrestanta povas fariĝi fatalaĵo por la ŝipo; la maristo, kiu ankoraŭ hieraŭ taksis sin tiel grava por la prospero kaj la veturado de la ŝipo, nun malpli valoras ol tiu malnova najlo. La najlon oni ne povus rezigni, la mankon de la maristo, kiu postrestis, oni ne sentas. La kompanio ŝparas lian salajron. Maristo sen ŝipo, maristo, kiu ne apartenas al ŝipo, malpli valoras ol polvo sur strato. Li apartenas al nenie, neniu volas havi kontakton kun li. Se li nun ie saltus en la maron kaj dronus kiel kato, neniu rimarkus lian mankon, neniu serĉus lin. "Nekonato, evidente maristo", jen ĉio, kion oni dirus pri li.

Kiel karese, mi pensis, kaj mi tuj donis al tiu ondo de ektimo rapidan kaj solidan baton sur la kreston, tiel ke ĝi fuĝis. Faru la plej bonan el la malbono kaj la malbono tuj malaperos.

Egale, Satano prenu tiun malnovan najlokeston, estas aliaj ŝipoj en la mondo, la oceanoj ja tiom grandas kaj tiom vastas. Venos alia, venos pli bona. Kiom da ŝipoj estas en la mondo? Certe duono de miliono. El ili unu certe iam bezonos ferdeklaboriston. Kaj Antverpeno estas granda haveno, ĉi tien tiu miliona duono da ŝipoj sendube iam venos, iam kaj iun fojon certe. Oni devas havi nur paciencon. Mi ja ne povas atendi, ke jam tie sur la akvo tia kesto ankrumas kaj la kapitano en mortotimo krias: "Sinjoro ferdeklaboristo, venu tuj supren al mi, mi bezonas ferdeklaboriston, ne iru al la najbaro, mi petas vin surgenue."

Tiel multe min efektive ne turmentis la malfidela Tuscaloosa. Kiu pensintus tion pri tiu belulino? Sed tiaj ili ĉiuj estas, ĉiuj, ĉiuj. Kaj ĝi havis tiajn purajn kajutojn kaj tian bonan manĝaĵon. Ĝuste nun ili matenmanĝas, tiuj malbenitaj kanajloj. Mian porcion de ovoj kaj ŝinko ili manĝas aldone. Se almenaŭ ne Slim ricevus ĝin, ĉar al tiu hundo de iu Bob, mi ne emas cedi la plezuron. Sed li certe estos la unua, kiu trafosos mian havaĵon kaj elserĉos la plej bonan el ĉio al si, antaŭ ol oni forŝlosos la tuton. Tiuj banditoj tute ne forŝlosos la aĵojn, ili glate dividos ilin inter si kaj diros, ke mi havis nenion, tiuj banditoj kaj friponoj. Ankaŭ al Slim oni ne povas fidi, li ja jam antaŭe ĉiufoje ŝtelis la tualetsapon de mi, ĉar li ne volis lavi sin per ordinara sapo, tiu danda Broadway3-stalono. Jes, sinjoro, tion tiu Slim faras; vi ne kredus tion, se vi vidus lin.

Vere ne, tiom mi ne maltrankviliĝis pro la forkurinta kesto. Sed, kio serioze ĉagrenis min, estis, ke mi ne havis eĉ unu favan cendon en mia poŝo. Tiu linda knabino rakontis al mi en la nokto, ke ŝia korege amata patrino tre malsanas, kaj ke ŝi ne havas monon por aĉeti medikamentojn kaj fortikigan manĝaĵon. Mi ne volis respondeci la morton de la patrino4, kaj tial mi donis al la ĉarma knabino la tutan monon, kiun mi havis ĉe mi. Mi ricevis riĉan pagon en la formo de mil feliĉaj dankesprimoj de la knabino. Ĉu io estas en la mondo, kio pli feliĉigas ol la mil dankesprimoj de ĉarma knabino, kies amatan patrinon oni ĵus savis de la morto? Ne, sinjoro.



1. mon ami (france): mia kara



2. Well, Mademoiselle: bone, fraŭlino

3. Broadway: granda strato de Nov-Jorko, konata pro siaj multnombraj teatroj

4. Mi ne volis respondeci la morton de la patrino: " En Hamburgo, tie mi estis, kun veluro kaj silko min vestis. Mian nomon mi ne rajtas diri, ĉar mi estas, ho ve, damo por mon'. Mia frato skribis: Ho, fratino, ho, venu hejmen! Nia patrino kuŝas tre malsana. Ŝi ploras pro vi, sian solan feliĉon. Jen mi skribis al li: 'Ho, frato, mi ne povas reveni. Mia honoro en Hamburgo restis. Hejmlande mi ne trovos la feliĉon.'" ( Havena kanto, ne rimita)

Rimarkoj pri ĉapitro 2









-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Mi legis kaj komentis, kaj petis komenti, se mi ne konfuzas ion, la unuan kaj la duan cxapitrojn

de La Mortula Sxipo, verkita de Traven, tradukita de Cezar. Baldaux mi sendos la trian cxapitron, kaj simple, mi petas aliajn legi kun mi kaj: komenti la legajxon. Se mi sendos ne gxustan ekzempleron, version, Cezar eble atentigos min.


Provizore, por relegado kaj eble komentoj:

http://www.karapaco.de/u/B.Traven/ul02.html

Alia elektronika eldonveriso (de la tuta verko):

ihttp://www.karapaco.de/u/B.Traven/137-2.pdf

Helpilo de Cezar por legi la verkon:

http://eventoj.freeweb.hu/steb/vortaroj/traven-marista-terminaro.htm


Mi vidas, ke la titolo sxangxigxis de versio al versio (kun uzo kaj ne-uzo de artikolo, diferenco

pri uzo de majuskloj kaj minuskloj). Eble, Cez, vi mem, diru ion pri la rilato inter diversaj versioj.

Blazio

La tria cxapitro (mi estis jam provinta enigi gxin, mi reprovos:)





Ĉapitro 3

Mi sidiĝis sur grandan keston, kiu tie troviĝis, kaj imagis la Tuscaloosa sur la vojo trans la maron. Mi esperis kaj deziris, ke ĝi krake surveturu rokon kaj pro tio devu reveni aŭ almenaŭ per boatoj elŝipigi kaj resendi la maristaron. Sed ĝi ĉirkaŭveturis elegante la rifojn, ĉar mi ne vidis ĝin reveni. Ĉiukaze mi elkore deziris al ĝi ĉiujn katastrofojn kaj pereojn, kiuj entute povas trafi ŝipon. Sed tio, kion mi plej klare revis estis, ke ĝi falu en la manojn de marrabistoj, kiuj de supre ĝis sube elrabu la ŝipon kaj forprenu de la bestaĉo Bob mian tutan havaĵon, kiun li certe jam alproprigis al si, kaj ke ili tiel forte surdraŝu lian rikanan grimacilon, ke la rikanado kaj mokemo forlasu lin por la tuta cetera vivo.

Ĝuste kiam mi komencis iom endormiĝi kaj sonĝi pri tiu belulino, iu frapis min sur ŝultron kaj vekis min. Li tuj komencis tiel fulmrapide paroli al mi, ke mi ekhavis kapturnojn.

Mi furioziĝis kaj diris kolere "Ĉe l' ratoj, lasu min en paco, mi ne ŝatas vian babilaĉon. Krome, mi ne komprenas eĉ vorton el via parolaĉo. Foriru al la Satano."

"Vi estas anglo, ĉu ne?" li nun demandis angle.

"No,Yank."

"Ha, do usonano."

"Jes, kaj nun lasu min en paco kaj ekiru vian vojon. Mi tute ne volas paroli kun vi."

"Sed mi al vi, mi estas policisto."

" Fortuno vin gardas, kara amiko, bona posteno", mi respondis.

"Kio do? Ĉu vi sidas en la kaĉo, aŭ ĉu vi havas aliajn zorgojn? Maristo,ĉu ne?", li demandis plu.

"Yes, old man. Ĉu vi eble havas postenon por mi?"

"De kiu ŝipo?"

"Tuscaloosa el Nov-Orleano."

"Ĝi eliris je la tria matene."

"Mi ne bezonas vin, por ke vi rakontu tion al mi. Ĉu vi ne scias pli bonan ŝercon? Tiu estas jam malnova kaj fetoras."

"Kie vi havas viajn paperojn?"

"Kiujn paperojn?"

"Vian maristan dokumenton."

"Aj ĉokolada kremo kun poma saŭco! Mia marista dokumento? Tiu estis en mia jako kaj la jako estis en mia vestosako, kaj mia vestosako mole kuŝis sub mia dormbreto en la Tuscaloosa, kaj la Tuscaloosa estis..., jes ja, kie ĝi nun estas? Se mi nur scius, kian matenmanĝon ili ricevis hodiaŭ! La negro certe denove bruligis la lardon, nu, mi foje diros mian opinion al li, kiam mi farbos la kuirejon.

"Nu, via marista dokumento. Vi ja komprenas pri kio temas, ĉu?"

"Mian maristan dokumenton. Se vi celas tiun, do mian maristodokumenton. Jen mi efektive devas konfesi la veron al vi. Mi ne havas maristodokumenton."

"Neniun maristdokumenton?" Tion oni devus aŭskulti, per kia perpleksa tono li diris tion. Proksimume kvazaŭ li volus diri: "Kiiio? Vi ne kredas, ke ekzistas mara akvo?"

Estis tute neimageble por li, ke mi ne havas maristodokumenton, kaj li demandis pri tio la trian fojon. Sed dum li demandis ĝin ĉifoje, evidente tute maŝinece, li jam supervenkis sian miron kaj aldonis: "Neniujn aliajn paperojn? Pasporton aŭ identigilon aŭ ion similan?"

"Ne." Mi diligente traserĉis miajn poŝojn, kvankam mi tre bone sciis, ke mi ne havas eĉ vakan leterkoverton kun mia nomo ĉe mi.

"Kuniru kun mi!" respondis la viro.

"Kien kuniri?" mi demandis, ĉar mi tamen volis scii, kion la viro celas, kaj sur kiun ŝipon li volas fortreni min. Sur rumboaton mi ne reiros, tion mi jam nun povas deklari al li. Tien eĉ dek ĉevaloj ne plu tiros min.

"Kien?" Tion vi tuj vidos." Ke la viro eksterordinare afablas, mi ne povus aserti, sed la dungomastroj nur tiam afablas kiel mielo, se ili efektive ne povas trovi iun por kesto. La ŝipo, al kiu li volis konduki min, ŝajne estis sufiĉe brava boateto. Mi ne pensis, ke mi tiel rapide venos sur alian keston. Fortunon oni bezonas, kaj ja ne ĉiufoje tuj malesperi.

Finfine ni albordiĝis. Kie? Vi bone divenis, sinjoro, en policejo. Jen oni tuj ĝisfunde ekzamenis min. Post kiam ili jam traserĉis min multfoje kaj neniu kunkudro plu estis sekreto por ili, la viro tute seke demandis min: "Neniuj armoj? Neniuj iloj?" Nu, en tiu momento mi vere volonte tuj pafus pugnon al li. Kvazaŭ mi povus kaŝi maŝinpafilon en la supra duono de la naztruo kaj levstangon sub palpebro! Sed tiaj estas tiuj homoj. Se ili ne trovas ion, ili asertas, ke oni kaŝis ĝin; ke oni ne posedas tion, kion ili serĉas, ili ne povas kompreni, kaj neniam lernos kompreni. Tiutempe mi ankoraŭ ne sciis tion.

Poste mi devis stariĝi antaŭ pupitro, malantaŭ kiu sidis viro, kiu fikse rigardis min, kvazaŭ mi estus ŝtelinta lian palton. Li malfermis dikan libron, kiu enhavas multajn fotojn. La viro, kiu akompanis min ĉi tien, ludis la interpretiston, ĉar alie ni ne povus interkompreniĝi. Kiam ili bezonis niajn knabojn, en la milito, ili komprenis nin; nun tio delonge pasis, kaj tial ili ne plu devas kompreni ion.

La altranga pastro, tiel li ja aspektis malantaŭ sia pupitro, ĉiufoje rigardis la fotojn kaj poste min, aŭ pli precize, mian vizaĝon. Tion li faris pli ol centoble kaj liaj kolaj muskoloj ne laciĝis, tiom li alkutimiĝis al tiu laboro. Li havis multe da tempo, kaj li disponis pri ĝi tute senĝene. Ja la aliaj devas pagi tion. Do, kial rapidi?

Finfine li balancis la kapon kaj klake fermis la libron. Evidente li ne trovis mian foton. Cetere, mi ne povis rememori, ke mi iam lasis foti min en Antverpeno1. Fine mi iĝis hunde laca pro tiu enuiga afero kaj diris: "Nun mi ja malsatas. Mi ankoraŭ ne matenmanĝis hodiaŭ."

"Konsentite", diris la interpretisto kaj kondukis min en malvastan ĉambron. Multe da mebloj ne enestis, kaj tiuj, kiuj enis, ne estis faritaj en artmetiejo.

Sed kio estas tio ĉe la fenestro? Strange, ĉi tiu ĉambro ŝajnas kutime servi por konservi la belgan ŝtatan trezoron. La ŝtata trezoro kuŝas ĉi tie sekura, ĉar de ekstere certe neniu povas enveni, tra la fenestro certe neniam, ne, sinjoro.

Mi volus scii, ĉu vere la homoj ĉi tie nomas tion matenmanĝo. Kafo kun pano kaj margarino. Ili ankoraŭ ne venkis la sekvojn de la milito. Aŭ ĉu male la milito estis farita nur por havigi pli grandajn matenmanĝojn? Tiukaze ili certe ne gajnis ĝin, kion ajn la ĵurnaloj skribu pri tio, ĉar ili certe jam antaŭ la milito nomis tiujn kelkajn panerojn matenmanĝo, kiu ja prezentas la minimumon de kvalito kaj kvanto, kiun oni ĝuste ankoraŭ kaj nur tial rajtas nomi matenmanĝo, ĉar oni ricevas la manĝeton matene.

Ĉirkaŭ la tagmezo oni denove kondukis min al la altranga pastro.

"Ĉu vi deziras iri al Francio?" Tion oni al mi demandis.

"Ne, mi ne ŝatas Francion. La francoj ĉiam devas okupi ion kaj ne povas okupiĝi pri io. En Eŭropo ili ĉiam devas okupi ion kaj en Afriko ĉiam okupe lupi. Kaj tia okupiteco nervozigas min, ili eble povus bezoni tre rapide soldatojn, kaj min, ĉar mi ne havas maristodokumenton, erare trakti kiel aliulon, kiel unu el siaj okupuloj. Ne, al Francio mi iros en neniu kazo."

"Kiel vi pensas pri Germanio?"

Kiom multe tiuj homoj volas scii pri mi!

"Al Germanio mi same ne ŝatus iri."

"Kial? Germanio estas ja rava lando, kaj tie vi facile retrovos ŝipon."

"Ne, mi ne ŝatas la germanojn. Se oni prezentos la kalkulojn al ili, jen ili estos minacataj de l' okupolupo, kaj se ili ne povos pagi la kalkulojn, jen ili fariĝos la okupitoj. Kaj ĉar mi ne havas maristodokumenton, ankaŭ tie oni erare povus preni min aliulo, kaj mi devus kunpagi. Tiom da mono mi ja neniam povus perlabori kiel ferdeklaboristo. Tiel mi neniam povus suprengrimpi en la plej suban tavolon de la meza klaso kaj fariĝi valora membro de la homa socio."

"Kial vi tiel multe babilas pri ĉio? Diru koncize, ĉu vi volas iri tien, ĉu ne?"

Ĉu ili komprenas, kion mi diras, mi ne scias. Sed ŝajnas, ke ili havas multe da tempo kaj ĝojas, ke interparolo okazas.

"Do, traktite kaj paktite, vi iros al Nederlando", diris la altranga pastro kaj la interpretisto diris al mi.

"Sed mi ne ŝatas la nederlandanojn", mi respondis, kaj tuj mi volis diri kial, kiam oni diras al mi: "Ĉu vi ŝatas aŭ ne ŝatas la nederlandanojn, tio tute ne estas nia afero. Diskutu tion kun la nederlandanoj. Francio estus la plej bona rifuĝejo por vi. Sed tien vi ne volas iri. Al Germanio vi same ne volas iri, tio ne estas sufiĉe bona por vi, kaj nun vi simple iros al Nederlando. Fino kaj punkto. Alian landlimon ni ne havas. Pro vi ni ankaŭ ne povas serĉi alian najbaron, kiu eble povus perlukti vian estimon, kaj en la akvon ni ankoraŭ ne volas ĵeti vin. Jen la sola limo, kiu restas al ni kiel lasta. Iru do al Nederlando kaj nun punkton. Ĝoju, ke vi tiel facile eliĝas el la afero."

"Sed sinjoroj miaj, vi eraras, mi tute ne volas iri al Nederlando. La nederlandanoj okupas..."

"Silentu. La demando estas decidita. Kiom da mono vi havas?"

"Vi ja traserĉis ĉiujn miajn poŝojn kaj vestajn kunkudrojn. Kiom da mono vi trovis?" Kiel ne koleriĝi en tia momento? Ili traserĉas dum horoj kvazaŭ per lupeo min, kaj poste ili eĉ farisee demandas, kiom da mono mi havas.

"Se vi ne trovis monon, mi ne havas monon", mi diris.

"Estas bone. Tio estas ĉio. Rekonduku lin en la ĉelon."

La altranga pastro per tio finis sian ceremonion