SOKPLATARTELO



SOKPLATARTELO

estas pura

min-memoriga

vorto nura.



Pri tri personoj

frue-sciaj

pri predikato

jam konsciaj...


Sokrato nur ja

paroladis

lin do Platono

ripetadis.



Aristotelo

skribis multe,

(eble eraras

mi malmulte).



Vivis Sokrato

vere frue,

Platono vivis

vere multe.

Poste skribis...

Aristotelo



Aristotelo,

kial vi skribis?

Legas neniu,

kion vi skribis.


Atistotelo,

kial vi skribis,

scias infano,

kion vi skribis!



Skribis mi tial,

kion mi skribis,

por ke, jes por ke,,

cia infano

sciu sen legi

kion mi skribis.



---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------


---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
---------------------------------------------------------------------------------------------


SOKPLATARTELO



Mi staras sur telo kaj meditas.


Memorhelpa silabo-kombino pri la grava triopo estas:

SOKPLATARTELO.



SOKPLATAR-TELO

SOKPLATAR-TELO

SOKPLATAR-TELO

SOKPLATAR-TELO



Ne estas tio ia ajn kartelo, estas triopo en la kvina kaj kvara jarcentoj

„minusaj”.

Tiuepoke vivis ia SOKPLATARTELO

1a: . Sokrato (469 – 399 antaŭ Kr.). Li vivis sepdek jarojn,

2a:. Platono (427 – 347 a. Kr.). Li vivis okdek jarojn.

3a: Aristotelo (384– 322 a. Kr.) Li vivis sesdek du jarojn



όνομα

ρημα,

σϋνδεςμοι



Cxu vortospecoj kaj frazelementoj klare distingiĝas ĉe Aristotelo? Kiujn vortospecojn li, sume, konas? Kiuj novaj gramatikaj terminoj aperas ĉe li?


Ariistotelo iel apartigas vorton eksterfrazan kaj vorton uzatan en frazo. Ankaŭ ĉe li konserviĝas la terminoj όνομα (onoma „onoma” nomvorto prefere nominativa, „onomo” aux "onomao")., kaj ρημα (rhema,. „remao”, verbo, verba sintagmo, frazokomento au predikato). Aperas ĉe li tria elemento: (plurale: syndesmos, .t. e. sindesmo-j). "Sindesmoj" estas ligumoj, ligvortoj, ligelementoj, kiuj ĉe la posteuloj... diskelkiĝas. – Krome Aristotelo uzas la terminon ptosis, pri nomvorto nenominativa (nebaza) kaj pri vcrboformo neprezenca (nebaza): vorto kun iel modifita/ŝanĝita formo. - En certa loko (de sia Hermeneŭtiko) Aristotelo fiksas, ke remao (verbo) nepre rilatas (nur) al nuntempo: laŭ tio verbo estas nur verboformo prezenca - aŭ pli precize: prezenca verboformo uzata en frazo (prezenca predikato). Preterito de verbo por li ne estas remao (verbo) sed "ptoso" [greke πτοσις, ptosis]; parolas estas remao, parolis* ne estas remao, nur ptoso”). En alia loko li tamen opinias, ke remao (verbo) ja povas havi diversajn tempoformojn, do tie li devas pensi pri iaj ptosoj ene de la verbo, kiel diversaj formoj de (konstanta) verbo.. - La senco de ptoso (πτοσις) estas tiom ĝenerala, ke niaj nunaj gramatikoj ne havas ekvivalentan nocion: unueca traduko misgvidas. La senco de ptoso estas ankaŭ tempe malstabila, t. e. ĝi sanĝiĝas ankaŭ ĉe la antikvaj aŭtoroj. En certa periodo oni kvazaŭ povis diri, ke skribis estas ia "ptoso" de skribas, kaj birdon estas ia "ptoso" de birdo. La senco de “ptoso” (de la vorto πτοσις, ptosis) poste, ĉe aliaj aŭtoroj, iom striktiĝis kaj ankaŭ "dereliĝis". Unue ĝi markis ian ajn derivitan, duagradan formon – poste kazon, kazojn diversajn, poste nominativon, fine (eĉ) subjekton de juĝo, frazo. "Ptoso" ĉe stoikoj jam estas uzata prefere en la senco de subjekto.

Resume: la vortospecoj (parolpartoj, ununombre: μεροςλόγου) ĉe Aristotelo estas: όνομα ρημα, σϋνδεςμοι, t. e. onoma, rhema, syndesmoi: – nomvorto, remao, "sindesmo(j)" t. e. ligilo(j), ligvorto(j).










---------------------------------------------------------


Specoj de demando




Oni demandas

por esprimi

dubon.



Oni demandas

por esprimi

admiron.



Oni demandas

por esprimi

admonon.


Oni demandas

iam por fari

demandon.


----------------------------------------

Tridek du silaboj,

kun merkatika impulso




Mi subite ofendiĝis,

sed la sento tuj fendiĝis.

Se ĉi strofo finverkiĝos,

eble bone ĝi vendiĝos.


----------------------------------------



Ĝojkanteto



Ni emfazas dialogojn,,.

ni praktikas monologojn.,,

Ni priploras intajn plagojn,

ni disvolvas niajn flagojn,

evoluas nia mond'!


--------------------------------------------

Recepto por mi



Ŝajne mi estas:

ekspluatanto.

Do ne plu zorgu

pri plia kanto,



Fakte, ĝi estus

kanto nur m i a......,

Sed ĝi ja estas

epidemia..,



Sed vi ja pravas:

sekvu silento!

Kaj... sin mem traktu

ĉiu kliento.


--------------------------------------

Patra teksteto



.,

Dum vi ne estos farinta vian taskon,

gxis vi e s t o s farinta vian taskon

ne aperu antaux miaj okuloj.

Ba, min gxenas kuloj konstante!




Bonsxanco



En maldekstra okuleto

mia estas speguleto.

en la dekstra okulego

trabo... kaj ecx makulego

gxin substrekas subokula.





Nu, kelkfoje dum strabado

el okul' elfalas trabo.



Marcxando




Ne koleru,

Mi ne koleras.

Aux-cxu devus

mi vin koleri?