PERIODOJ DE LA ESPERANTAJ BELETRO KAJ FAKLITERATURO
----------------------------------------------------------------------------------------------------
La unua periodo
estas bona periodo.
Mankas en la ligno: nodoj
sonas pri la lingvo: odoj.
-----------
Sed la dua periodo
estas streĉa periodo:
jen amikoj sur la foto
jam batalas en la fono.
-----------
Ho la tria periodo
estas troa periodo!
Povas ni jam tut-elane
himni angle kaj germane!
-------
Ĉu la kvara periodo
estos knara periodo?
Certe novaj elfoj, nimfoj
revas pri poet-triumfoj.
-------
Ne utilas larmo-verŝoj,
ne tre novas tiaj versoj:
tamen ĉiu hom-opeto
petas novan tuj poeton