Internacia Pedagogia Revuo, 1997/3

Simplaj komplikaĵoj

1. Igis niajn cerbojn funkcii kaj emigis nin pli aŭ malpli diskuti antaŭ du jaroj rekomendoj de Bernard Golden, kaj Johano Petik, ambaŭ dankindaj pro aktiva intelekta laboro. Iliaj artikoloj kaj la reagoj je tiuj artikoloj estas aperintaj tra pluraj numeroj de Internacia Pedagogia Revuo - en la revuo, kies titolon - laŭ pli ĝenerala rekomendo de Akiko Nagata - mi mallongigados je substantiveca3/a, akcentebla, deklinaciebla kaj plurvokala formo: IPedRo.

Influita de Johano Petik, de Mike Sadler kaj de mia propra provemo kelkloke mi indikos novan informon en la propozicio per superstrekado (=akcento-signo), kiu do indikos ne vokal-kvalíton, nek nuran akcenton de vrto, sed (gravan) párton de la frazokoménto. Cetere - kiel tion tuŝas ankaŭ Johano Petik - eblas havi únu aŭ plúrajn akcentojn.

Grafika indikado de la frazofokuso eblas ankaŭ per krajóno aŭ specialaj litertípoj, sen laciga substrekado, se oni skribas aŭ tajpas; kaj sén trouzádo de la plurfunkciaj presrimedoj, se oni printas aŭ presas..

2. Komplika transitiveco en Esperanto kaj simpligita transitiveco en IDO - estis la titolo de artikolo de Bernard Golden en la unuaj du numeroj de IPedRo en 1995.

Laŭ la zorge verkita, bone strukturita artikolo de Bernard Golden oni povas konsciigi al si, ke la esperantista komunumo kiel tuto ĝis nun né sukcésis stabile alproprigi distingadon de transitivaj kaj netransitivaj verboj.

En siaj konkludaj alineoj Golden interalie skribas: "... se oni adoptos liberalán sintenon pri gramatikaj demandoj, tiam éstos éble simplígi la traktadon de transitiveco en Esperanto kaj akcépti la demotíkan lingvaĵon, kiu jam nuntempe estas la interkomunikilo de gránda párto de la Esperanta lingvokomunumo."

Bernard Golden, kiu pli frue kutime celis laŭnorme kaj laŭdokumente plibonígi la lingvouzon de simpluloj kaj renomuloj, nun ekpreferis modífi la direkton de la lingvo-evoluo kaj de lingvo-influado institucia: anstataŭ senespere korektádi, oni prefere akcéptu la modífojn desúbajn, spontaneajn.

La malstabileco en la rilato de la esperantistaro al transitiveco, krom al la diversaj fonaj lingvoj, rilátas al pli-kaj-plia aplikiĝo de (iel ajn komprenata) sufíĉo kaj necéso, al la malstabileco (eĉ: pli-kaj-plia malstabiliĝo) de la radikkarakteroj aŭ kategoriaj radikpreferoj. Kiam urĝanta jam aperas nur kiel urĝa, kiam - je senco vundanta kaj vundita - multaj el ni uzas nur formojn kiel vunda (loko, punkto, tranĉilo, hundo), kiam fiksa estas ekvivalenta (resume) je fiksita, fiksanta, fiksad-(o)-a ktp., kiam oni pli kaj pli ĝeneraligas verbígon (novi, nigri, leoni, fundamenti (?), destini (?) (laste: 'esti la fundamento, esti ies destino'; ĝenerale: esti -o): tiam malklariĝo de deriv-historio de vortoj estas nepra; kaj iĝas nepra ankaŭ "diskompreno" kaj laŭsenca "disstabiliĝo", diversmaniera leksikiĝo de vortoj derivitaj.

Mi ne estis, ne iĝis kaj ne éstas konvinkíta pri oportuneco de principa kaj kompleta allaso de paralélaj fórmoj kiel ligno brulas kaj li brulas lignon, akvo bolas kaj mi bolas akvon kun t.n. ambaŭtransitivaj verboj. Kompreneble oni bezonus detale argumenti pri ia ajn starpunkto, konsiderante ĉiujn eblajn senperajn kaj peratajn sekvojn tra la lingvosistemo: tion faris parte aliaj (...) - Ambaŭtransitiveco de tiu aŭ alia difinita aŭ eventuale eĉ: nur da kreota verbo efektive éstas ébla; sed, ne estas inde kaj senprobleme igi en Esperanto ambaŭtransitivecon princípa, sistéma, ĝenerála. Tia procedo estas, laŭ mi, málrekomendínda, minimume pro la protektenda kontinuéco de la lingvo - laŭ ideoj ekzemple de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj Francisko Simonnet. Mi asertas ĉi tion málgraŭ tío, ke Bernard Golden rajte kaj prave referencas al cedemo de L. L. Zamenhof, kiu né konsidéris ekskludinda eĉ ŝanĝiĝon de la lingvo ĝis nerekonebleco. Ŝajne L. L. Zamenhof iel sukcesis en si kunigi konservemon kaj ŝanĝemon aŭ minimume toleremon je ŝanĝemo.

En la diskuto ĉe IPedRo estas laŭ mi prava prefere Mike S a d l e r, kiu - helpe de kelkaj ekzemploj - montras aŭ konjektígas, ke se oni konsideras ankaŭ la eblajn derivaĵojn de la verboj, ambaŭtransitiveco nova (kunekzistunta, sendepende de ies ajn intenco, kun la malnovaj opozicioj laŭ transitiveco) povus kíŭzi parte miskomprénojn, parte streĉoséntojn.

Oni estus maltrankvila pro la nepra hezitado kaj ĉe parolo, kaj ĉe aŭskulta penado kompreni. Rememoru, sen ĝen(iĝ)i, kelkajn el la ekzemploj de Mike Sadler: Maria ĝenas min, kaj: Mi ĝenas, kaj: Ĉu vi opinias, ke mi ĝenas?

Bernard Golden kompreneble estas práva pri ekzisto de demotíka (neprestiĝa, subnorma, pleba) lingvovarianto aŭ tiaj lingvovariantoj. Liajn tiutemajn asertojn subtenas né nur spértoj de ĉiu ĝisbakita esperantisto, sed ekzemple ankaŭ analízoj de Francois Lo Jacomo. Tamen estas inde (plu kaj insiste) distingadi lingvovarianton demotíkan, subnorman unuflanke, kiu prefere restu tia (donante eblojn ekzemple por stilbezonoj de literaturo), kaj la lingvovarianton nórman aŭ norminténcan, aliflanke: disde kiu éblu deviádi, kiam oni stile deviemas aŭ kiam oni ne kapablas ne devii.

Bernard Golden estas práva (laŭ mi) ankaŭ pri la punkto, ke alproprigon de transitivaj kaj netransitivaj verboj plifacilígas sistemo, en kiu la koncernaj verboj ne estas samradikaj: li citas ekzemplojn de tio el la lingvoj Ido kaj Occidental. En tiurilate "Okcidentaleca" Esperanto, laŭ mia kompreno, oni 1) ion (kvazaŭ) terminusfinus; kaj kion oni terminus, 2) tio siaparte cessus: do ne kunekzistus aŭ ne kun-uzatus vortoj kiel fini kaj finiĝi. Tiuj ideo kaj modelo estus bonaj (kun alia radiko anstataŭ cess, en E-o paronimia), sed nur se oni ne aplikus ilin al elementoj (vortoj) jam tradiciaj: vortojn laŭ la rekomendata valenta strukturo oni havu (se oni volas, se oni bezonas) aldone, sen ŝanĝi tion, kio jam ekzistas laŭ difinita uzmaniero. Ekuzo de vortoj novaj kun malpli strikta valentaro estas (estus) maniero "ŝanĝi sen ŝanĝi": maniero modifi la sistemon maldraste.

Tian delikatan (kaj cetere eksterplanan) manieron prezéntas (per si) ankaŭ nun, spontanea kaj nerezistata apéro de vórtoj kiel eki, starti. Paralele kun la malnovaj frazoj Ni (=homoj, agantoj) tuj komencos (la prezentadon)" kaj Ĝi (=la prezentado, ago) tuj komenciĝos; oni jam nun uzas "samverbajn" frazojn kiel Ni tuj ekos kaj La prezentado tuj ekos.

Plaĉis al mi alparolo de Bertil Nilsson; li ja né rekoméndas ŝánĝi la lingvon, tamen atentigas pri la ebloj de sentrúda modifádo iom-post-ioma laŭ Zamenhofa modelo; li atentigas ankaŭ pri la nediskutébla rájto de iu ajn krei alian lingvoprojekton, se iu emas tion fari. Li esprimas ankaŭ, ke reformideoj devas esti (kiel ĉio ne vivodanĝera aŭ vivonoca) tolerátaj kaj rajtas esti konsiderátaj, analizátaj, eĉ se ili ŝajnas aŭ estas (ja rajtas esti) rifuzátaj.

3. Ankaŭ la ideoj de Johano Petik (pri bezonata atento al emfazo en frazo) né estas mokíndaj: ili indikas seriózan analizémon kaj ankaŭ analizon jam faritan, kiujn ja oni devas aprézi eĉ se oni málakcéptas aŭ ne tute akceptas ĉiujn liajn konkludojn kaj lian reformemeton. Johano Petik, aliflanke, dévas tróvi manieron, tempon, ritmon de prezentado, kiuj eblígas al la komunumo konsciígi kaj digésti la esencon, la elementojn pli aŭ malpli gravajn, sendubajn aŭ diskutindajn; krome la motivojn bazajn en liaj rekomendoj. Mi scias, ke li havis rekomendojn pli divérĝajn disde la Esperanta parolkutimo, kaj kompromíse li venis al la nuna, laŭ mi pli pripensita varianto: tiela irado ŝajnas daŭrigínda. Rekomendojn (la pli fruajn kaj ankaŭ ĉi tiujn) né éblas iel ajn al iu ajn trúdi, sed ili kutime estas, kaj ankaŭ ĉifoje estis, prezentíndaj.

Johano Petik, prave, atentigas, ke en la - parole aŭ skribe praktikata - ĉiutaga E-o regas emfazo-manieroj ĝene divérsaj; ke ĉe traduko ofte multe da informoj kaj eĉ la ideo pri la esenca celo de la eldiro pro tio perdiĝas.

Li asertas prave, ke en multaj modelaj tekstoj (ankaŭ, cetere, en Zamenhofaj), la fokusa loko de la frazo tendence estas ĉe la frazofíno aŭ en frazofína blóko. Rememoru la frazojn de la Iniciatinto dum la Bulonja Kongreso: "... Ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde... Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura..., hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone,... mi estas nur homo. (L. L. Zamenhof: Parolado dum la I-a Universala Kongreso de Esperanto).

Johano Petik samtempe eráras opiniánte, ke per kunvenigo de ia pli-malpli loka decidemularo aŭ per konvinkado de elektataj de li personoj oni pövas unupaŝe véni al pli granda konkordo en nia lingva praktiko; ŝajnas al mi, ke li táksas tró ankaŭ la eblon de subíta ŝánĝo en lingvouzo de tuta komunumo. Laŭ mi li ja havas iom da eblo inflúi la lingvopraktíkon (kiel ankaŭ Ido influis E-on postlonge), sed ne en la rékta, túja maniero de li preferuta. Li devus konsideri ankaŭ, ke koncerne aktualan dividon la de la frazo (kaj do: koncerne emfazadon, reliefumon) havas rolon - krom vortordo - ankaŭ tonfortéco kaj tonaltéco: frazakcénto. Tial nék estas la Hungara lingvo la lingvo sóla, kiu distingas, laŭ informo-valoro, frazeleméntojn, nék estas en E-o ĉío perdíta pro la efektiva ĥaoseteco de la vortordo praktikata nuntempe. Ĉiuokaze, estas véro, ke frazakcento perceptebla orele, en skribo réstas senindíka. - Oni ja póvus ĝin indiki, oni ĝin indiki póvus: en la ĵusaj propozicioj mi ilin indikis per superstrekéto. Tian indikon mi trovas uzinda fakultatíve; ankaŭ por inflúi, pere, malrekte, la rimarkémon je vortórdo.

4. Eksterkadre. - Estas edífe pripénsi la situacíon de la aŭtoroj en la Esperantista socio. Johano Petik akravide analízas frázojn de la lingvo Hungara kaj de Esperanto; li estas esperantisto relative izolíta, kiun eble ankaŭ pro tio málpli ol aliajn ĝenas la sento, ke praktike uzata lingvo ne povas ŝanĝiĝi subíte, kaj pro natura socia inertéco, kaj pro multfaktoréco de ĉia lingvoevoluo.

Kíel efíkos al Johano Petik, al la "nelge"entuziasma esperantisto, la pli aŭ malpli fortaj kritikoj kiujn li renkontis, se lia fono estas pli lingva ol homa, societa? Mi né scías.

Mi pensas, ke lia decidemo influos nin aliajn pozitíve; estus bone, se ankaŭ lí ne perdus la emon labori plu analize, tolerante niajn malkonsentojn aŭ nian konsentadon nur moderan; kaj klarigante siajn ideojn paciénce, kun kompromisémo.

Estas simile interésa la elpaŝo de Bernard Golden pri kaj por ambaŭtransitivéco. Jes, ankaŭ el la vidpunkto de éblaj róloj de multescia persono tra jardekoj en la esperantista vivo. Konante, eĉ se nur supraĵe, la historion de E-o, kun modera troigo oni póvas díri:

Jén, kíel preskaŭ ĉiu el ni ripétas kaj reripétas fazojn de la ideo-evoluo pli frúa. (Estas bone).

Jén, kíel dévas, kun modifoj, ĉio reapéri en la vivo de ĉíu generacío. (Tiel estas).

Kíel reformantoj konservémas, kaj kiel ekreformas konservántoj. (Kiel éstas, restos tíel).

Krome: eble ni vidos, kiel reformemuloj konservémos.

Kaj krom tio: venos la tempo de reformado fare de konservemúloj. Oŭ kej, o kej, okej,. Bonége.

Jen, kíel ni provas ĉiamaniere kaj senĉese proksimiĝádi al nia célo, sekvante niajn idealojn. - Ja devas esti tíel.

Amen.

Notoj, literaturo

1) Bernard Golden: Komplika transitiveco en Esperanto kaj simpligita transitiveco en Ido. IPR, parto I-II: 1/95, p. 1-12; parto III-a: 2/95, p. 16-21.

2) Johano Petik: Serve de altaj pretendoj. IPR, 4/95, p. 29-34.

3/a) Akiko Nagata: Fremdaj elementoj de Esperanto laŭ la vidpunkto de Japanlingvano. En: Acta Interlinguistica, Varsovio, 1989, p. 103-10, precipe 109.

3/b) Estas Mike Sadler, kiu en IPedRo menciis, ke kursiva presmaniero aŭ substrekado konv�nas kiel rimedo de emfazado: Mike Sadler: J�nos Petik: Serve de altaj pretendoj. IPR 2/96 p. 28.

4) Petro Rulofido: La Malfacila Esperanto. IPR, 4/1995, p. 20-22.

5) Hans Fechler: Petro Rulofido: La Malfacila Esperanto - IPR 4/95.

6) "Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la Fundamento de Esperanto, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis nerekonebleco! La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj."

El Cirkulera Letero al ĉiuj esperantistoj (18. I. 1908). En: L. L. Zamenhof: Originala Verkaro (kolekt., red. D-ro John Dietterle), Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig, Esperanto-Fako, 1929, p. 445-8, p. 446.

7) Francisko Simonnet: Ĉu lingvoj devas evolui. Acta inrtelinguistica, Varsovio, 1984, p. 55-70.

8) Mike Sadler: Bernard Golden: Komplika transitiveco - IPR 1,2/95. IPR, 2/96, p. 26.

9) Francois Lo Jacomo: Libert� ou autorit� dans l' �volution de l' esp�ranto. Th�se pour le doctorat de troisi�me cykle sous la direction de M. le Professeur Andr� Martinet. Universit� paris 5. Ren� Descartes sciences humaines. Sorbonne. 1981.

10) Bertil Nilsson: Organizita ŝanĝo de Esperanto ne havas ŝancon. IPR 3/96, p. 32-3

11/a) Aktuala divido de la frazo: 'divido de entekstigita frazo je parto elirpunkta, kvazaŭ antaŭkonata kaj (alia) parto kun nova/esenca informo.

11/b) Fenyvesi, Ervin: J�nos Petik: Serve de altaj pretendoj - en IPR 4/95. IPR 3/96, p. 31-2.

12) Nek en la artikolo de Johano Petik, nek en la alparoloj estas menciite, ke ekzistas ankaŭ sintáksa maniero emfazi - per aparta propozicío. Ekzemple: Estas li kiu foriris unua; Estas la knabino kiun ĉiu volas ĝojigi.

Oni ankaŭ ne menciis, ke Karolo Piĉ provis enkonduki la partikulon ste similfunkcie (ekzemple en Litomiŝla tombejo kaj Klaĉejo): lia glosa ekzemplo el Klaĉejo: ste lin mi atendas. Mi trovas malbóna la ideon, ke paralele ekzistu la vortoj ĝuste, ĝus, (ĵus) kaj ste, (tiel estas ĉe Piĉ); mi tion trovas malbonaŝánca sendepénde de la demando pri tradicio, normo, akcepto fare de aŭtoritatoj ktp. - Ankaŭ mmemfaris iam provon: mi provuzis la partikulon sa en mia romano Adolesko finverkita en 1978. La glosa ekzemplo: Ŝi invitas sa lin 'estas li, kiun ŝi invitis'.

Fine mi mencias, ke ankaŭ la interna lingvo de DLT (Esperanto modifita plejparte laŭ la ideoj de Klaus Schubert kaj grupeto) havis partikulon prifokusan (= ĵe).

13) Pri t. n. aktuala divido de la frazo vidu ankaŭ la artikolon de Attila Salga: Pri la Esperanto-vortordo en la spegulo de la hungara lingvo. Budapeŝta Informilo, 1982, 12, p. 20-21.

14) Nelge: antaŭ-nelonge.

15) Ou-kej: vorto uzata de Karolo Piĉ, kun skribo Esperanta kaj akcento, prononco fiksitaj, por esprimi viglan konsenton kaj kunagemon. O kej, Okej - postaj versioj.

O kej estas formo rekomendata de Bertilo

16) Vidu ekz. en: Karolo Piĉ: Klaĉejo. Romano. Kun antaŭparolo de Henri Baupierre. Artur E. Iltis. Saarbr�cken, 1987.

17) En la interlingvo de DLT oni, por emfazo, uzas la partik�lon ĵe, metatan ne antaŭ, sed post la vorton emfazatan. Vd. ekz.: R. Eichholz: Esperanto kiel interlingvo en maŝina tradukado. En: Akademiaj studoj, 1985, 219-42, precipe 225/ĝ. Vd. ankaŭ: K. Schubert: A dependency syntax of Esperanto. En: D. Maxwell - K. Schubert: Metataxis in practice. Foris Publications. Dordrecht - Holland/Providence RI - U.S.A, 1989, p. 207-45, precipe 212.

***************************************************

LA TEKSTO ESTAS ANKORAŬ KOREKTATA: