Espa poemeto

------------------------------------

Trinkadas el poteto,

ne estas mi poeto.

Ĝuas mi laktokafon,

kaj revmemoras l' avon.

--------------------------------------------

Hieraŭ mi misverkis,

sed morgaŭ mi sukcesos.

Se morgaŭ ne sukcesos,

postmorgaŭ mi... ne ĉesos.


------------------------------------------

Mi ĉesos eble iam,

sed mi ne scias, kiam.

Ja se mi morgaǔ ĉesus,

mi certe ne sukcesus.