Niza kanteto dececa

ece, dece, sed etece,

ece dece, sed idece

mi ideon riski provu,

en fojnejo

grajnon

trovu

Iam nizo sentis krizon
en la birda movimento,
ne sukcesis la movado
de l' flugiloj en la vento.
-------------------------------
La maldekstra ĉefflugilo
tro translasis akvogutojn,
dum la dekstra ĉefflugilo
translasadis eĉ rekrutojn.
----------------------------------
Estis laŭta l’ liva alo,
same: dekstraj, laŭ la skalo,
la flugiloj sin evitis,
kompreneble, ĝis la balo.
-------------------------------------------------------------------------------------
Glosoj
--------------
movimento - movado (en Ido)
movado - ado movi

movado - movimento


---
---------------------------------------------------------------------------------------
etoso ondlinia

jen vi kelkaj disputadas
iu certe pravas el vi
iu eble faris krimojn
ni aliaj eble devus
nun
komenci
detektivi
sed ne estas preparitaj
pli ol vi kaj vi
eble tial
Espa Civito
flegus propran
tribunalon strukturitan
sed ja trivas vere nervojn
mil disputoj trivialaj
eĉ se nur kun cent kruelaj

aŭ se ne ja jes, danĝeraj
oj ve, nu... ne!

oni ĉesu....

kelkaj ĉeos,
kelkaj ĉesos,
iom post iom
kelkaj
splenos
rondirado nia plenos,
pac’, malpaco ja
revenos.

dancu la bambon!