PAROLADO AL PATRO NIA, NIA INSTRUINTO

(preĝo de la servanto)

--------------------------------------------------------

Patro nia en ĉielo,

donu akvon en sitelo!

Kalon prenu for de l' plando!

Venu ankaŭ via lando!

Bone, estu via volo!

Vin subtenu via povo,

sed ne volu dise-mise,

volu bonon, kompromise!

Semajnfine baku tortojn,

ne nur ordonadu mortojn!

Niajn pekojn jam pardonu!

Viajn pekojn ni pardonos!

Niajn kapojn rosparfumu!

Vian tronon ni incensos.

Tentu nin nur se vi volos,

tento bonos, v i se tentos.

Se ne emos vi tentadi,

volu sur monteg' tendadi.

Vi atendu vian vicon,

ni protektos vian vivon!

Sed se volos vi remorti,

por leviĝe poste sporti,

ne pendumu vi Judason,

nek kulpigu l' tutan klason!