Estas bone. Tio estas bona                    
Instru-peometo pri kompleksaj predikatoj ----------------------------------------------------------------------- Estas bone, estas bone!
           Kredu: tio estas bona.
           Scias mi, ke estas bone,
           Diru:  kio estas bona?
------------------------------------------------------------------------
           Sciu, tio estas bona.
           Sciu, sciu: estas bone,
           ke vi scias: estas bone.
           Diru: kio estas bona?
------------------------------------------------------------------------
           Vivi estas vere bone,
           Vivo estas vere bona.
           Estas bone, ke ni vivas,
           Vere: ti-o estas bon-a.
 -----------------------------------------------------------------------
           Viv-i estas ankaŭ bel-e.
           Viv-o estas ankaŭ bel-a.
           Sciu: estas bele, bel-e!
           Sciu: ti-o estas bel-a! 
------------------------------------------------------------------------
           Kuri estas  malfacile,
           kaj kurado: malfacila.
           Iri estas ripozige,
           kaj irado: ripoziga.
------------------------------------------------------------------------
           Kuŝi estas senutile,
           ĉar kuŝado: senutila.
           Se vi kuŝas senutil-e,
           est-as certe senutil-e. 
-----------------------------------------------------------------------
           Estas bone:  ŝi  estas bela.
           Estas bone,   ŝi  estas bona.
           Estas vere ja impone!
           Tio estas tre impona.
-----------------------------------------------------------------------
           Estas bone esti bela!
           Estas bele esti bona!
           Ke ni estas, estas bone.
           Tio certe estas bona!
------------------------------------------------------------------------ 
           Ankaŭ lerni estas bone,
           estas bone lerni b o n e,
           estas bona la lernado,
           se ne ĝenas ĝin ternado. 
------------------------------------------------------------------------
Glosoj:



Predikato:   kerna parto de la frazo. La verba sŭ kompleksa predikato fiksas ankaŭ 
la bazan "modumon" (modalan valoron) de la prepozicio (aŭ frazo):
igas la frazon indika, ordona, kondiĉa, ekzemple. 

   
Predikativo: kompletiga parto de predikato, ne la kopulo
Kopulo: verba parto de kompleksa predikato (plej ofte: estas, estis, estus, estu ks.).

Bertilo Wennergren instrucele uzas pli travideblajn terminojn, li anstataŭskrbi pri predikativoj skribadas pri perverbaj priskriboj. La perverbaj priskriboj (laŭ lia priiskribo, vidu PMEG 2005, 365-368). Laŭ li la priskribo(en perverba priskribo) povas esti A-vorto (adjektivo) aŭ a-vorteca vorto (ekz. tia, kia), o-vorto (substantivo, tabel-vorto jeo) kaj - E-vorto. inter la ekzemploj de la lasta oni trovas:

Esti kun leono estas danĝere (Ekzercro, Zamenhof)

Morti pro la patrujo estas agrable (Ekzercaro, Zamenhof)

Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaĝon eksterlanden

(Andersen+ Zamenhof).

Estas interese, kiam ĝenas sintaksa plurvaloreco. -e ĝenas, ĉar ĝi povas aperi, kiel

adjekto (határozó) kaj io predikativeca ("állítmánykiegészítő", antaŭlonge).

Substantiva -o aperas kiel subjekto:

Hundo (estas besto)

Kiel predikativo:

(Hundo estas) besto.

(Hundon mi konsideras) utila besto.

Kiel "vokativo", alvoko, por alparoli:

Hundo, venu ĉi tien!

Amikoj, respektu vin reciproke!

Apozicio, apudmeto

Lia amiko, la hundo, akompanis lin.

Ankau infinitivo rolas plurmaniere...

Tiaj aferoj eble ĝenas maŝintradukemulojn, sed eble ne personojn, kiuj protestas kontraŭ

vasta uzebleco de E-formoj.