Prilaboro de poemeto de Sándor PETŐFI dum instruhoro de literaturo

1) IINSTRUISTA KLARIGO
-------------------------------
Aleksandro ’stis fumanta,
pri aferoj cerbumanta,
li ekpensis, jen, subite,
uvri pordon tuj kubute.
------------------------------
Kuirej', jen, travidiĝis,
li ĉe tablo tuj sidiĝis,
belulino laboranta
lin ekaŭdis rakontanta.
-------------------------------
Fajron estis ŝi faranta,
dum li estis rakontanta,
bonan supon kuironta
ŝajnis ŝi, laŭ stat’ rakonta.
----------------------------------
Ŝiaj vangoj enflamiĝis,
lia koro enamiĝis!
Aleksandron tuj sub kverko
amo pelis al ekverko!
-----------------------------------
Vi, infanoj, bele sidos.
La poemon mi recitos.
Sekvos ja demandoj poste,
la respondojn sendu poŝte!
---------------------------------------------------------------------------------------
Sándor Petőfi
traduko de: Kálmán Kalocsay

----------------

Kuirejon mi eniris...
Kuirejon mi eniris,
pipon fajri mi deziris,
jes, mi fajrus ĝin per ŝtipo,
se ne brulus mia pipo.

Tiu pipo brulis bone,
mi ne tial iris, ho ne.
Belulino tie sidis,
iris mi, ĉar ŝin mi vidis.

La aminda fajron metis,
ŝtipoj flagre jam kraketis,
sed pli grandaj flagraj bruloj.
estis ĉe ŝi en l' okuloj.

Ŝi min alrigardis arde,
certe sorĉis min rigarde.
Brula pipo endormiĝis,
dorma koro enflamiĝis.
---------------------------------------------------------------------------------------
DEMANDOJ FARE DE LA PEDAGOGO por respondoj FARE DE LA GELERNANTOJ
---------------
Iu ien ja eniris.
Kiu kien do eniris?
Iu pipon tuj ekfumis.
Kiu kiam do ekfumis?
-------------------------------------------
Ĉu finfumis l ’ekfuminto?
Ĉu do tio estis finto?
Ĉu vi, karaj, iam fumas?
Sciu, ke mi ne kutimas.
--------------------------------------------
.
Kion estis ŝi faranta,
dum li estis rakontanta?
Ĉu la fajron ŝi finfaris?
Ĉu la kranon li riparis?
-----------------------------------
Kie estis kuirejo?
Ĉu ĝi estis ne kudrejo?
Ĉu jam tiam oftis gripo?
Ĉu la pipo estis pipo?
---------------------------------------
Aleksandro ĉu eniris?
Ĉu li poste tuj eliris?
Aleksandro estis brava...
ĉu l' eniro sencohava?
-------------------------------------
Ĉu Usone oni fumas?
Eŭropanoj kion volas?
Kaj, ĉu, laŭ vi, kuirejo
'stas konvena kunfumejo?
------------------------------------------
Ĉu l' poeto ludas rolon?
Kiu faris la kontrolon?
Nun resumu la mesaĝon!
Respondante uzu saĝon!
-----------------------------------------

Glosoj

uvri - malfremi

kuirejo - loko, kie oni kutime kuiras

'stis - estis