PINGLO.ARBUMO

Tujo, pino kaj piceo

kaj abio, mia Dio!

Jen aferoj tre konindaj:

kiom multaj koniferoj!

Pinglo-arboj, pinglo-arboj,

vin norvegoj, vin nordanoj,

(ne nur danoj) distingadu!

Ni sudanoj misvidadas,

ni ĉi tiuj misdividas

vin, ja finnoj plu laŭdadu,

vin ja svedoj instruadu!

Vin, piceo, benu Dio

vin, abio, lasu Dio.

AVINUMO

Jam, avino, ama vino,

jama vino ebriigis

l' avo sian, vivon vian

kun la nia li kunligis.