HULES Béla (huleŝ):

SZONETT SZONETTEKRŐL

Úgy határoztam, nem írok szonettet,

prózát beszélek, nem leszek pedáns;

a szonett – véltem – szépelgőn pedáns;

költőieskedés írat szonettet.

Valót vét, véltem ki most is pedáns

gonddal csiszolgat fazettás szonettet,

szót szépítgetvén megússza a tettet,

s végtére egy lesz: cinkos koncedáns.

De lám, legjobbjanik újfent szonettet

írnak, mely tiszta, pontos és pedáns:

tisztát kíván, ki cseppnyit is pedáns.

S míg léha jambust, szépelgő szonettet

ezerszám fosnak, cseppet sem „pedáns”,

ki hón’ alá kap smirglizett szonettet.

-----------------------------------------------------------------------------

El la volumo Magányos inicialé (Soleca inicialo),

(aperinta Budapeŝte, en la jaro 1985)

Adalberto alie Béla HULES (huleŝ)

estis esperantisto, poeto en la lingvoj hungara kaj

Esperanto.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Adalberto_Hule%C5%9D

Lia konata volumo Esperantlingva estas Katoj kaj ĉevaloj::

http://eo.wikipedia.org/wiki/Katoj_kaj_%C4%89evaloj

Stílusgyakorlat XY modorában

Az is bolond, aki

Magyarországon.

István (iŝtvan) ERTL en 2002 skribis pri Huleŝ:

Antaŭ kelkaj monatoj forpasis Adalberto Huleŝ (hungarnome Béla

Hules), kies poemaro Katoj kaj ĉevaloj (1982) restis, laŭ mia gusto,

nesufiĉe rimarkita. Penspoeto estis Huleŝ, ne sonpoeto (“min interesas

antaŭ ĉio la filozofio”, li diris pri si), kvankam ne fremdis al li iom da

lingvoludo, prefere samverke kun pensludo (kiel en Antaŭtagmeza teo,

pĝ. 74). Li ne kreis tian kompletan mondon poezian kiel Fernández kaj

Nervi — eĉ, leganto foje malkredeme frotas al si la okulojn ĉe

cispoeziaj bagateloj kaj plataĵoj kiel Kial do (“Kial do, ke mi vivas? / Kial

do, ke mi amas vin ? / Kial do, ke vi min ne amas?”, pĝ. 28). Sed, por

citi la nederlandan antologiistinon Ingmar Heytze, “poezio estas, el

statistika vidpunkto, aparte teda… Unu brila poemo povas /tamen/

kompensi la traplugadon de iu kompleta verkaro mediokra. Iam

J.C.Bloem sin demandis: ‘Sed ĉu sufiĉas unu-du poemoj / Por la

pravigo de unu ekzist’?” La respondo estas: jes.” Kaj por tio Huleŝ

havas pli ol “unu-du poemojn”, ne nur en Katoj kaj ĉevaloj, kiu — mi

vetas mian ĉapelon — dudek jarojn post la apero certe restas akirebla,

sed ankaŭ en Egérpillanat (“Mus-momento”, 1996), ĉefe hungarlingva

poemaro kun kelklokaj Esperantaĵoj. Jen perlo el ĝi:

skizo

tiel solide tiuj seĝoj
al du ekstremoj de l' tableto
laŭ skem' eterna ĝustiĝantaj
fiksiĝas en la ĉambra kubo
(sur unu vestoj kuŝe-pende)
ke vi jam kredas ilin ŝvebi
ekster la jeno kaj la nuno
ŝvebi sentempaj antaŭtempaj
en iu lok' superurana