Pjaspa kanto de Pustano-bandito

Mi ne rajtas ami ĉi tiun,

mi ne rajtas ami ĉi tiun,

do mi amos jam neniun,

preteriros jam mi ĉiun!

Mi ne rajtas ami ĉi tiun,

mi ne rajtas ami ĉi tiun,

tungom mi do amos ĉiun,

preteriros mi neniun.

Mi ne rajtas ami ĉi tiun,

mi ne rajtas ami ĉi tiun,

do ja amos mi ploĥ ĉiun,

preteriros mi neniun!

Glosoj

Pusto - dezerta/stepa, ebena regiono en Hungarujo

tungom - fokusanonco pri rekta objekto. "mi tuj diros, kion, kiun ... (mi amos)

ploĥ - anonca partikulo pri tutamplekso , ĉiomeco (sekvios ĉio, ĉiu, ĉiel, tute ks.)

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Centafojaĵo

Ne ĉiu rimo estas krimo,

ne ĉiu krimo estas rimo.

Iam min rimo povas armi

tiam vin povas rim’ alarmi.

Alifoje... vi legas, legas

kaj rimserio vin... tedegas.

Ne ĝenus vin pli sobra p r o z o,

sed vin vomigas centa rozo.

Ĉu certe, se ĉevalo henas,

tuj la armilojn pastro benas?

aǔ povas esti, ke post beno

ne sekvas tuj feina veno?

Diris ja ĉion... Kolomano,

kun sia vasta "kal’ sur mano",

kiam la lingvo estis juna,

kaj la publiko rim-imuna.

Publiko, kiu certe legis,

sed kiu tamen ja oscedis,

ĉu p r o la rim’, ĉu m a l g r a ŭ rimo,

pene sidante ĝis la fino.

Kvankam ja rimo estas bona,

kiam sentiĝas penso fona,

kaj ne nur kolofon’ indikas,

ke talentul’ vin mistifikas.

Jes, rimo povas esti bona

eĉ en la lingvo toki-pona,

sed ja senrime... eblas pompi,

se oni estas simple p i m p a.

Glosoj

Kolomano: Kolomano Kalocsay (elp. ka-lo-ĉa-i)

tokipono, lingvo tokipona: projekto de Sonja Elen

http://www.tokipona.org/eo.html

http://www.tokipona.org/

rimo - krimo: rimparo ŝtelita de Kolomano Kalocsay, kaj

reuzita iom novmaniere...

http://eo.wikipedia.org/wiki/Parnasa_Gvidlibro

"kal' sur mano", Kalsurmano - aludo je vortludo de Leizerovicz, vidu sube

Kalsurmano Galoŝej - Kolomano Kalocsay, en luda telstko de

.IZRAEL LEJZEROWICZ, elp. lejzeroviĉ, 1901-1944,

verkinto interalie la libron El la "Verda Biblio".

http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/verdbiblirec.html

http://miresperanto.narod.ru/biblioteko/verda_biblio/06.htm

El la supra teksto:

Kalsurmano Galoshej - Kalocsay, Kalman: hungara esperantista poeto, tradukisto. lingvisto. Lejzerowicz vortludas: Kalman - Kal/man/o

- Kal/sur/man/o. Galoshej estas kutima misprononco de la familia nomo de la poeto (ghuste: kalochai). Lia poemaro Strechita Kordo aperis en 1931.

. (el notoj de Vilmos BENCZIK)


KARLO ESTAS REVANTA

Mi volus esti ŝranko,

bone preterirebla iam ajn,

ne parolanta, ne knaranta,

ne misfermanta pordon de aliaj,

nek mismalfermanta la propran pordon,

konservanta internajn ideon kaj ordon,

ne povanta ion ajn mismeti,

ne povanta esti mismovata de malfortuloj,

ne mismovinda


Miaj internaj okuloj rigardus la bretojn

kaj provus memorfiksi sin kaj la objektojn

ĝis la tago, kiam oni bezonas la loĝejon rearanĝi.

Lingvohezitumo

Hungaroj (ankaŭ madjaroj) miras,

kelkaj hungaroj (kelkaj madjaroj) miras,

kial mi parolas Esperante,

kiam ne estas necese!

Esperantistoj miras,

kelkaj espistoj miras,

kial mi parolas Pjaspon,

scipovante Esperanton.

Mi mem kelkfoje forte miras,

kial mi ne provaplikas

la lingvoversion Franglan,

ne povante ĝislerni

la Anglan

lingvon..

eble pri ĝi (pri la Frangla)

mi iel sukcesus,

se babiladi mi tuj ĉesus

kaj tuj intense en la versio Frangla

mi frandeme min ek-ekzercus.

Kelkaj geamikoj miras

kial mi ne uzas langon

por ne blezi, ne lispi, ne kartavi,

ne fuŝprononci la sonon ĥ,

kaj kial uzas mi ne slangon

t i a n, hungaran, sed ĉ i t i a n,

kiu ne liveras rangon.

Ol paroli ialingve

pli bone estas fakte skribi –

la legontoj povas aferojn antaŭkribri,

kaj ne legi ion Pjaspan,

legi tamen ion Espan, iometon da Espaĵoj,

aŭ almenaŭ ĉerpi esperon,

min ne imitante.

Glosoj

Espo – Esperanto, esperanto

Pjaspo – esperantido de Blazio Vaha

Frangla - Franceca uzo/versio de la Angla lingvo

.-----------------------------------------------------------------------------------------

MIA SAKO

(kanteto verkita kiam ni, kun infanoj, estis veturontaj al Zagrebo)

1. .1. Estis, jen, bela tag’

Plena estis mia sak’!

Estis en ĝi multa rizo:

mi iris al Parizo!

2. Estis jen, aĉa tag’...

Trua estis mia sak’

Restis en ĝi: unu pomo –

iris mi al Romo!

3. Estis, jen, bela fest’

bela festo en Budapeŝt’!

Bela fest’ en Budapeŝto

mi iris al la festo!

4. Estis jen, bona tag’!

Sako estis en la sak’,

pano en la dua sako:

iris mi al Prago!

5. Estis jen, stranga tag’:

mono estis en la sak’!

En la sako estis mono,

mi iris al Londono!

6. Estis, jen, gaja tag’:

Ĵakvo sidis en ls sak’!

Jen la sako trafis akvon,

sed mi savis Ĵakvon!

7. Estis jen, grava tag’

Avo venis kun sia sak’:

estis en ĝi lia nepo:

li iris al Zagrebo!

-----------------------------------------------------------------------------------------

Solfeĝe skizita melodio:

mm r rm d la la r r rm r d

mm r r r m d d l l r r l l