Poeziaĵo de Edwin de Kock:



Al Kálmán Kalocsay



Ofte mi vin pripensis, ofte legis,

sed ne ĝis nun korrekte kiel homon

alparolis, ĉar ĉirkaŭ vin renomon,

mitojn kaj kulton la jardekoj tegis.



Mi do kun la admir' koleron flegis,

vin vortmartele kiel epitomon

de idoligo, celis; kaj vian Romon

Danuban - tro dikteman - protestegis.




Sed mense mi hodiaŭ reaŭskultis

versojn far vi, kaj kiel multe, hante

vi en amara horo plorsingultis.



Mi tiam estis knabo, sed konstante

respertas nune, tian troizolon;

do dankas ĉi lamenton, ĉi konsolon.





(El Poemaro kaj Prozeroj, de Edwind de Kock, 1970)



Notoj, glosoj:



Kalocsay, elparolu: ka-lo-ĉa-i (kvar silaboj, tamen ne infinitivo)

http://eo.wikipedia.org/wiki/K%C3%A1lm%C3%A1n_Kalocsay

Edwin de Kock estas poeto Sud-Afrika

Lia poemkolekto, kies titolo estas Poemaro kaj Prozeroj, aperis en 1970, kun őpostparolo de Vilmos BENCZIK (elp. bencik, ne benĉik).

http://eo.wikipedia.org/wiki/Edwin_de_Kock


korrekte- sincere, laŭkore, senmensoge