http://karapacopanoramo.blogspot.com/search?q=kuirreceptoj+de+donjo

 

Sendiskuta kanto

 

 

Ho raŭmismo tute pravas:

Esperanto estas bela,

eĉ se l’ mond’ ĝin ne agnoskas.

 

UnivEspASo ja pravege

tutkonsentas kritikeme.

Mi eĉ ne plu sentas streĉon.

 

Lerte junuliĉoj mokas

nin. Postmorte ne doloros

tio. – Esperanto floros.

 

Piramidoj ja el piroj

por la idoj estos dolĉaj.

Estos ili nuraj ĉeloj.

 

 

Dume ni nur diskutados

pri pli gxustaj, plej sekvindaj

bone formulitaj celoj.

 

Mi reklamas nun nenion,

nek mi volus propagandi.

Bela estas la vetero!

 

 

Glosoj

 

Raŭmismo: Esperanto-kultura tendenco emfazanta la internajn valorojn de Esperanto

kaj la gravecon de individuo (ankaux) en la E-kulturo

 

UnivEspASo, Univespaso – UEA (elparolinda substantivo, kiu finigxas je -o).

 

UEA – Universala Esperanto-Asocio

 

junuliĉo - dokumenteble virseksa junulo, ofte egalrajtema kaj fiera

 

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------

EVO-DEVO

aŭ Eva kantarto

 

 

 

Evo kantas ege arte,

ŝi instruas lerte ne

perdi spiron kantomeze,

ŝpari spiron longe tre.

 

Evo iam ofendiĝis,

ve, ofendis Evon m i,

prirakonti tiun scenon,

eble havas devon mi.

 

 

- Mi ne estas kantistino,

estas mi kant-artistin'!"

- Ki' kant-artistino estas?

artistin', kaj kantistin'!

 

Esperante ŝin distingi

estas tute simpla art':

antaŭfine, postradike

oni uzas art-on: art'.

 

SOLVOJ

(NE POR MUS')

 

 

La unua zolvo estis malbona.

La dua zolvo estis malbona.

La tria... estis la s o l v o.

 

La s o l v o estis bona.

 

La tria solvo estis bona.

Tiu solvo restas bona.

 

Diru okfoje: solvo

solvo, solvo, solvo,

solvo,

solvo,

solvo,

solvo.

 

Jen la zolvo.

Ĉion eblas ja zolvi!

Vi devas.

(Morale.)

 

 

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Lingva problemo de hungara aŭtobuso

(AŬ SE IKARO IKARUS)

 

 

En la buso Ikaro

sidas griza musaro,

Se Ikaro Ikar-us,

sidus en ĝi sola mus',

Sed Ikaro Ikar-as,

do ensidas:

musamas'.

 

 

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Bolaĵo

nomas sin

Blazio

 

Jen mi nomas min Blazio,

kvankam estas mi Bolaĵ’,

ja Bolaĵo estas por mi

tutkonvena blaziaĵ’.

 

 

Se mi nomas min Blazio,

tio estas...simbolaĵ’.

Se mi nomas min bolaĵ’, do

ja komprenas sin Bolaĵ’.

 

 

Balázs estas ja leginda

tre simile al Bolaĵ’

aǔ prefere tute same

laǔ la propra memvolaĵ’.

 

 

Certe estas mi nomado,

kun rajtet’ de sinnomad’

kaj samsence, min-nomado

stas mi-rajt’ de mi, nomad’

 

 

Klare, pjas mi ja nomado

kun rajtet’ de sinnomad’

kaj samsence, min-nomado

pjas mi-rajt' de mi, nomad’.

 

 

Panonia Johaneto

gloravide nomis sin

iam Janus, ĉar latine

li tre ĝue distris sin,

 

Mi ne dubas, ke li Janĉis

kiam venis la okaz’,

sed li por mi Janus-iĝis

jen radik-e en ĉi fraz’.

 

 

Ni ja estas temp-markitaj

rajtas vi moderni pli,

pri voknomoj plu insisti

rajtas vi, ŝi, li – kaj mi.

 

 

GLOSOJ, NOTOJ

 

Mi rimarkis, ke kelkaj malŝatas mian uzon de esperantigita nomo, mian manieron

de nom-adapto. La supra strofaro estas reago je tio. - Mi konscias, ke nomo-modoj

kaj nomuzo-modoj tra la historio ŝanĝiĝadas: en la mil naŭcent sesdakaj, sepdekaj

jaroj kaj pli frue oni havis pli da esperantigitaj nomoj, ol nuntempe. Laŭ mi, oni rajtas havi

plurajn nomversiojn. Kiam oni uzas viajn nacilingvajn karesnomojn: ankaŭ tiam oni uzas ne

vian nomon "lau polica dokumento", sed nomon kiun vi kaj viaj parencoj, amikoj akceptas,

 

---------------------------------------------------------------------------------

Balázs – hungara ekvivalento de Blazio

Blazio - Esperanta nomo, kun z meza (ne s) kaj akcento sur la antaulasta

silabo

pjas – Pjaspa ekvivalento de la Esperanta (nur) kopula verboformo

estas, uzata fakultative kun samtempa uzado de *estas*.

Pjaspo - esperantido de Blazio VAHA, n.s. Balázs, WACHA

n.s. - neadaptita skriboversio de nomo

stas - porokaza versio de estas (prenita de ĵorĵ’ lagranĵ’).

Ianus Pannonius - Hungara renesanca poeto, verkadinta

latine; 1434 – 1472

http://hu.wikipedia.org/wiki/Janus_Pannonius

 

Notoj

1) En Pjaspo estas valida cxiu formo, kiujestas valida en Esperanto

2) Pjaspo havas ankaux sintagmo-tipojn, vorto-specojn kaj vortojn, kiuj en Esperanto ne validas.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

KOLOMANO KAJ STEFANO

----------------------------------------------------------------------------------------------------------

Skribis iam Kolomano

misasertas ja Stefano...

k i o propre estas verbo

li deklaras "el katedro".

 

Mi ja, Kolomano, vane

min esprimas mens-penetre

oni taksas pli altrangaj

la deklarojn elkatedrajn.

 

Verk-reagis tuj Stefano,

oni traktas kun profano

jen, aferojn ne studatajn

kun mis-citoj ja sendataj

Oni laboru

ja science,

fakt-respekte

plej esence.

 

Kolomano

kaj Stefano

instruadis

respektadi

nin mem bele

reciproke,

sen spit-veko,

senprovoke,

sen esprimi

nin tro-moke,

studi l' lingvon

klasikulan,

ne atenti

pikon kulan.

 

Notoj

 

1) "Kolomano" memorigu vin pri Kolomano Kalocsay

(elp. kolomano kaloĉai)

 

 

2) "Stefano" memorigu vin pri István Szerdahelyi

(elp. iŝtvan serdaheji)

 

 

 

-------------------------------------------------------------------------------------------

Frumateno inter mezepoko kaj nova epoko

 

 

Ne eblas kredi,

tamen eblas ami

estanton bona,

estunton bona.

Je sesa senso

trovos vi la sencon.

Por trovi sencon

vi bezonas senson.

 

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

DEMANDO PRI KONSCIO

 

Ho, Eŭropan konscion

prideziri ja eblas,

prielekti ne eblas.

 

Ve, Eŭropan konscion

privoĉdoni ne eblas,

ĝisatendi... ĉu eblas.

 

Vi Eŭropan konscion

pripesadi jam provas,

pripensadi ja povas.

 

Homarano prirevas

Amerikon, Azion.

proprateran

azilon.

 

Oj, Eŭropon kontroli,

plibonigi, priprovi

eblas, indas...... provindas.

 

Mi province sopiras,

kion mi mem ĝisiros?

Se mi iros, mi miros.

 

Ĉu mi tion papagu?

Nu, papagi

ne indas,

Do ni agu,

ekagu,

---------------------------------------------------------------------------------------------

Pjaspa teksto malnova:

 

Teksto je "se-vi-se-mi"

 

Se vi siro

deziros

Se vi pastro

nin benos

se vi moŝtoj

permesos,

se vi ĉefoj

bonvolos

se vi ustoj

kunvolos,

se vi mogoj

helpetos

se vi teŝko

ĉeestos

se vi paŭko

kunfestos

se mi semi

ne pigros -

ni komencos labori

 

GLOSOJ:


siro - (alparolata) tre altranga, respektata sinjoro (ekz. regxo)

usto - pronomsubstantivo pri (alparolata, t.e.) dua persono,
kun ŝato, amikaj sentoj, kun tono de proksimeco

mogo - pronomsubstantivo pri dua persono, kun distanco fremdeca,
kun tono ne nepre respekta au iom malrespekta

vi usto(j) - vi amiko(j), amikino(j), geamiko(j), persono(j)
ŝatata(j), anime proksimaj)

vi mogo(j) - vi (eble nekonata(j, ne aŭ ne nepre ŝatata(j), pli malpli
fremdaIj)) viro(j) au virino(j), sinjoro, sinjorino, gesinjoro(j), kun tono distanciga

teŝko - pronomsubstantivo pri dua persono, virino, kun ŝato kaj amikaj
sentoj

paŭko - pronomsubstantivo pri dua persono, viro, kun ŝato, amikaj
sentoj

pigri - esti, montriĝi pigra, maldiligenta; maldiligenti,

Notoj:

 

1) En Pjaspo estas valida ĉiu formo, kiu estas valida en Esperanto

2) Pjaspo havas ankaŭ sintagmo-tipojn, vorto-specojn kaj vortojn, kiuj en Esperanto ne validas.

3) La teksto unue aperis en Debrecena Bulteno, poste cxe la retklubo Kreado..

4) usto, mogo. estas pronomsubstantivoj de dua persono, uzeblaj nur kune

kun persona pronomo de dua persono, por pliigi redundon kaj por nuanci rilaton.