William Auld:



BONAN MATENON, MAJSTRO



Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.

Kiel vi fartas post tiomjara malvivo?

Bonvolu fumi. Nu, vi certe enketas

pri la Movado, kaj l' nuna perspektivo?

Nu, ni laboras. Sed -- vi scias — la homoj

estas inertaj, altaj estas la baroj.

malfavoras l' epoko; militoj, pogromoj

minacas; nin ignoras la registaroj.

Jes, jes, en via tempo, estis simile;

vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas --

atingi I' orelojn estas malfacile,

kaj kiam la homoj mokas nin, ni hontas.

Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje

donacis kelkan monon, sed ni malriĉas.

Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje!

Al -ata-ita ni multe da tempo dediĉas!

Mi diris, ke per ignoro stulte obstina

la registaroj aŭskuiti nin rifuzas?

Eĉ pli malbone — la registaro ĉina

por siaj propraj celoj la lingvon uzas!

Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas

ni krokodilas ... Kio? Ja nacilingve

babili. . . Ĉar komencanto ne komprenas,

kiam ni Esperanton parolas svinge.

Nu, Majstro, estis agrable ... Ĝis la revido;

ĝojos pro via vizit' la samideanoj.

Vi povas reiri la tombon kun forta fido,

ke via afero troviĝas en bonaj manoj.



Wiliam Auld (*1924)



Blazio: mi estas kopiinta la poemon el Informilo 4/2004. Mi iom modifis tion laux la volumo En barko senpilota, 1987, p. 451