Mi ofte vidas la frazon:

Mi ŝatas ĉi tiun (tiun ĉi) foton farita de...

La evidenta formo devus esti:

Mi ŝatas ĉi tiun (tiun ĉi) foton faritan de... ('kiun faris....').

La alia formo estas ebla je ia komplika senco: Mi ŝatas ĉi tiun foton [en tiu(j) okazo(j), kiam/se ĝi estas farita..' de; kvazaŭ: mi preferas, ke la foto estu farita...