Kinga FABÓ [fabo:]

KVIN HAJKOJ


Iĝas odoro
matura; peza la frukt' -
kreskas luno-mask'.

Min premas borden
parentezo de festoj:
la intermondo.

Lunon leviĝant-
an sekvi mi ne povas:
ĝi portas solon.

Nek superece,
sed ankaŭ ne humile,
malgraŭ kutim', mor'.

Ŝutas perlaĉojn,
ne put', ĝi pjas fontano,
jen tretita larm'.