Mi ne ŝatas vian EPOn / mi ne ŝatas vian Pjaspon./ Mi ne ŝatas vian dramon./ Mi ne ŝatas epopeon.// Mi malŝatas vian Pjaspon!/ mi malŝatas vian Epon!/ Mi malŝatas nigran kafon,/ mi malŝatas verdan teon.// Mi ne ŝatas koran pikon,/ mi ne ŝatas Volapukon,/ mi ne ŝatas vian Idon,/ provu jam kompreni tion!// Tamen kluboj Volapukaj../ Tamen kluboj Volapjukaj.../ En la kluboj Volapikaj/ membroj estis pli efikaj.// Mi malŝatas vian Epon, / kiu vivas, sed vegetas./ Volus lanĉi ĝi epokon,/ sed je si ĝi ne plu kredas.//// Mi ne ŝatas tragedion,/ mi preferas komedion./ Mi malŝatas oftajn ekojn,/ mi preferas tujan ĉeson.////